Inter la Profetoj estis Abraham, la Amiko de Dio. Antaŭ ol Li aperis, Nimrod havis sonĝon. Li alvokis sekve aŭguristojn, kiuj sciigis lin pri la leviĝo de stelo sur la ĉielo. Simile aperis ankaŭ heroldo, kiu anoncis tra la lando la alvenon de Abraham.
Post Li venis Moseo, kiu interparolis kun Dio. La aŭguris- toj de Lia tempo avertis Faraonon per tiuj vortoj: »Stelo leviĝis sur la ĉielo, kaj jen ĝi antaŭsignas naskiĝon de Infano, kiu tenas en sia mano vian sorton kaj la sorton de via popolo.» Simile aperis ankaŭ saĝulo, kiu dum la mallumo de l' nokto alportis la ĝojan novaĵon al la idoj de Izrael, inspirante konsolon al iliaj animoj kaj certecon al iliaj koroj. Pri tio ĉi atestas la enhavo de la sanktaj libroj. Se Ni volus mencii la detalojn, tiu ĉi epis- tolo atingus la dikecon de libro. Krom tio ne estas Nia intenco rakonti la okazojn de la pasintaj tagoj. Dio estas Nia atestanto, ke eĉ tio, kion Ni nun mencias, estas sole pro Nia ama korinklino al vi, por ke la malriĉulo de la tero atingu la bordojn de la maro de riĉeco, la scienculo estu gvidata al la oceano de dia sciado, kaj tiu, kiu soifas komprenon, allasita estu al la Salsabil de dia saĝeco. Alie tiu ĉi Servanto konsiderus la priparoladon de tiuj aferoj kiel gravan eraron kaj bedaŭrindan kulpon.
En simila maniero, kiam proksimiĝis la horo de la Revelacio de Jesuo, kelkaj magoj, sciantaj, ke la stelo de Jesuo aperis sur la ĉielo, serĉis kaj sekvis ĝin, ĝis ili venis en la urbon, kiu estis tronloko de la regno de Herodo. La potenco de lia regado en tiuj tagoj etendis sin sur la tutan landon.
La magoj diris: »Kie estas Tiu, kiu estas naskita Reĝo de la judoj? car ni vidis Lian stelon en la oriento kaj venis, por adorkliniĝi al Li![49] Kiam ili serĉis, ili trovis, ke en Betlehemo, en la juda lando, naskiĝis la Infano. Tio estis la signo, kiu aperis sur la videbla ĉielo. Koncerne la signon en la nevidebla ĉielo - en la ĉielo de dia sciado kaj kompreno - aperis Yahya, la filo de Zaĥariaso, kiu konigis al la popolo la novaĵon pri la Revelacio de Jesuo. Tiel Li diris: »Dio sendas al vi Yahyan, kiu proklamos ateston pri la Vorto de Dio, homon grandan kaj korpuran.«[50] La esprimo »Vorto« signifas Jesuon, kies alvenon Yahya antaŭdiris. Plie, en la ĉiela Skribaĵo estas dirite: »En tiuj tagoj venis Johano la Baptisto, predikante en la dezerto de Judujo, kaj dirante: Pentu, ĉar alproksimiĝis la Regno de la ĉielo.«[51] Johano estas Yahya.
Simile, antaŭ ol la belo de Mahometo estis senvualigita, vidiĝis la signoj sur la videbla ĉielo. Koncerne la signojn en la nevidebla ĉielo, aperis kvar homoj, kiuj sinsekve anoncis al la popolo la ĝojan novaĵon pri la apero de tiu dia Lumportanto. Al Ruz-bih, nomita poste Salman, donita estis la honoro servi al ili.
Kiam la fino de unu el ili estis proksima, li sendadis Ruz-bihon al la alia, ĝis la kvara, kiu, sentante la alvenon de sia morto, turnis sin al Ruz-bih, dirante: »Ho Ruz-bih! Post kiam vi prenos kaj enterigos mian korpon, iru en Hijazon, ĉar tie leviĝos la Suno de Mahometo. Feliĉa estas vi, ĉar vi vidos Lian vizaĝon!«
Kaj nun rilate al tiu ĉi mirinda kaj plejglora Afero. Sciu, vere, ke multaj astronomoj antaŭdiris la aperon de ĝia stelo sur la videbla ĉielo. Simile, aperis sur la tero Ahmad kaj Kazim,[52]la du frataj brilegaj lumoj - Dio sanktigu la lokon de ilia ripozo!
El ĉio, kion ili prezentis, klare kaj evidente montriĝas, ke antaŭ la Revelacio de ĉiu el la Speguloj, reflektantaj la dian Es- encon, signoj, anoncantaj ilian alvenon, devas plenumiĝi en la videbla ĉielo, same kiel en la nevidebla, kie estas la trono de la suno de sciado, de la luno de saĝeco kaj de la steloj de kompreno kaj parolo. La signoj en la nevidebla ĉielo devas plenumiĝi en la persono de perfektulo, kiu antaŭ ĉiu Revelacio aperas, edukas kaj preparas la homajn animojn por la alveno de la dia Lumpor- tanto, la Lumo de la unueco de Dio inter la homoj.
