58. Kaj nun konsideru en via koro la tumulton, kiun Dio ekscitis. Pripensu pri la strangaj kaj multaj provoj, per kiuj Li spertas Siajn servantoj. Konsideru, Kiel Li elektis subite Moseon el inter Siaj servantoj kaj konfidis la altan mision de dia gvidado al Li, kiu estis konata kiel mortiginto, kiu mem konfesis Sian kruelaĵon, kaj kiu dum preskaŭ tridek jaroj estis, antaŭ la okuloj de la mondo, prizorgata en la domo de Faraono kaj nutrata ĉe lia tablo. Ĉu ne estis eble al Dio, la ĉiopova Reĝo, deteni la manon de Moseo de la mortigo, por ke ne estu al Li imputata murdo, kaŭzante konfuzon kaj malamon?
Pensu, simile, pri la stato kaj kondiĉo de Mario. Tiel profunda estis la aflikto de tiu belega figuro, tiel dolora estis ŝia afero, ke ŝi maldolĉe bedaŭris, ke ŝi estis iam naskita. Pri tio ĉi atestas la teksto de la sankta verso, en kiu estas dirite, ke post kiam Mario donis vivon al Jesuo, ŝi priploris sian situacion kaj vokis: »Ho, se mi estus mortinta antaŭe kaj estus forgesita, tute forgesita!«[46] Mi ĵuras je Dio! Tia lamento mordas la koron kaj skuas la animon. Tian internan konsternon, tian premitecon povis kaŭzi nenio, krom kritikado de malamikoj kaj ĉikanado de nekredantoj kaj malbonuloj. Pensu, kian respondon Mario povis doni al siaj ĉirkaŭantoj? Kiel ŝi povis aserti, ke la Infano, kies patro estis nekonata, estis naskigita de la Sankta Spirito? Tial Mario, tiu vualita kaj senmorta figuro, prenis la Infanon kaj revenis en sian hejmon. Tuj kiam la rigardoj de la homoj falis sur ŝin, ili levis la voĉojn, dirante: »Ho fratino de Aron! Via patro ne estis malhonesta, nek malĉasta estis via patrino!«[47]
Kaj nun pripensu pri tiu grandega sperto, pri tiu dolora provo. Malgraŭ ĉio tio Dio donis al tiu esenco de la Spirito, al Tiu, kiu estis konata inter la homoj kiel senpatrulo, la gloron de profeteco, kaj faris Lin Sia atestanto antaŭ ĉiuj, kiuj estis en la ĉielo kaj sur la tero.
Vidu, kiel la manieroj de la Malkaŝantoj de Dio, ordonitaj de la Reĝo de kreaĵoj, estas kontraŭaj al la manieroj kaj deziroj de la homoj. Laŭgarde kiel vi komprenos pli la esencon de tiuj diaj misteroj, klara iĝados al vi la intenco de Dio, la sankta Car- manto, la Plejamato. Vi vidos la vortojn kaj la farojn de tiu ĉiopova Reganto egalaj kaj samaj, tiel, ke kion ajn vi rimarkos en Liaj faroj, la samon vi trovos en Liaj paroloj, kaj kion ajn vi legos en Liaj paroloj, tion vi rekonos en Liaj faroj. Tiel do okazas, ke ekstervide tiuj faroj kaj vortoj estas venĝa fajro kon- traŭ malbonuloj, kaj esence - akvo de kompato por virtuloj. Se la okulo de la koro malfermiĝus, ĝi certe perceptus, ke la vortoj, revelaciitaj el la ĉielo de la volo de Dio, estas egalaj kaj samaj, kiel la faroj, kiuj emanis el la Regno de la dia potenco.
Kaj nun streĉu vian atenton, ho frato! Se tiaj aferoj es- tus revelaciitaj en tiu ĉi Epoko kaj tiaj okazoj plenumiĝus en la nuna tempo, kion farus la homoj? Mi ĵuras je Tiu, kiu es- tas la vera Edukanto de la homaro kaj Malkaŝanto de la Vorto de Dio, ke la homoj senprokraste kaj senhezite proklamus Lin malfidelulo kaj kondamnus Lin al morto. Kiel malproksimaj ili estas de la ekaŭdo de la voĉo, kiu deklaris: Rigardu! Jen Jesuo, aperinta per la spiro de la Sankta Spirito, kaj jen Moseo, al- vokita al die-difinita tasko! Se eksonus miriado da voĉoj, neniu orelo aŭskultus, se Ni dirus, ke al senpatra Infano donita estas la misio de profeteco, aŭ ke mortiginto alportis de la flamo de la brulanta Arbusto la parolon: »Vere, vere, Mi estas Dio!«
Se la okulo de justeco estos malfermita, ĝi baldaŭ rekonos, en la lumo de tio, kio estis menciita, ke Tiu, kiu estas la Kaŭzo kaj la finfina Celo de ĉiuj tiuj aferoj, estas aperinta en tiu ĉi tago. Kvankam similaj faktoj ne okazis en tiu ĉi Epoko, tamen la homoj kroĉas sin ankoraŭ al tiaj vanaj fantazjaĵoj, kiuj flegas malbonuloj. Kiel korpremaj estas la akuzoj, faritaj kontraŭ Li!
