La ripeta ago manĝi, la agado manĝi, prezentas problemon nek por unu lernanto, nek por la alia: manĝado, eating . La du lernantoj tuj povas cetere krei adjektivon kun la signifo ‘rilata al manĝo’, nome manĝa en Esperanto kaj eating en la angla.
La nova esperantisto daŭrigas per regule formitaj manĝaĵo , manĝejo , manĝilaro . La lernanto de la angla ŝvitas por enkapigi la neregule formitajn dining-hall aŭ canteen ; manger ; cutlery and crockery . Por la esperantisto io povas esti manĝebla , manĝinda , aŭ eĉ manĝenda ; li mem povas esti manĝema . En la angla oni havas du vortojn por ‘manĝebla’: unu regulan, sed iom maloftan, eatable , la alian neregulan sed oftan, edible . Nenio por esprimi la ideon ‘manĝinda’; por ‘manĝema’ nur la forme senrilata hungry .
Ĉiu parolanto de Esperanto povas daŭrigi: manĝeto ! manĝeti ! manĝegi ! manĝaĉi ! En la angla, kvar novaj lernendaĵoj – a snack , to nibble , to eat heartily (kvazaŭ ‘manĝi kore’ aŭ ‘elkore’), to guzzle . Tiel lerni tiun lingvon ŝarĝas terure la memoron de la lernanto – kiu cetere baldaŭ devos fronti la problemon, eknaĝi (aŭ droni) en la maro da idiotismoj, ekde a square meal (kvazaŭ ‘manĝo kvadrata’, t.e. bona aŭ satiga manĝo) ĝis to fall to , to tuck in , kaj to do justice to (‘alfali, enfaldi, fari justecon al’ – ĉiuj sinonimoj de manĝi!)
La lernanto de Esperanto scias, ke li povas mem krei vortojn, ekzemple manĝinda , kun certeco ke tiu vorto ekzistas kaj estas korekta, ke ĝia signifo estas pli-malpli konjektebla, kaj ke li povas facile memori ĝin. La lernanto de la angla eble volus provi krei eatworthy (manĝinda): sed bedaŭrinde tiu vorto ne ekzistas en la lingvo (ankoraŭ), kvankam kelkaj similaj formoj ja ekzistas ( praiseworthy , trustworthy – laŭdinda, fidinda).
Tion dirinte, ni devas ankaŭ noti la limojn de la afiksa sistemo de Esperanto. Ekzistas pluraj konceptoj aŭ rilatoj, afikse esprimataj en unu aŭ alia lingvo, por kiuj en Esperanto oni devas uzi apartajn vortojn. Ekzemploj estas la tiel nomataj modaj verboj: devi , povi , voli . Facile oni povas imagi sufiksojn por esprimi tiujn nociojn: ekzemple konservante la lastajn du trionojn de ĉiu el ili, ni povas havi sufiksojn -ev-, -ov-, kaj -ol-. Tiel ni dirovus – tio estas, ni povas diri – ke lernolibron oni ne tralegevas , sed tralernevas ; ke du homoj farovas pli multe ol unu; kaj ke mi dirolas al vi la veron... aŭ almenaŭ verkolas interesan monografion.
Pli serioze, ŝajnas al mi, ke la sufikso mankanta plej frape en nia lingvo estas sufikso por indiki reciprokecon. Tiun ideon ni povas ĝis nun esprimi en du manieroj, ambaŭ iom plumpaj: per la adverbo reciproke kune kun refleksivo, aŭ per la stranga elipsa esprimo unu la alian (kun variantoj unu al la alia ktp). Foje ankaŭ la esprimo inter si estas uzebla ( Kalocsay & Waringhien 1958: § 291). Ĉiuj sin reciproke komprenas ; komprenante unu la alian . Sed la zulua havas sufikson por tiu ideo: ‘kompreni’ estas ukúgonda , kaj ukuqóndana – ‘kompreni sin reciproke, kompreni unu la alian’. La vorto, aŭ pli ĝuste unuvorta frazo, nithandanélaní signifas ‘kial vi amas unu la alian?’: ni- ‘vi’, -thand- ‘am-’, -an- (reciprokigilo), -el- (indikilo de dativo) ‘por, pro’, -a- (finaĵo de la prezenco pozitiva), ‘kio?’
