Выбрать главу

Ho, se la koroj de l' homoj estus purigitaj de tiuj homdeve- naj limigaĵoj kaj mallumaj pensoj, truditaj al ili, por ke ili estu lumigitaj per la brilo de la Suno de l' vera sciado kaj komprenu la misterojn de la dia saĝeco! Konsideru nun: se la seka kaj senfrukta grundo de tiuj koroj restus neŝanĝita , kiel ili povus akcepti revelacion pri la misteroj de Dio kaj aperigi en si la dian Esencon? Tiel Li diris: »En la tago, kiam la tero estos ŝanĝita en alian teron.«[33]

Pro la ekblovo de l' malavareco de la Reĝo de kreaĵoj ŝanĝigis eĉ la fizika tero, se vi primeditos en viajn korojn la misterojn de Dia Revelacio.

Kaj nun ekkomprenu la signifon de tiu ĉi verso: »La tuta tero en la Tago de Renaskiĝo estos nur Lia plenmano, kaj en Lia dekstra mano konvolvita estos la ĉaielo. Gloro estu al Li kaj estu Li alte levita super la kunuloj, kiuj staras pro Li!«[34] Kaj nun estu justa en via juĝo. Se tiu ĉi verso havas la signifon, kiun ĝi havas laŭ homa supozo, kian utilon - oni povus demandi - tio prezentus al la homaro? Plie, klare kaj kompreneble estas, ke neniu mano, kiun la homaj okuloj povus vidi, kapablus plenumi tiajn farojn, aŭ povus esti atribuita el la plejglora Esenco de la sola vera Dio. Ne, akcepti tian supozon estas simple pura blasfemo, kompleta malligo de la vero. Kaj se oni supozus, ke tiu ĉi verso signifas la Malkaŝantojn de Dio, alvokontajn en la Tago de Juĝo por plenumi tiujn farojn, ankaŭ tio ĉi ŝajnas malsimila al la vero kaj certe senutila. Kontraŭe la esprimo »tero« signifas la teron de kompreno kaj sciado, kaj »ĉielo« - la ĉielon de dia Revelacio. Pripensu, kiel unuflanke Li ŝanĝis, per la potenco de Sia mano, la teron de kompreno kaj sciado, antaŭe disetenditan, en unu nuran plenmanon, kaj aliflanke etendis novan kaj alte glorindan teron en la homaj koroj, kreskigante tiel el la lumigita sino de homo plej freŝajn kaj belajn florojn kaj plej potencajn kaj altajn arbojn.

En simila maniero konsideru, kiel la alta ĉielo de la pasin- taj Diepokoj estis, en la dekstra mano de potenco, kunvolvita, kiel la ĉielo de dia Revelacio arklevita estis laŭ la komando de Dio kaj ornamita per la suno, luno kaj steloj de Liaj mirindaj ordonoj. Tiaj estas la misteroj de la Vorto de Dio, kiuj estas sen- vualigitaj kaj evidentigitaj, por ke vi perceptu la tagiĝan lumon de dia gvidado, estingu, per la polvo de konfido kaj sinrezigno, la lampon de vana imago, de senhavaj fantazjaĵoj, de hezitado kaj dubo, kaj bruligu en la plejfunda angulo de via koro la nov- naskitan lumon de dia sciado kaj certeco.

Sciu kun certeco, ke la celo de ĉiuj tiuj simbolaj esprimoj kaj malklaraj aludoj, kiuj emas de la Malkaŝantoj de la - sankta Afero de Dio, estis sperti kaj provi la popolojn de la mondo, por ke tiamaniere la tero de puraj kaj lumaj koroj estu distingita de pereema kaj senfrukta grundo. De tempo nememorebla tia estis la metodo de Dio rilate al Siaj servantoj, kaj tion ĉi atestas la enhavo de la sanktaj libroj.