Kiel severaj estas la persekutoj, suferigitaj al Li - akuzoj kaj persekutoj, al kiuj similajn la homoj neniam aŭdis aŭ vidis!
64. Granda Dio! Kiam la torento de paroloj atingis tiun ĉi gradon, Ni rigardis - kaj jen la dolĉaj aromoj de Dio estis blov- portataj el la tagiĝ-loko de Revelacio, kaj matena venteto spiris el la Sebo de la Eternulo. Ĝia blovo reĝojigis la koron kaj in- spiris senmezuran feliĉon al la animo. Ĝi donis novecon al ĉiuj aĵoj, kaj alportis sennombraj kaj netakseblajn donacojn de la nekonebla Amiko. La robo de homaj laŭdoj neniel povas esperi taŭgi per ĝia nobla figuro, kaj al Gia brila estaĵo la mantelo de paroloj neniel povas konveni. Sen vortoj Gi malkaŝas la in- ternajn misterojn, kaj sen paroloj Gi malkovras la sekretojn de la diaj diraĵoj. Ĝi instruas lamentadon kaj ĝemadon al la na- jtingaloj, ĉirpantaj sur la branĉo de malproksimeco kaj forteco, lernigas al ili la arton de amo kaj montras la sekretojn de ko- rsubiĝo. Ĝi malkaŝas la karesojn de pasia amanto al la floroj de la Ridvan de l' eterna unueco, kaj senvualigas la ĉarmon de beleco. Al la anemonoj de la ĝardeno de amo Gi prezentas la misterojn de l' vero, kaj al la brustoj de amantoj ĝi konfidas la simbolojn de plejfundaj subtilaĵoj. En tiu ĉi horo tiel malŝpara estas la elŝpruco de Gia favoro, ke la Sankta Spirito mem estas envia! Ĝi donis al guto la ondojn de la maro, kaj havigis al polvero la brilegon de la suno! Tiel granda estas la inundo de dia malavareco, ke plej malpura skarabo ekserĉis la parfumon de musko, kaj vesperto la lumon de la suno. Ĝi revivigis la mor- tulojn per la spiro de vivo kaj igis ilin ekrapidi for el la tomboj de siaj mortemaj korpoj. Ĝi sidigis sensciulon sur la sidejon de instruiteco, kaj levis tiranon sur la tronon de justeco.
La universo abundegas je tiuj diversaj malavaraĵoj aten- dante la horon, kiam la efikoj de Giaj nevideblaj donoj vidiĝus en tiu ĉi mondo, kiam svenantoj kaj soifegantoj atingos la vivan Kawtharon de sia Amato, kaj vojperdinta migranto, eraranta en la sovaĝejoj de malproksimeco kaj nenieco eniros la tabernaklon de vivo kaj atingos unuiĝon kun la deziro de sia koro. En la grundo de kies koro ekĝermos tiuj sanktaj semoj? En la ĝar- deno de kies animo elkreskos la floroj de la nevideblaj realaĵoj? Vere, Mi diras, tiel forta estas la flamo de la Arbusto de amo, brulanta sur la Sinaj-monto de la koro, ke la ondantaj akvoj de sanktaj paroloj neniel povas ĝin estingi. Oceanoj ne povas kvietigi la brulan soifon de tiu Leviatano, kaj tiu Fenikso de senmorta fajro povas vidi nenie, krom en la arbo de la vizaĝo de l' Plejamata. Tial, ho frato, lumigu per la oleo de saĝeco la lampon de la spirito en la plejfunda angulo de via koro, kaj ŝirmu ĝin per la vitraĵo de kompreno, ke via koro trovu pacon, ke vi estu unu el tiuj, kiuj per la flugiloj de certeco ekflugis en la ĉielon de amo de via Sinjoro, la Plej Kompatema.
Kaj nun, koncerne la vortojn: »Kaj tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de homo«.[48] La signifo de tiuj ĉi vortoj estas, ke kiam la ĉielaj instruoj estos mallumiĝintaj, la steloj de la die-fiksitaj leĝoj estos falintaj, kaj la luno de la vera sciado - la edukanto de la homaro - estos senbriliĝinta, kiam la standardoj de gvidado kaj feliĉeco estos renversitaj kaj la tagiĝlumo de vero kaj justeco ŝanĝita en nokton - tiam la signo de la Filo de homo aperos sur la ĉielo. La vorto »ĉielo« signifas la videblan ĉielon, ĉar kiam proksimiĝos la horo, en kiu la Suno de la ĉielo de justeco aperos kaj la Arkeo de la dia gvidado naĝos sur la maro de gloro, montriĝos sur la ĉielo stelo, anoncanta al sia popolo alvenon de tiu plej granda lumo. En simila maniero ankaŭ en la nevidebla ĉielo aperos stelo, kiu estos por la popoloj de la tero heroldo, anoncanta la eklumon de tiu vera kaj glora Tagiĝo. Tiuj dueblaj signoj, en la videbla kaj la nevidebla ĉielo, antaŭvenis la Revelacion de ĉiu el la Profetoj de Dio, kiel oni ĝenerale kredas.