Resume, do, ni povas karakterizi jene la morfologion de Esperanto. Ĝi estas lingvo:
a. ekstreme aglutina;
b. milde sinteza;
c. sen pluralomorfeco, kaj
ĉ. kun nur unu paradigmo de deklinacio, nur unu paradigmo de konjugacio.
Ni notu, do, ke Esperanto ekspluatas sian aglutinecon por leksikaj celoj pli ol por sintaksaj. Ĝi uzas afiksojn por faciligi la kreon de vortoj; sed uzas finaĵojn nur por kelkaj celoj ĉe la kreo de frazoj. Ĝi ne uzas ilin, ekzemple, por montri en la verbo la subjekton, nek por ŝanĝi aserton al demando. La aglutineco de la morfologio estas unu el la vere geniaj ideoj de Ludoviko Zamenhof, tiom pli genia ĉar en lia epoko la lingvistoj malestimis aglutinecon. Sed nenion li puŝis ĝis ekstremeco, eĉ ne aglutinecon.
Fontoj por ĉapitro 3
Greenberg 1960, 1963.
La greka: Pring 1950, Mirambel 1969.
La turka: Lewis 1953.
La latina: Kennedy 1962.
La zulua: Rycroft kaj Ngcobo 1976, Doke kaj Vilakazi 1953.
La eskima: Hinz 1944.
4. SINTAKSO
4.1 La tipologio laŭ ordo de frazelementoj
Per sintakso ni komprenas tiun parton de la gramatiko, kiu rilatas al la konstruo de frazoj.
Kredeble ĉiu homa lingvo havas la frazelementojn subjekto , predikato . Kaj ni trovas, ke simpla frazo konsistas plej karakterize el subjekto plus predikato, do subjekto plus verbo, eventuale kun ankoraŭ aliaj frazelementoj.
Simile en kredeble ĉiu lingvo ekzistas unu ofta fraztipo, en kiu la predikato konsistas el verbo plus rekta objekto , tiel ke troviĝas en tiu simpla frazo subjekto (S), verbo (V), kaj objekto (O). La verbo en tia frazo estas, laŭ la kutima terminologio, transitiva .
Tiu ofta fraztipo estas studita de la usona lingvisto Greenberg en lia artikolo “ Some universals of grammar with particular reference to the order of meaningful elements ” (1963). Nome, Greenberg studas la ordon, laŭ kiu la frazelementoj S, V, O lokiĝas en simpla indika frazo, en kiu kaj la subjekto kaj la objekto estas substantivaj. (Per ‘simpla’ ni volas diri ‘unupropozicia’; per ‘indika’, ke ĝi estas nek dezira, nek ordona, nek demanda – alivorte, deklara.) Li asertas, ke la granda plimulto de la lingvoj havas plurajn variantajn ordon de tiuj frazelementoj, sed nur unu dominantan (ĉefan) ordon. Logike, ekzistas ses eblaj ordoj: VSO, VOS, SVO, SOV, OSV kaj OVS. * Tamen, el tiuj ses, nur tri estas ofte trovataj kiel dominantaj ordoj: VSO, SVO, kaj SOV – nome, tiuj ordoj, en kiuj la subjekto antaŭiras la objekton. Greenberg asertis ke la aliaj logike eblaj ordoj aŭ tute ne okazas, aŭ estas treege maloftaj. Postaj studoj, interalie de mia samkolegia kolego Pullum (1977), montris, ke efektive troviĝas certe du el la tri aliaj ordoj – nome, VOS en la lingvo malagasa (de Madagaskaro) kaj OVS en la lingvo hiŝkarajana (de Brazilo). Tamen restas ankoraŭ vere, ke ĝis nun neniu homa lingvo estas konata, en kiu la dominanta ordo de la frazelementoj en simpla indika frazo estas OSV.