Lingvistikaj aspektoj de Esperanto
Verkis: J. C. Wells
Eclass="underline" Lingvistikaj aspektoj de Esperanto
Eldonado: Universala Esperanto-Asocio Rotterdam 1978
Grandeco: 76 p.
La bazan tekston origine enkomputiligis Jean Lazert
Proksimuma verkojaro: 1978
Kreis la Esperantan tekston: Wells
ANTAŬPAROLO
Ĉi tiu verko estas bazita sur serio da prelegoj prezentitaj sub la egido de Internacia Somera Universitato en la kadro de la 61-a Universala Kongreso de Esperanto, Ateno, en Aŭgusto 1976. Preparante la nunan presitan formon, mi ne nur rearanĝis plurloke la materialon, sed ankaŭ zorgis enpreni multajn saĝajn komentojn, opiniojn, kaj ekzemplojn liveritajn de la partoprenantoj en la seminarioj okazintaj post ĉiu SUprelego.
Mi deziras kore danki al d-ro Jonathan Pool , kies proponojn por plibonigo de la teksto mi multloke adoptis; al d-ro Ulrich Lins , kiu faris la finredakton kaj aranĝis la eldonon; kaj al d-ro Humphrey Tonkin , sen kies insistado la prelegoj ne estus okazintaj.
JCW
FONETIKAJ SIMBOLOJ
En ĉi tiu tabelo aperas nur tiuj literoj, kiuj unue aperas en la teksto de la verko kaj due indikas sonon alian, ol en la ortografio de Esperanto. Ili apartenas al la Internacia Fonetika Alfabeto kaj estas uzataj en konformo al la principoj de Internacia Fonetika Asocio. La signifo de ĉiu fonetika simbolo estas iom elasta.
ɑ
kiel [a], sed malantaŭa: kiel â en franca tâche ; a en angla father .
ɒ
kiel [ɑ], sed ronda: kiel o en angluja angla top .
æ
inter [ɛ] kaj [a]: kiel a en angla cat ; ja en rusa pjat .
ɓ
kiel [b], sed injektivo (t.e. prononcata per ĝislaringe ensuĉata aero); kiel b en zulua abantu .
ɔ
varianto de [o], duonvasta malantaŭa ronda vokalo: kiel o en esperanta osto , angla short , germana Gott .
dʒ
kiel ĝ de Esperanto; j en angla jam .
ð
voĉa dentalo frikativa: kiel th en angla then ; δ en greka έντρο .
ẹ
varianto de [e], duonmalvasta antaŭa neronda vokalo: kiel é en franca bébé ; ee en germana Tee .
ɛ
varianto de [e], duonvasta antaŭa neronda vokalo: kiel e en Esperanta centra , germana Feld ; ê en franca même .
ɛ̃
kiel [ɛ], sed nazala: kiel ain en franca train .
ə
mezvasta centra neronda vokalo: kiel a en angla about ; e en germana bitte ; a en rumana vad .
ɜ
kiel [ə], sed pli longa kaj kun iom alia kvalito: kiel ur en angluja angla burn .
ɪ
inter [i] kaj [ə]: kiel i en angla sing , germana finden .
ɨ
malvasta centra neronda vokalo, inter [i] kaj [ɯ]: kiel ы en rusa был ; î en rumana rîd ; povas egali [ɯ].
ɯ
kiel [u], sed neronda: kiel u en japana mizu ; ao en skotgaela saor ; ı en turka ılık .
k̟
kiel [k], sed pli antaŭa: eventuale kiel k en esperanta kiso .
ɲ
voĉa palatalo nazala: kiel ñ en hispana señor ; gn en franca signe .
ŋ
voĉa velaro nazala: kiel ng en angla singing ; germana bringen .
ọ
varianto de [o], duonmalvasta malantaŭa ronda vokalo: kiel eau en franca beau ; o en germana tot .
ø
kiel [e], sed ronda: kiel eu en franca deux ; ö en germana schön , turka görmek .
θ
senvoĉa dentalo frikativa: kiel th en angla thick ; δ en greka δέλω .