Kaj simile pripensu pri la revelacia verso, koncernanta la »Qiblih«.[35] Kiam Mahometo, la Suno de Profeteco, forkuris de la tagiĝ-loko de Batha[36] en la urbon Yathrib[37] , Li plue turnadis Sian vizaĝon, preĝante, al Jerusalemo, la sankta urbo, ĝis la tempo, kiam la judoj komencis proklami kontraŭ Li maldecajn vortojn, vortojn, kies mencio malkonvenus al tiuj ĉi paĝoj kaj ĝenus la leganton. Tiuj vortoj multe malplaĉis al Mahometo. Kiam, envolvita en meditado kaj admiro, Li rigardis ĉielen, Li ekaŭdis la dolĉan voĉon de Gabrielo, dirantan: »Ni vidas vin de supre, turnantan vian vizaĝon ĉielen. Sed Ni igos Vin turniĝi al Qiblih, kiu estos al Vi agrabla.«[38] La sekvintan tagon, kiam la Profeto kun siaj kunuloj preĝis la tagmezan preĝon kaj estis jam plenuminta du el la ordonitaj rikatoj[39] , aŭdiĝis denove la voĉo de Gabrielo: »Turnu vian vizaĝon al la sankta moskeo.«43 44 En la mezo de la sama preĝo Mahometo subite turnis la vizaĝon for de Jerusalemo kaj direktis ĝin al Ka'bih. Sekve de tio profunda konsterno ekregis subite la kunulojn de la Profeto. Ilia kredo estis akre ekskuita. Tiel granda estis ilia konfuzo, ke multaj el ili, interrompinte la preĝon, forlasis sian kredon. Vere, Dio estigis tiun tumulton nur por sperti kaj provi Siajn servantojn. Alie Li, la ideala Reĝo, povus facile lasi la Qiblih neŝanĝitan, kaj povus lasi Jerusalemon kiel adordirekton dum Sia epoko, ne senigante tiel tiun urbon de la distingo de ŝatindeco, kiu estis al ĝi favordonita.

55. De la tempo, kiun Moseo estis aperigita kiel Portantyo de la Vorto de Dio, neniu el la multaj Profetoj, senditaj en la mondon, kiel Davido, Jesuo kaj aliaj el la plej glorindaj Malka- ŝantoj, kiuj aperis en la periodo inter la Revelacioj de Moseo kaj de Mahometo, ŝanĝis iam la leĝon pri Qiblih. Ĉiuj tiuj sendi- toj de la Sinjoro de kreaĵoj turnadis siajn popolojn al la sama direkto. Antaŭ la okuloj de Dio, la ideala Reĝo, ĉiuj lokoj de la tero estas egalaj, krom tiu loko, kiun Li, en la tagoj de Siaj Malkaŝantoj, destinas por speciala celo. Kiel Li revelaciis: »La oriento kaj la okcidento estas de Dio: tial kien ajn vi turniĝas, tie estas la vizaĝo de Dio.«[40] Malgraŭ la vareco de tiuj faktoj, kial la Qiblih devus esti ŝanĝita, semante tian konsternon inter la homoj, igante la kunulojn de la Profeto ŝanceliĝi kaj kaŭzante tiel grandan konfuzon en ilia mezo? Jes, tiaj aferoj, kiuj kaŭzas konsternon en la koroj de ĉiuj homoj, okazas nur tial, ke ĉiu an- imo estu provita per la provŝtono, por ke sincerulo estu ekkonita kaj distingita de malsincerulo. Tiel Li revelaciis post la rompo en la popolo: »Ni destinis la lokon, kiu estos al Vi agrabla, kiel Qiblih nur tiucele, ke Ni destingu tiun, kiu sekvas la Apostolon, de tiu, kiu kuras flanken.«[41] »Timigitaj azenoj, forkurantaj de leono.«[42]

