Выбрать главу

La tradicioj konfirmis la fakton, ke en ĉiu ŝiepoko la leĝo pri preĝo formis la fundamentan elementon de la Revelacio de ĉiu el la Profetoj de Dio; la maniero kaj formo de tiu ĉi leĝo estis alkonformigita al diversaj bezonoj de ĉiu epoko. Ĉar ĉiu sekvanta Revelacio eksigis la manierojn, kutimojn kaj instruojn, kiuj estis klare, speciale kaj firme fiksitaj de la antaŭa leĝaro, tial oni esprimis ilin simbole per la vortoj »suno« kaj »luno«. »Por ke Li elprovu vin, kiu el vi estas supera en faroj«.[27]

40. Plie, en la tradicioj la esprimoj »suno« kaj »luno« estis uzitaj rilate al preĝo kaj fasto, kiel estas dirite: »fasto estas heleco, preĝo estas lumo«. Foje unu tre konata pastro venis al ni vizite. Dum Ni estis parolantaj kun li, li menciis la supre- cititan tradicion. Li diris: »Car fasto kreskigas la varmon de la korpo, tial ĝi estas komparita al la lumo de la suno; kaj ĉar la nokta preĝado refreŝigas la homon, ĝi estas komparita al la brilo de la luno.« Ni ekvidis laŭ tio, ke la kompatindulo ne estis favorita eĉ per unu guto el la oceano de la vera kompreno, kaj paŝis for de la brulanta Arbusto de la dia saĝeco. Tiam Ni ĝentile alparolis lin, dirante: »La interpreto, kiun via moŝto donis al tiu ĉi tradicio, estas tiu, kiu estas kutima inter homoj. Ĉu oni ne povus interpreti ĝin alie?« Li demandis Nin: »Kiel oni ĝin povus interpreti?« Ni respondis: »Mahometo, la Sigelo de la Profetoj kaj la plej distingita inter la elektitoj de Dio, komparis la Leĝaron de la Korano al la ĉielo, kaŭze de ĝia alteco, ĝia senkompara influo, majesteco kaj la fakto, ke ĝi entenas ĉiujn religiojn. Kaj kiel la suno kaj la luno prezentas la plej brilajn kaj plej rimarkindajn lumfontojn en la ĉielo, simile en la ĉielo de la religio de Dio fonditaj estas du lumataj globoj - fasto kaj preĝo. »Islamo estas ĉielo; fasto estas ĝia suno, preĝo estas ĝia luno.«

Tia estas la senco, kaŝita en la simbolaj vortoj de la Malka- ŝantoj de Dio. La aplikado de la esprimoj »suno« kaj »luno« al la jam menciitaj aferoj estas do evidentiga kaj pravigita per la tekstoj de la sanktaj versoj kaj de la enskribitaj tradicioj. Sekve estas klare kaj evidente, ke la vortoj: <#Bible-Mat_24^29> »la suno mallumiĝos kaj la luno ne donos sian lumon kaj la steloj falos el la ĉielo« signifas la obstinecon de la religiaj gvi- dantoj kaj eksigon de la leĝoj, fiksitaj firme de Diosendito, kio, en la lingvo de simboloj, estis antaŭdirita de la dia Malkaŝanto. Neniu trinkos el tiu ĉi kaliko, krom justulo, neniu ricevos el ĝi sian parton, krom piulo. »Justulo trinkos el kaliko, plenigita ĉe kamfora fonto.«[28]

Sendube estas, ke en ĉiu sekvanta Revelacio la »suno« kaj »luno« de la instruistoj, leĝoj, ordonoj kaj malpermesoj, kiuj estis proklamitaj en la antaŭa Diepoko kaj kiuj ĵetadis siam om- bron sur la popolon de tiu tempo, mallumiĝis. t.e. estas elĉer- pitaj kaj perdas la influon. Konsideru nun; se la popolo de la Evangelio rekonus la signifon de la simbolaj esprimoj »suno« kaj »luno«, se ĝi, ne kiel obstinulo kaj spitemulo, serĉus lumon ĉe Tiu, kiu estas Malkaŝanto de la dia sciado, certe ĝi ekkomprenus la sencon de tiuj esprimoj kaj ne estus afliktita kaj suferigita per la mallumo de siaj egoistaj deziroj. Jes, ĉar ili ne sciis ĉerpi la veran sciadon el ĝia fonto mem, ili pereis en la danĝera valo de obstino kaj nekredo. Ankoraŭ ili ne vekiĝis, por ekvidi, ke ĉiuj antaŭdirantaj signoj estas aperigitaj, ke la promesita Suno lev- iĝis super la horizonton de la dia Revelacio, kaj ke la »suno« kaj »luno« de la instruoj, leĝoj kaj ordonoj de la antaŭa Diepoko mallumiĝis kaj subiris.

Kaj nun kun fiksa rigardo kaj persistaj flugiloj suriru la vojon de certeco kaj vero. »Diru: Tio esta Dio; poste lasu ilin okupi sin per siaj artifikoj.«[29] Tiel vi estos kalkulita inter tiujn kunulojn, pri kiuj Li diras: »Kiuj diras >Nia Sinjoro estas Dio< kaj persistas firme sur Lia vojo, al tiuj, vere, anĝeloj malsupren- venos.«[30] Tiam vi rigardos ĉiujn tiujn misterojn per viaj propraj okuloj.

