Выбрать главу

Se tiun ĉi »aflikton« (kiu laŭvorte signifas premadon) oni interpretus en tiu senco, ke la tero devas kunpremiĝi, aŭ en la vana imago la homoj bildus al si similajn malfeliĉojn kiel trafontajn la homaron, klare kaj evidente estas ke neniu el tiaj aferoj povas iam efektiviĝi. Sendube ili protestus, dirante, ke tiu antaŭkondiĉo de dia revelacio ne plenumiĝis. Tia estis kaj estas ankoraŭ ilia argumentado. Dume la »aflikto« signifas mankon de kapableco por atingi spiritan sciadon kaj ekkompreni la Vor- ton de Dio. Ĝi signifas, ke kiam la Astro de l' Vero estos subir- inta, kaj la speguloj, kiuj rebriligas Lian Lumon, estos malaper- intaj, la homaro suferos »aflikton« kaj malfacilaĵojn ne sciante, kien turniĝi por serĉi gvidadon. Tiel Ni klarigas al vi la inter- pretadon de la tradicioj kaj malkaŝas al vi la misterojn de la dia saĝeco, por ke vi komprenu ilian signifon kaj estu el tiuj, kiuj trinkis el la kaliko de dia kono kaj kompreno.

Kaj nun, koncerne Liajn vortojn: »La suno mallumiĝos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la ĉielo«: - la esprimoj »la suno« kaj »la luno«, menciitaj en la skribaĵoj de la Profetoj de Dio, ne signifas sole la sunon kaj la lunon de la videbla universo. Ne, diversaj estas la sencoj, kiujn ili donis al tiuj esprimoj. En ĉiu okazo ili destinis al tiuj vortoj specialan signifon. Tiel la »suno« en unu senco signifas tiujn Sunojn de l' Vero, kiuj leviĝas el la tagiĝ-loko de la pratempa gloro kaj plenigas la mondon per malavara inundo de favoro el la ĉielo. Tiuj Sunoj de l' Vero estas la universalaj Malkaŝantoj de Dio en la mondoj de Liaj atributoj kaj nomoj. Tiel la videbla suno laŭ la ordono de Dio, la Vera, la Adorata, helpas la disvolviĝadon de ĉiuj teraj estaĵoj, kiel arboj, fruktoj ka iliaj koloroj, la mineraloj de la tero kaj ĉio, kion oni renkontas en la mondo de l' kreaĵoj, tiel la diaj Lumprotantoj, per sia ama zorgemo kaj eduka influo, kreskigas kaj elaperigas la arbojn de dia unueco, la fruktojn de Lia unuobleco, la foliojn de korpureco, la florojn de sciado kaj certeco kaj la miriojn de saĝeco kaj paroloj. Tial okazas, ke pro la apero de tiuj Lumportantoj de Dio la mondo estas renovigita, la akvoj de l' eterna vivo ŝprucas torente, la ondoj de amemo blanciĝas, la nuboj de favoro amasiĝas kaj la venteto de malavareco blovas sur ĉiujn kreaĵojn. La varmo, kiun estigas tiuj Lumportantoj de Dio, kaj la senmorta fajro, kiun ili flamigos - jen kio bruligas forte en la homaj koroj la lumon de la amo de Dio. La favorriĉaĵoj de tiuj Simboloj de korpureco estas la kaŭzo, ke Spirito de l' eterna vivo blovita estas en la korpojn de mortuloj. Tutcerte la videbla suno estas nur signo de la brilego de tiu Astro de l' Vero, de tiu Suno, kiu estas ĉiam senkompara, senegala kaj senrivala. Dank' al Li ĉiuj estaĵoj vivas, movas sin kaj havas la ekziston. Dank' al Lia favoro ili estas aperigitaj, kaj al Li ili ĉiuj revenas. Li estas la fonto de ĉiuj estaĵoj, kaj en la trezorejojn de Lia revelacio ili ĉiuj reiris. De Li ĉiuj kreaĵoj devenis, kaj en la gurdenejo de Lia leĝo ĉiuj ili returniĝis.

Ke tiuj diaj Lumportantoj ŝajnas esti limigitaj diverstempe en la kadroj de specialaj nomoj kaj kvalitoj, kiel vi rimarkis an- taŭe kaj nun vi rimarkas, tio estas ŝuldata sole al la malperfekta kaj limhava kompreno de certaj mensoj. Alie, ili estis en ĉiuj tempoj kaj en la tuta eterneco estos for super ĉia laŭdovorto kaj sendependaj de ĉia kvalit-priskribo. La fundesenco de ĉiu nomo povas esperi nenian aliron al ilia kortego de sankteco, kaj la plej alta kaj pura el ĉiuj kvalitoj neniam povas alpaŝi ilian regnon de gloro. Senmezure alte estas la Profetoj de Dio super la kom- preno de la homoj, kiuj neniel povas koni ilin, escepte se per ili mem. Malkonforme estus Lia gloro, se Liaj Elektitoj devus esti laŭdataj alie, ol per siaj propraj personoj. Gloraj ili estas super la homa laŭdo; altaj ili estas super la homa kompreno!