56. Se vi primeditos dum momento tiujn ĉi vortojn en via koro, vi certe trovos la portalojn de kompreno malfermitaj antaŭ via vizaĝo, kaj vi vidos ilian tutan konadon kaj ĉiujn misterojn senvualigintaj antaŭ viaj okuloj. Tiaj aferoj okazas nur per tio, ke la homaj animoj evoluu kaj estu liberigitaj el la kaĝo de memo kaj deziro. Ekster tio, tiu ideala Reĝo de eterne estis en Sia Esenco sendependa de la kompreno de ĉiuj estaĵoj, kaj estos ĉiam, en Sia propra Esteco, glorlevita super la adoradon de ĉiu kreaĵo. Unu sola ekblovo de Lia abundeco sufiĉas, por vesti la tutan homaron per la robo de riĉeco, kaj unu guto el la oceano de Lia malavara favoro sufiĉas, por verŝi sur ĉiujn kreaĵojn la gloron de eterna vivo. Sed ĉar laŭ la dia intenco dekretite estas, ke sincerulo estu distingita de malsincerulo, kiel la suno de ombro, tial Li en ĉiu tempo sendadis sur la homaron la pluvojn de provoj el Sia regno de gloro.

57. Se la homoj primeditus la vivojn de la pasintaj Profetoj, ili atingus tiel facile la konon kaj komprenon pri la agomanieroj de tiuj Profetoj, ke ili liberiĝus de la vualo, kiunĵetas sur ilin vortoj kaj faroj, kontraŭ al iliaj propraj egoistaj deziroj, neniigus tiel ĉian vualon, kiu estas inter ili mem kaj la fajro, brulanta el la arbusto de dia konado, kaj okupus lokon sur la trono de paco kaj certeco. Konsideru, ekzemple, Moseon, la filon de Imran, unu el la glorindaj Profetoj kaj aŭtoron de la diodonita Libro. Unu tagon, en la fruaj jaroj de Sia vivo, antaŭ ol Lia mesio estis proklamita, Li ekvidis, pasante tra foirejo, du homojn, bata- lantajn unu kontraŭ la alia. Unu el ili petis de Moseo helpon kontraŭ sia kontraŭulo. Tiam Moseo intermiksiĝis kaj mortigis lin. Pri tio ĉi atestas la enhavo de la sankta Libro. Se Ni citus la detalojn, ĝi prenus tro da tempo kaj interrompus la linion de la argumentado. La famo pri tiu okazo disvastiĝis tra la urbo, kaj Moseo estis plena de timo, kiel atestas la teksto de la Libro. Kaj kiam la averto: »Ho Moseo, vere, la ĉefuloj interkonsilas por vin mortigi«[43] atingis Liajn orelojn, Li foriris el la urbo kaj haltis en la lando midjuna, en la servo de Shoeb. Revenante, Moseo eniris la sanktan valon, kuŝantan en la sovaĝejo de Sinaj, kaj tie Li vidis la vizion de la Reĝo de gloro en la [44] »Arbo, kiu apartenas nek al la oriento, nek al la okcidento.« Tie Li aŭdis la animtuŝantan Voĉon de la Spirito, parolantan el la brulanta Fa- jro, kiu ordonis al Li verŝi sur la animojn de la faraona popolo la lumon de dia gvidado - tiel, ke, liberiginte ilin de la ombroj de la valo de egoismo kaj deziro, Li ebligu al ili atingi la herbejon de la ĉiela feliĉeco, kaj, savinte ilin, per la Salsabi de sinrezigno, el la konfuzo de malproksimeco, Li igu ilin eniri la pacan urbon de la dia apudesto. Kiam Moseo venis antaŭ Faraonon kaj transdo- nis al li, laŭ la ordono de Dio, Lian parolon, Faraono ekparolis insulte, dirante: »Cu vi ne estas tiu, kiu plenumis murdon kaj iĝis malfidela?« Tion rakontis la Sinjoro de majesteco, kiel diri- tan de Faraono al Moseo: »Kia faro ĝi estas, kiun Vi plenumis! Vi estas sendankulo. Li diris: 'Vere, Mi plenumis ĝin, kaj Mi estis el tiuj, kiuj eraris, kaj Mi forkuris de vi, kiam Mi timis vin, sed Mia Sinjoro donis al Mi saĝecon kaj faris Min unu el Siaj Apostoloj.'«[45]