Ho mia frato! Iru la vojon de l' spirito, por ke, rapide kiel okulmovo, vi fulmopasu la sovaĝejojn de malproksimeco kaj foreco, atingu la Ridvan de l' eterna unuiĝo, kaj en unu spiro interrilatiĝu kun ĉielaj spiritoj. Ĉar per la homaj piedoj neniam vi povas esperi trapasi tiujn senmezurajn distancojn, nek atingi vian celon. Paco estu kun tiu, kiun la lumo de l' vero gvidas al ĉia vero, kaj kiu, en la nomo de Dio, persistas en la vojo de Lia Afero, sur la bordo de vera kompreno.

Tio ĉi estas la signifo de la sankta verso: »Sed ne! Mi ĵuras je la Sinjoro de la orientoj kaj okcidentoj«[31] , ĉar el la menciitaj »BSunoj« ĉiu havas specialan lokon de supreniro kaj supreniĝo. Ĉar la komentantoj de Korano ne sciis ekkompreni la simbolan signifon de tiuj »Sunoj«, tial ili foris al si grandegajn penojn, por interpreti la supre-cititan verson. Kelkaj el ili asertis, ke la esprimoj »orientoj« kaj »okcidentoj« estis uzitaj en pluralo sekve de la fakto, ke la suno ĉiutage leviĝas en alia punkto.

Aliaj skribis, ke tiu ĉi verso aludas la kvar sezonoj de jaro, ĉar la leviĝaj kaj subiraj lokoj de la suno varias kun la sinŝanĝo de la sezonoj. Tia estas la profundo de ilia kompreno! Malgraŭ tio ili plue inputus eraron kaj malsaĝecon al tiuj Gemoj de sciado, al tiuj neriproĉindaj kaj puregaj Simboloj de saĝeco.

46. En simila maniero penu kompreni el tiuj klaraj, potencaj, konvinkitaj kaj nedusencaj argumentoj la signifon de la »dis- fendo de la ĉielo« - unu el la signoj, kiu nepre devas heroldi la alvenon de la lasta Horo, la Tagon de Renaskiĝo. Kiel Li diris: »Kiam la ĉielo estos disfendita«.[32] La vorto »ĉielo« signifas la ĉielon de dia Revelacio, kiu estas arklevita de ĉiu Malkaŝanto kaj fendita de ĉiu sekvanta. La »disfendo« signifas, ke la antaŭa leĝaro estas anstataŭita kaj eksigita. Mi ĵuras je ŝio, ke tiu ĉi disfeno de la ĉielo estas por juĝokapablo ago pli potenca, ol dis- feno de la ĉielarkaĵo! Pensu momenton. Jen dia Revelacio, kiu dum jaroj restadis en firma sekureco, en kies ombro ĉiu, kiu ĝin konfesis, estis varita kaj edukita, per la lumo de kies leĝo homaj generacioj estis disciplinitaj, kies glorajn vortojn la homoj aŭ- dadis ripetantajn per la buŝoj de siaj patroj, tiel, ke la homa okulo vidis ĉirkaŭe nenion, krom la ĉiopenetra influo de ĝia fa- voro, kaj la mortema orelo aŭdis nenion, krom la resonoj de l' majesto de ĝia komando. Kiu ago estus pli potenca ol tio, ke per la povo de Dio tiu Revelacio estas »disfendita« kaj eksigita ĉe la apero de unu persono? Konsideru, ĉu ĝi ne estas ago pli potenca, ol tio, kion tiuj malnoblaj kaj malsaĝaj homoj imagis kiel signifon de la »disfendo de la ĉielo«?

Konsideru, plie, la malfacilaĵojn kaj la maldolĉajn vivojn de tiuj Malkaŝantoj de la dia Belo. Pensu, kiel senhelpaj kaj solaj ili ekstaris kontraŭ la mondo kaj ĉiuj ĝiaj popoloj, kaj proklamis la Leĝon de Dio! Kiel ajn servaj estis la persekutoj, suferigitaj al tiuj sanktaj, al tiuj karaj kaj koramataj Personoj, tamen ili restis en la pleneco de sia potenco, paciencaj, kaj, malgraŭ sia supereco, ili suferis dolorojn kaj turmentojn.

En simila maniero penu kompreni la signifon de la »ŝanĝo de la tero«. Sciu, ke sur kiujn ajn korojn falis la malavaraj pluvoj de favoro, verŝantaj sin el la »ĉielo« de dia Revelacio, la tero de tiuj koroj vere estas ŝanĝita en la teron de dia konado kaj saĝeco. Kiajn mirtojn de unueco kreskigis la grundo de iliaj koroj! Kiajn florojn de vera sciado kaj saĝeco naskis iliaj sinoj! Se la tero de iliaj koroj restus neŝanĝita, kiamaniere tiuj personoj, al kiuj ne estis instruita eĉ unu litero, kiuj neniam vidis instruiston nek iris lernejon, povus sonigi tiajn vortojn kaj elmontri tian sciadon, ke neniu povas tion kompreni? Ili ŝajnas esti modelitaj el la argilo de senlima sciado, kaj kneditaj kun la akvo de dia saĝeco. Tial estis dirite: »Sciado estas lumo, kiun Dio ĵetas en la koron de kiuj ajn Li volas«. Ĝi estas tiu speco de la sciado, kiu estas kaj ĉiam estis glorinda - ne la limhava sciado, kiu elŝprucis el vualitaj kaj mallumaj mensoj. Eĉ tiun ĉi limhavan sciadon ili kaŝe pruntas unu de alia kaj vante fieras pro tio!