alteriĝis
avoid
avoided /avɔɪd ɪd /
eviti
evitis
(10b)
miss
missed /mɪs t /
maltrafi
maltrafis
laugh
laughed /lɑ:f t /
ridi
ridis
stop
stopped /stɒp t /
halti
haltis
(10c)
turn
turned /tɜ:n d /
turni
turnis
love
loved /lʌv d /
ami
amis
breathe
breathed /bri:ð d /
spiri
spiris
show
showed /ʃəʊ d /
montri
montris
Tiu alterniĝo estas aŭtomata, ĉar ĝi dependas de la fonetika ĉirkaŭaĵo: (10a) se la radikalo (t.e. la nefinaĵa parto de la vorto) finigas per /t/ aŭ /d/, la finaĵo konsistas el vokalo plus /d/; aŭ, (10b), se ĝi finiĝas per senvoĉa konsonanto, la finaĵo akceptas la formon /t/; alie, (10c), la finaĵo aperas kiel /d/. Tamen ekzistas multaj neregulaj verboj, inter kiuj pluraj estas neregulaj ĝuste en tio, ke ili akceptas la ‘malĝustan’ alomorfon de la finaĵo, ofte kun ŝanĝo ankaŭ en la formo de la radikalo:
(10ĉ)
learn
learnt /lɜ:n t /
lerni
lernis
build
built /bɪl t /
konstrui
konstruis
dream /dri:m/
dreamt /drem t /
sonĝi
sonĝis
En aliaj neregulaj verboj la preterita morfemo tute kunfandiĝas kun la radikalo:
(10c)
cut /kʌt/
cut /kʌt/
tranĉi
tranĉis
teach /ti:tʃ/
taught /tɔ:t/
instrui
instruis
sit /sɪt/
sat /sæt/
sidi
sidis
Se ni volas agnoski unu saman preteritan morfemon en ĉiuj tiaj formoj, ni devas konkludi, ke ĝi prezentas variadon parte aŭtomatan kaj aglutinan, sed ankaŭ parte neaŭtomatan, eĉ fandan. Tiajn komplikaĵojn Esperanto certe ne konas.
En la etnaj lingvoj aŭtomata alomorfiĝo povas esti surprize komplika. La zulua lingvo, same kiel la ceteraj bantuaj lingvoj, certe estas kalkulata al la aglutinaj. En ĝi la pasivo estas formata ordinare per morfemo -w- (= Esperanta ŭ ):
(11)
uku/bon/a
uku/bon/w/a
vidi
esti vidata
uku/shay/a
uku/shay/w/a
bati
esti batata
uku/vul/a
uku/vul/w/a
malfermi
esti malfermata
Sed se la verbradiko enhavas bilabialon meze aŭ fine en si, tiu pasiva -w- kondiĉas ampleksajn fonetikajn ŝanĝiĝojn:
(12)
m → ɲ
uku/bhem/a
uku/bheny/w/a
fumi
esti fumata
ph → S
uku/khiph/a
uku/khish/w/a
forpreni
esti forprenata
mb → ɲdʒ
uku/khumbul/a
uku/khunjul/w/a
memori
esti memorata
ɓ → tʃ’
uku/hlabelel/a
uku/hlatshelel/w/a
kanti
esti kantata
Do tiu zulua palataliĝo povas efektiviĝi eĉ du-tri silabojn for de la kondiĉanta / w /; kaj ĝi estas preskaŭ aŭtomata kaj regula – kvankam kun komplika regulo. *
* ...tamen nur preskaŭ regula. Kiel kutime en la etnaj lingvoj, troviĝas unu-du esceptoj, unu-du verboj neregulaj, ĉar sen la atendita palataliĝo: de uku/phamuk/a ‘malkaŝi (sekreton)’ oni ricevas uku/phamuk/w/a ‘esti malkaŝata’, kaj de uka/gephuz/a ‘agi energie, flue paroli’, uku/gephuz/w/a ‘esti flue parolata’, anstataŭ la atenditaj *uku/phanyuk/w/a , *uku/geshuz/w/a . Do oni ne povas rigardi tiun alterniĝon tute aŭtomata.
3.4 Plureco de paradigmoj
En multaj fandaj lingvoj oni trovas alian specon de variado: la plurecon de paradigmoj. La paradigmo de la greka vorto anθropos ‘homo’, kiun ni konsideris pli frue, ne liveras la solan modelon por la deklinacio de grekaj substantivoj. Se ni rigardas nur la nominativan singularon kaj la akuzativan pluralon, ni trovas almenaŭ jenajn 11 paradigmajn modelojn:
(13)
’elin as
’elin es
greko
grekojn
’naft is
’naft es
maristo
maristojn
’vark a
’varkj es
boato
boatojn
’mit i
’mit es
nazo
nazojn