* Mi uzas la terminon morfemo en la senco ‘minimuma vortelemento’ – senco kutima en la usone influita lingvistiko. PIV donas al ĝi iom alian sencon, tiel ke nur o , j , n en tiu vorto estus morfemoj, dum klub kaj, supozeble, eks kaj an estus ‘semantemoj’. Por mi ‘morfemo’ havas la saman signifon. kiel monemo en la terminologio de Martinet ( Duc Goninaz 1976: 153), do ‘la minimuma unuo de unua artikado’. Mi preferas ‘morfemo’ al ‘monemo’ por tiu nocio, ĉar ‘morfemo’ estas multe pli vaste uzata termino, nur ne en la skolo de Martinet ( Dubois k al. 1973: 324-325 ).
Se ni rigardas aliajn lingvojn tipe aglutinajn’, ni vidas tuj la diferencon. La turka vorto evlerin signifas ‘de domoj’. Ĝi estas la genitiva pluralo de la vorto ev ‘domo’, kaj ĝia morfologia analizo estas ev , ler (pluralo), in (genitivo). Tiu pluraliga sufikso ler reaperas tute regule en miloj da vortoj:
6
ev
ev/ler
domo
domoj
ked
kedi/ler
kato
katoj
köprü
köprü/ler
pomo
pomoj
göz
göz/ler
okulo
okuloj
Sed en miloj da aliaj vortoj ĝi akceptas la formon lar , ne ler :
(7)
elma
elma/lar
pomo
pomoj
kız
kiz/lar
knabino
knabinoj
kuyu
kuyu/lar
puto
putoj
arkadaş
arkadaş/lar
amiko
amikoj
Tiu alterniĝo ler/lar estas efektive tute simpla, ĉar ĝi dependas de la principo de vokalharmonio . Se la vokalo de la radiko estas antaŭa laŭ kvalito ( i , e , ü , ö ), oni aldonas ler ; se ĝi estas malantaŭa ( u , o , ı , a ), oni aldonas lar . Tiel ĉiuj vokaloj de la vorto, radiko plus sufikso, harmonias el vidpunkto de tembra antaŭeco.
La vokalo de la genitiva morfemo prezentas ne du, sed kvar diversajn eblecojn: -in , -ün , -un , -ın :
(8)
ev
ev/in
domo
de domo
gün
gün/ün
tago
de tago
yol
yol/un
vojo
de vojo
adam/dar
adam/lar/ın
viroj
de viroj
Tie la regulo de vokalharmonio postulas, ke la vokalo de la sufikso harmoniu ne nur laŭ antaŭeco, sed ankaŭ laŭ rondeco. Krome, se la simpla radiko finiĝas per vokalo, la genitivo devas komenciĝi per konsonanto n , kio liveras ankoraŭ kvar aliajn variantojn de la koncerna morfemo
(9)
kedi
kedi/nin
kato
de kato
köprü
koprü/nün
pomo
de pomo
kuyu
kuyu/nun
puto
de puto
para
para/nın
mono
de mono
Sume, do, oni havas ok variantojn de la genitiva morfemo. Tiajn variantojn oni nomas alomorfoj , kaj tian variadon alomorfa variado aŭ alomorfiĝo. Oni diras, do, ke la turka morfemo -in havas ok alomorfojn: -in , -nin , -ün , -nün , -un , -nun , -ın , -nın . Kaj tiajn komplikaĵojn Esperanto ne konas.
Almenaŭ tiu vokalharmonia alomorfiĝo de la turka estas tute regula, aŭ, kiel oni diras, aŭtomata : ĝi obeas klarajn regulojn, kondiĉite de la fonetika ĉirkaŭaĵo. Ekzistas aglutinaj fleksioj en aliaj etnaj lingvoj, kiuj havas neregulaĵojn kaj esceptojn. Ekzemplo estas la angla preterito. La koncerna morfemo plej ofte montras aŭtomatan variadon inter tri alomorfoj (kvankam la ortografio tion kaŝas):
(10a)
wait
waited /weɪt ɪd /
atendi
atendis
land
landed /lænd ɪd /
alteriĝi