’anθrop os
an’θrop us
homo
homojn
ka’pel o
ka’pel a
ĉapelo
ĉapelojn
’spit i
’spit ja
domo
domojn
’pram a
’pram ata
afero
aferojn
’tel os
’tel i
fino
finojn
ma’nav is
ma’navið es
legomisto
legomistojn
ja’ja
ja’jað es
avino
avinojn
Se la finaĵo por la nominativa singularo povas esti / a, i, o, s, as, is, os / aŭ nulo, kaj se la finaĵo por la akuzativa pluralo povas esti / a, i, es, us, ata, ðes /, estas evidente, ke ĉia provo specifi foneman reprezentiĝon por la morfemoj ‘nominativo, akuzativo, singularo, pluralo’ estas vana. (La menciitaj finaĵoj de grekaj substantivoj iel prezentas ankaŭ genron – viran, inan aŭ neŭtran.) Temas ne nur pri alomorfiĝo, ne nur pri kunfandiĝo, sed ankaŭ pri tute arbitra faktoro, nome la aparteno de ĉiu substantivo al unu aŭ alia deklinacio. La kompatinda lernanto, lernante novan vorton, ne povas scii per inspekto de ĝia formo la ĝustan deklinacion. Ĉe la vortoj var’karis ‘boatisto’ kaj stra’tjotis ‘soldato’, kiel li sciu, ke var’karis , malgraŭ la signifo, sekvas la paradigmon de ma’navis , sed stra’tjotis tiun de ’naftis ? Similajn problemojn frontas la lernanto de la latina, de la rusa, de preskaŭ ĉiuj slavaj lingvoj efektive, kaj de multaj aliaj etnaj lingvoj. Analoga malfacilaĵo troviĝas ĉe la verboj en tiuj lingvoj, en la diversaj konjugacioj. Tiajn komplikaĵojn Esperanto ne konas.
3.5 La indico de aglutineco
Mi menciis ĉi-supre, ke Greenberg elpensis procedurojn por mezuri diversajn tipologiajn ecojn de lingvoj. Unu estas la ‘indico de aglutineco’. En specimena teksto de la koncerna lingvo, oni dividas ĉiujn vortojn en morfologiajn elementojn. [Tiuj vortelementoj estas laŭeble morfemoj. En okazo de pluralomorfeco kompreneble ili povas esti alomorfoj. En fleksiaj lingvoj, oni ne dismetas kompleksajn ‘morfojn’ kiel la -us de an’θropus (kiu realigas samtempe minimume du morfemojn, pluralan kaj akuzativan, verŝajne ankaŭ virgenrecon).] Oni nombras la dislimojn (‘juntojn’ J ) inter paroj da apudaj vortelementoj. Ĉe ĉiu paro oni esploras, ĉu ĉiu el la du vortelementoj povas varii, aŭ ne. Se ili ambaŭ estas nevariivaj aŭ varias aŭtomate, oni nomas la konstruon aglutina. La indico de aglutineco estas la rilatumo de la aglutinaj konstruoj, A, al la juntoj inter vortelementoj, J, do A/J. Ekzemple, en la vorto homon estas tri vortelementoj (morfemoj), do du juntoj; J = 2. La indico A/J por tiu vorto estas sekve 2/2, aŭ 1,00. Por kalkuli la indicon necesas preni tekston de, ekzemple, 100 vortoj. Mi tion faris, kaj ricevis por Esperanto ĉiam indicon de 1,00 – ĝuste kiel oni atendus. Efektive, la Internacia Lingvo estas maksimume aglutina. * Jen sekvas la indicoj de aglutineco por diversaj ekstremtipaj lingvoj, kiel ili estas kalkulitaj de Greenberg :
* Nur en teksto, en kiu troviĝus la sufiksoj -ej- aŭ -nj-, la indico de aglutineco falus sub 1,00. Se ni supozas, ke unu el tiuj sufiksoj aperas meze unu fojon en dek mil morfemoj da teksto, la ĝenerala valoro de la indico por Esperanto devas esti 0,9999 – kiu je la grado de ekzakteco uzata de Greenberg estas rigardata kiel 1,00.
(14)
svahila
0,67
jakuta *
0,51
persa
0,34
angla
0,30
anglosaksa
0,11
sanskrita
0,09
eskima
0,03
vjetnama
nekalkulebla, ĉar J = 0
* sovetia lingvo parenca al la turka.
Oni klare rimarkas, ke Esperanto estas multe pli aglutina, ol la ofte citataj ekzemploj de aglutina tipo, nome la lingvoj bantuaj (inter kiuj la svahila) kaj turkoidaj (kaj inter ili la jakuta estas efektive iom pli aglutina ol la otomana – la Turkuja turka lingvo – pro la multaj arabaj kaj aliaj pruntaĵoj en ĉi tiu).
3.6 Akordado
Alia fenomeno aparte karakteriza por sintezaj lingvoj, kaj inter ili tute aparte por la fandaj lingvoj, estas la ekzisto de akordado. Ĝi signifas, ke unu signifero, aŭ indikilo de unu gramatika kategorio, povas aperi du fojojn aŭ pli, en apartaj vortoj. La akordo inter adjektivo kaj substantivo en Esperanto tion ilustras. En bonaj knaboj la kategorio ‘pluralo’ estas dufoje indikita, en bonaj kaj en knaboj . En tiun saman tagon la kategorio ‘akuzativo’ esprimiĝas tri fojojn.
Inter verbo kaj la personpronoma subjekto Esperanto ne havas akordon: mi skribas , vi skribas , li skribas . Ankaŭ la dana ne havas: jeg skriver , Du skriver , han skriver . La latina kaj la zulua ne havas akordon (almenaŭ kiam temas pri pronoma subjekto), ĉar ili enkorpigas la subjekton en la verbo: scrībō , scrībis , scrībit ; ngiyabhâla , uyabhâla , íyabhâla . [Kiam la subjekto ne estas pronomo, la latina verbo montras akordon de nombro: dominus scrībit ‘la sinjoro skribas’, dominī scrībunt ‘la sinjoroj skribas’; dum la zulua verbo montras akordon de klaso: índoda íyabhâla ‘la viro (kl. 9) skribas’, ísisebénzi síyabhâla ‘la laboristo (kl. 7) skribas’]. Same en la greka: / ’ɣrafo, ’ɣrafis, ’ɣrafi /; sed oni povas emfazi la personon per aldona memstara pronomo: / e’ɣo ’ɣrafo /. En iuj aliaj lingvoj, la subjekta pronomo devas aperi kiel aparta vorto, sed paralele ankaŭ per akorda morfemo en la verbo: tiel ekzemple en la germana ich schreib e , Du schreib st , er schreib t . La angla havas akordon nur ĉe la tria persono singulara en la simpla prezenco: I write , you write , he write s .