Fontoj por ĉapitro 2
Plejparte bone konataj faktoj aŭ miaj propraj esploroj
2.2, 2.3 En Esperanto plej klare ĝis nun Bokarev 1966.
2.4 Trubetzkoy 1939a; O’Connor 1973: ĉap. 7.
2.5, 2.6 La abaza: Allen 1956, Lomtatidze 1967; la zulua: Doke 1968: 3-5; formaligo: Chomsky kaj Halle 1968: ĉap. 9; Hyman 1975: ĉap. 5.
2.7 Procezoj en Esperanto: Okamoto 1925: 47, bedaŭrinde nur japanlingve.
2.8 Chomsky kaj Halle 1968; Ladefoged 1971, 1975.
2.9 Socia portanto de Esperanto: Lapenna (1950: ĉap. iii; 1974: 2.3.3).
3. MORFOLOGIO
3.1 Izolanta, aglutina, fanda
Kiel menciite en la fino de la unua ĉapitro, la plej konata struktura tipologio de lingvoj estas morfologia * . Ĝi datiĝas jam el la frua parto de la dek-naŭa jarcento, kaj prezentas dividon de la lingvoj en tri tipojn: la izolantaj lingvoj, la aglutinaj lingvoj, kaj la fandaj lingvoj (aŭ, kiel oni ofte diras, la ‘fleksiaj’).
* aŭ, kiel preferas Szerdahelyi 1976a, ‘formologia’.
En izolanta lingvo ĉiu vorto estas kvazaŭ monolito, farita el unu bloko. La vortoj ne povas dividiĝi en morfemojn , t.e. en elementojn kiel radikojn, afiksojn, finaĵojn. Ĉiu vorto konsistas el nedismetebla tuto, aŭ, se vi preferas, el nuda radiko. Konataj ekzemploj de izolanta lingvo estas la ĉina kaj, en eĉ pli alta grado, la vjetnama.
En aglutina lingvo – male – la vorto havas internan strukturon, cetere tre klaran strukturon. Oni povas segmenti la vorton en morfemojn elementojn, el kiuj ĉiu prezentas unuopan kategorion, leksikan aŭ gramatikan. La divido en morfemojn estas memevidenta, kaj ĉiu parto de la vorto havas sian propran signifon. Ekzemploj de aglutina lingvo estas la turka, la japana, la zulua, kaj – kiel konate – la Internacia Lingvo Esperanto.
En fanda lingvo la vortoj havas internan strukturon, tamen konfuzan. La vorto konsistas ordinare el pluraj morfemoj, almenaŭ en iom abstrakta senco; sed estas neeble tiel segmenti la vorton, ke videbliĝu respondado po unu kontraŭ unu inter apartaj vortsegmentoj kaj apartaj gramatikaj kategorioj kaj signifoj. La morfemoj do estas kunfanditaj, neapartigeblaj. Ekzemploj de fanda lingvo estas la latina, la greka, kaj la rusa.
La latina vorto scribo signifas ‘mi skribas’. Ĝi konsistas el radikalo ( scrib- ) kaj finaĵo ( -o ). Tiu -o havas kvar funkciojn: ĝi indikas samtempe la tenson (nome, prezencon), la modon (nome, indikativon), la nombron (nome, singularon) kaj la personon (nome, la unuan personon). La finaĵo konsistas tamen el nur unu fonemo, kiun evidente ni ne povas dividi en kvar morfemojn. Ĝi estas konsiderata kiel kompleksa morfo ne dismetebla en konkretajn morfemojn.
La tuta singularo de la prezenco indikativa aktiva de tiu verbo latina aspektas jene:
(1)
scrīb/ō
mi skribas
scrīb/is
vi skribas
scrīb/it
li skribas *
* Li, aŭ ŝi, aŭ ĝi; same en la futuro.
La respondaj futuraj formoj estas:
(2)
scrīb/am
mi skribos
scrib/ēs
vi skribos
scrīb/et
li skribos
Rimarku, ke en scrībō kaj scrībam estas nenio komuna, kio respondus al la morfemo ‘mi’ (la persono). En scrībam , scrībēs , scrībet estas nenio komuna, kio respondus al la morfemo ‘-os’ (futuro). Ambaŭ formoj de la dua persono ja havas komunan s , kaj tiuj de la tria persono komunan t ; sed la vokala diferenco inter prezenco kaj futuro malsamas ĉe ĉiu persono (ō-a; i-ē; i-e). Tia estas fanda lingvo. La morfemoj kunfandiĝas nedisigeble.
Nun ni komparu la respondajn formojn en la zulua.
(3)
Prezenco:
ngi/ya/bhâla
mi skribas
ṳ/ya/bhâla
vi skribas
i/ya/bhâla
li skribas
(4)
Futuro:
ngi/zo/bhâla
mi skribos
ṳ/ao/bhâla
vi skribos
i/zo/bhâla
li skribos
La morfologio de tiuj verbo-formoj frapas nin tuj en la okulojn. Ngi- , u- , i- indikas la personojn, kaj respondas al mi , vi , li * ; -ya- kaj -zo- indikas la tensojn, kaj respondas al -as kaj -os . Tia estas aglutina lingvo. Oni vidas klare ĝiajn morfemojn, kiuj ne kunfandiĝas sed staras unu apud la alia. Malgraŭ la ekzotikeco de la zulua por eŭropanoj, kaj malgraŭ tio, ke la ordo de ĝiaj morfemoj estas malsama ol en Esperanto, verŝajne la leganto konsentas, ke tamen Esperanto estas morfologie pli simila al la zulua lingvo, ol al la latina.
* pli ĝuste, i- respondas al li , aŭ ŝi , aŭ ĝi , sed nur se la anstataŭata substantivo apartenas al la 5a aŭ 9a klaso, ekzemple índoda ‘viro; í:sela ‘ŝtelisto’. Ekzistas aliaj triapersonaj prefiksoj por la aliaj klasoj.
Konsideru nun la vorton / an’θropus / de la hodiaŭa greka lingvo (la apostrofo indikas akcenton ĉe la sekva silabo) en komparo kun la samsignifa Esperanta vorto homojn. La greka vorto konsistas el radikalo, / anθrop- /, kaj finaĵo / -us /, kiu montras la akuzativon pluralan; same, la Esperanta vorto konsistas el radikalo hom- kaj finaĵo -ojn . Sed tiun ĉi -ojn ni povas plu dismeti: -o/j/n . La morfemo -o- montras, ke la vorto apartenas al la vortkategorio ‘substantivo’, -j- ke laŭ nombro ĝi estas plurala, kaj -n ke laŭ kazo ĝi estas akuzativa. Male, la greka / -us / estas nesegmentebla, kvankam ĝi montras la akuzativon pluralan same certe kiel la Esperanta -ojn . Ni ne povas dismeti / -us / en / -u- / kaj / -s /, ĉar / u / sen / s / montras la genitivon singularan, jene / an’θropu / ‘de la homo’, kaj / -s / kun alia vokalo povas indiki la nominativon singularan, jene / ’anθropos / ‘homo’. Tiel en / anθropus / la morfemoj indikantaj la akuzativon kazon kaj la pluralan nombron kunfandiĝas en la kompleksa morfo / us /. En tiu rilato la greka lingvo havas morfologion de la tipo fanda, same kiel la latina.