Kaj nun, rilate al Liaj vortoj: »Kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan el la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro.« Tiuj ĉi vortoj signi- fas, ke en tiuj tagoj la homoj ploros la perdon de la Suno de la dia beleco, de la Luno de kompreno kaj de la Steloj de la dia saĝeco. Tiam ili vidos vizaĝon de la Promesito, de la adoranta Belo, malsupreniranta en la ĉielo kaj venanta sur nuboj. Tio ĉi signifas, ke la dia Belo aperos el la ĉielo de la volo de Dio, kaj ĝi venos en la formo de la noma templo. La esprimo »ĉielo« montras altecon kaj grandecon, ĉar ĝi estas la trono de la revela- cio de tiuj Malkaŝantoj de sankteco, de tiuj Astroj de pratempa gloro. Tiuj pratempaj Estaĵoj, kvankam naskitaj el la sinoj de siaj patrinoj, efektive estas malsuprenvenintaj el la ĉielo de la volo de Dio. Kvankam ili loĝas sur la tero, tamen ilia vera restejo estas la sidejoj de gloro en la superteraj sferoj. Paŝante inter la mortemuloj, ili ŝvebas samtempe en la ĉielo de dia apudesto. Sen piedoj ili iras la vojon de la spirito, kaj sen flugiloj ili leviĝas en la superterajn altaĵojn de la dia unueco. Kun ĉiu spirblovo ili pasas tras la vastaĵoj de la spaco, kaj en ĉiu momento ili trami- gras la regnojn videblajn kaj nevideblajn. Sur iliaj tronoj estas skribite: »Nenio en la mondo malhelpas Lin de sinokupado per io alia;« kaj sur iliaj seĝoj estas gvavurite: »Vere, Liaj manieroj diferencas ĉiutage.«[53] Ili estas senditaj per la supernatura povo de la Pratempulo, kaj starigitaj de la glora volo de Dio, la plej potenca Reĝo. Jen kion signifas la vortoj: »venanta en la nuboj de la ĉielo.«
75. En la paroloj de la diaj Lumportantoj la esprimo »ĉielo« es- tas uzita rilate al multaj kaj diversaj aferoj, ekzemple: la »ĉielo de Ordonoj«, la »ĉielo de Volo«, la »ĉielo de la dia Intenco«, la »ĉielo de la dia Sciado«, la »ĉielo de Certeco«, la »ĉielo de Paroloj«, la »ĉielo de Revelacio«, la »ĉielo de Kaŝiteco« kaj simile. En ĉiu ekzemplo Li donis al la esprimo »ĉielo« specialan sencon, kies signifo malkaŝita estas al neniu krom tiuj, kiuj estas enkondukitaj en la diajn misterojn kaj trinkitaj el la kaliko de senmorta vivo. Li diris, ekzemple: »La ĉielo havas nutraĵon por vi, kaj ĝi entenas tion, kio estas al vi promesita,«[54] dum tiun nutraĵon liveras la tero. Simile estas dirite: »La nomoj venas malsupren el la ĉielo,« dum ili venas el la homaj buŝoj. Se vi purigos la spegulon de via koro de la polvo de malbonvolo, vi komprenos la signifon de la simbolaj esprimoj, revelaciitaj de la ĉiopova Vorto de Dio, aperinta en ĉiu Epoko, kaj vi malkovros la misterojn de la dia sciado. Neniel tamen vi povos ekvidi la brilegan matenlumon de la vera kompreno, antaŭ ol vi neniigos per la flamo de la plena korpureco la vualojn de vantaj lernaĵoj, kiuj estas kutimaj inter la homoj.
76. Sciu, vere, ke la sciado estas duspeca: dia kaj satana. La unua ŝprucas el la fonto de dia inspiro; la dua estas nur rebrilo de vantaj kaj mallumaj pensoj. La fonto de la unua estas Dio mem; la movoforto de la lasta estas la flustroj de egoistaj deziroj. La unua estas gvidata de la principo: »Timu Dion; Dio instruos vin«;[55] la alia estas nur konfirmo de la vero: »Sciado estas la plej plorinda vualo inter la homo kaj lia Kreinto.« La unua naskas la fruktojn de pacienco, de sopirado, de la vera kompreno kaj de amo, dum la lasta povas estigi nenion krom aroganteco, mal- humileco kaj fiereco. En la diraĵoj de tiuj Majstroj de sanktaj paroloj, kiuj klarigis la signifon de la vera sciado, oni povas ne- niel trovi la odoron de tiuj mallumaj instruoj, kiuj ombrigis la mondon. La arbo de tiuj instruoj povas doni neniun rezultaton ekster malboneco kaj ribelemo, kaj ĝi kreskigas neniujn fruk- tojn, krom malamo kaj envio. Ĝia frulto estas mortiga veneno; ĝia ombro estas detruanta fajro. Kiel prave estas dirite: »Tenu vin je la robo de la Deziro de via koro, kaj metu flanken ĉian honton; ordonu al mondsaĝuloj iri for, kiel ajn granda estus ilia nomo.«