La esprimo »sunoj« estas multfoje aplikita en la skribaĵoj de la »senmakulaj Animoj« al la Profetoj de Dio, tiuj lumaj Sim- boloj de Korpureco. Inter tiuj ĉi skribaĵoj estas la sanktaj vortoj, enskribitaj en la »Preĝo de Nudbih«[25] »Kien foriris la helegaj Sunoj? Kien foriĝis tiuj Lunoj kaj brilaj Steloj?« Tiamaniere klare estas, ke la esprimoj »suno«, »luno« kaj »steloj« signi- fas origine la Profetojn de Dio, sanktulojn kaj iliajn kunulojn, tiujn Lumportantojn, kies sciado per sia brilo verŝis lumon sur la videblajn kaj nevideblajn mondojn.

En alia senco tiuj ĉi esprimoj indikas la pastrojn de la antaŭa Diepoko, kiuj vivas en la tempo de la sekvanta Revelacio, kaj kiuj tenas en sia potenco la kondukilojn de la religio. Se tiuj pastroj estas lumigitaj per la lumo de la lasta Revelacio, ili estos akceptindaj antaŭ Dio kaj brilos per eterna lumo. Aliokaze ili estos deklaritaj kiel mallumiĝintaj, se eĉ ekstervide ili estus gvidantoj de la homoj, ĉar kredo kaj nekredo, gvidateco kaj erarado, feliĉo kaj mizero, lumo kaj mallumo dependas de la sankcio de Tiu, kiu estas la Astro de l' Vero. Tiu el la pastroj de ĉiu epoko, kiu ricevas, en la Tago de Kalkulo, ateston pri kredo el la Fonto de l' vera sciado, iĝas efektive ricevanto de instruado, de dia favoro kaj de la lumo de vera kompreno. Aliokaze li estas markita kiel kulpa je malsaĝeco, kontraŭstaro, blasfemo kaj premado.

Klare kaj evidente estas al ĉiu juĝokapabla observanto, ke kiel la lumo de stelo paliĝas antaŭ la grandioza brilego de la suno, tiel lumportantoj de vera sciado, de saĝeco kaj kompreno neniiĝas vizaĝ-al-vizaĝe kontraŭ la brilega gloro de la Suno de l' Vero, la Astro de la dia lumigiteco.

Ke la esprimo »suno« estas uzita rilate al la religiaj gvidan- toj, tio estas pro ilia alta pozicio, gloro kaj famo. Tiaj estas la universale konataj pastroj de ĉiu epoko, kiuj parolas aŭtoritate kaj kies famo estas sekure starigita. Se ili estas similaj al la Suno de l' ĉero, certe ili estos kalkulitaj kiel plej altaj el ĉiuj lumportantoj, alie ili estos rekonitaj kiel fokusoj de infera fajro. Kiel Li diris: »Vere, la suno kaj la luno estas kondamnitaj al la turmento de infera fajro.«[26] Sendube estas al vi konata la interpreto de la esprimoj »suno« kaj »luno«, menciitaj en tiu ĉi verso; senbezone do estas ĝin ripeti. Kaj kiu estas samele- menta kun tiu »suno« kaj »luno«, t.e. sekvas la ekzemplon de tiuj gvidantoj, direktante la vizaĝon al malvero kaj turnante ĝin for de la vero, tiu sendube devenas el infera mallumo kaj tien li revenos.

Kaj nun, ho serĉanto, necesas al ni teni nin forte je la 'Urvatu' l-Vuthaqa, por ke ni lasu malantaŭ ni la malluman nokton de erarvagado kaj etendu la brakojn al la tagiĝa lumo de la dia gvidado. Ĉu ni ne forkuru de la vizaĝo de neado, kaj ne serĉu la ŝirmodonan ombron de certeco? Ĉu ni ne liberigu nin de la teruro de satana mallumo, kaj ne rapidu al la sunleviĝo de la ĉiela Belo? Tiamaniere ni donacas al vi la frukton de la Arbo de la dia sciado, por ke ĝoje kaj feliĉe vi restadu en la Ridvan de la dia saĝeco.

En alia senco la esprimoj »suno« , »luno« kaj »steloj« sig- nifas tiun leĝon kaj instruojn, kiuj estis fonditaj kaj proklamitaj en ĉiu Diepoko, kiel la leĝoj pri preĝo kaj fasto. Tiuj ordonoj, kiam la belo de la Profeto Mahometo pasis trans la vualon, estis konsiderataj, laŭ la leĝo de la Korano, kiel la plej fundamentaj kaj devigaj leĝoj de Lia epoko. Pri tio ĉi atestas la tekstoj de la tradicioj kaj kronikoj, kiujn, pro ilia vasta konateco, ne necesas citi ĉi tie. Ne, en ĉiu Diepoko la leĝo, koncernanta preĝon, estis eĉ speciale akcentita kaj universale proklamita. Pri tio ĉi ates- tas la enskribitaj tradicioj, atribuataj al la lumoj, kiuj emanis de la Astro de l' Vero, la esenco de la Profeto Mahometo.