Выбрать главу

4.3 Kiel distingi inter S kaj O?

Kial Esperanto, kaj la zulua, kaj multaj aliaj lingvoj, povas permesi al si la lukson, la flekseblecon de libera ordo de frazelementoj, dum la ĉina kaj la angla, kaj ankoraŭ aliaj lingvoj, ne povas tion fari?

La respondo estas klara. La subjekto kaj la objekto ambaŭ estas substantivaj frazelementoj: plej karakterize la rolojn de subjekto kaj objekto ludas substantivo aŭ substantiveca aĵo – ekzemple pronomo, aŭ sintagmo *  kies kernovorto estas substantivo. Do samspeca vorto aŭ vortogrupo troviĝas en ambaŭ elementoj. Por komuniki la ĝustan intencitan signifon, tamen necesas iel indiki, kiu el ili rolas kiel subjekto, kaj kiu kiel objekto. Ekzistas du, kaj nur du, manieroj por indiki tion: per fiksita ordo, aŭ per la morfologio. En la angla, la ordo estas decidiga: tiu substantiva sintagmo, kiu venas unue, estas interpretata kiel la subjekto. En the dog saw the cat , la sintagmo the dog  devas esti la subjekto; sed en the cat saw the dog  la sintagmo the cat  devas esti la subjekto, ĉar nun ĝi staras en la unua loko. Ŝanĝante la ordon, ni ŝanĝas la sencon. Sed en Esperanto, same kiel en la greka, la ordo ne estas decidiga; ĉar la subjekto estas klare distingata disde la rekta objekto per tio, ke la objekto devas porti la markilon de la akuzativo, dum la subjekto devas esti en la nominativo. La finaĵo -n tiel ebligas al Esperanto klare montri la objekton, ne gravas kiu estas la ordo de la frazelementoj: en la hundo vidis la katon, kaj egale en la katon vidis la hundo , la sintagmo la katon portas la insignon de la akuzativa finaĵo kaj tial nepre estas interpretata kiel la objekto, kiun la hundo vidas; dum la hundo, al kiu mankas tiu insigno -n , nepre estas interpretata kiel tiu, kiu vidis, t.e. kiel la subjekto de la propozicio.

*  Mi adoptis por tia substantivecaĵo la terminon substantiva sintagmo  kiel ekvivalenton de la angla noun phrase  (kiel mallongigoj, SS = angla NP). Vidu § 4.8 ĉi-poste.

Per la rimedo de la akuzativo, Esperanto aparte indikas la objekton. Egale kontentige estus aparte indiki la subjekton; kaj multaj lingvoj ja indikas ambaŭ, havante ne nur specialan morfemon por marki la akuzativon, sed ankaŭ specialan morfemon por marki la nominativon (kaj per tio la subjekton de la frazo). Ekzistas ankaŭ aliaj morfologiaj rimedoj por distingi inter la subjekto kaj la objekto, ekzemple se la verbo devas akordiĝi kun la subjekto aŭ kun la objekto. En la zulua ĝi ja akordiĝas kun ambaŭ. Zuluaj substantivoj, kiel tiuj de la ceteraj bantuaj lingvoj, dividiĝas pli-malpli arbitre en klasojn  iom similajn al la genroj de multaj aliaj lingvoj; sed dum la franca, aŭ la kimra aŭ la araba havas du genrojn, dum la germana, la rusa aŭ la greka havas tri, la zulua havas dek kvin klasojn, kiuj samtempe servas por distingi inter singularo kaj pluralo. En (1b), la verbo yâ:libô:na  akordiĝas kun la subjekto inja , per la morfemo y- , kaj kun la objekto, i:kati , per la morfemo -li- . Se la subjekto estus la kato, kaj la hundo la objekto, la verbo estus lâ:yibô:na  anstataŭ yâ:libô:na . Do kvankam nek la subjekto nek la objekto portas kazindikan morfemon mem, la rilato inter ili estas klare indikata per la du morfemoj de akordiĝo en la verbo, kondiĉe ke la subjekto kaj la objekto estas malsamklasaj. Sekve ni tute ne miras, ke la ordo de la frazelementoj en tiu lingvo estas libera.

El la diversaj eblaj morfologiaj rimedoj por distingi inter la subjekto kaj la objekto, la akuzativa morfemo de Esperanto estas maksimume simpla. La posedo de tiu morfemo /n/, markilo de la akuzativo, ja ebligas al ni variigi la ordon sen danĝero de konfuzo. Se ni ne havas ĝin, aŭ alian morfologian markilon, ni estus katenitaj al fiksita ordo; kun ĝi, ni povas ĝui liberan ordon. Tiu libereco de la ordo de frazelementoj havas du ĉefajn avantaĝojn. Unue, ĝi ebligas al la komencanto reteni la ordon de frazelementoj, kiun li uzas en sia gepatra lingvo kaj kiu por li prezentas la naturan ordon de liaj pensoj – ne gravas, ĉu lia denaska lingvo apartenas al la tipo verb-unua, verb-dua, aŭ verb-lasta. Retenante tiun ordon, tia komencanto ne riskas diri sensencaĵon, ambiguaĵon, aŭ frazon alisignifan ol tiu, kiun li intencis. Komparu la sorton de la lernanto de la angla, la franca, aŭ la ĉina! Due, por tiuj, kiuj bone posedas la lingvon kaj lernis manipuli ĝin, la libereco de ordo liveras riĉan trezoron: jen ni emfazas iun frazelementon, metante ĝin en ekstrema pozicio, jen ni faciligas la konstruon de longa frazo, atendigante longan aŭ pezan elementon ĝis la fino de la propozicio, jen ni simple aldonas varion kaj intereson al nia stilo, evitante la ĉiaman rigidan SVO kiun la angla trudas en preskaŭ ĉiu indika transitiva ag-propozicio.

4.4 Ec-propozicioj

En multaj frazoj ne troviĝas rekta objekto. Tiel estas en ĉiu propozicio, kies verbo estas netransitiva, ekzemple Petro malaperis . Tie ni havas nur du frazelementojn, S kaj V; kaj en Esperanto ilia ordo estas libera, kvankam dominante S+V. La alian ordon, V+S, ni uzas precipe kiam la verbo estas mallonga kaj la subjekto estas longa: Malaperis tiu stranga viro kun nigra ĉapelo .

Speciala subklaso de netransitiva verbo estas kopulo , t.e. verbo de la speco esti , iĝi , resti , ŝajni ; kies ĉefa rolo estas ligi la subjekton al predikativo . Ekzemple, Tiu plumo estas ruĝa , Tiu plumo estas sur la tablo , Tiu plumo estas skribilo . En tiuj frazoj tiu plumo  estas la subjekto, kaj estas  estas la kopulo. La esprimoj ruĝa , sur la tablo , kaj skribilo  estas diversspecaj predikativoj: la unua akceptas la formon de adjektivo, la dua de propozicia sintagmo  (t.e. propozicio plus substantiva sintagmo), kaj la tria de substantivo. Kaj predikativoj akceptas la nominativon – la saman kazon kiel tiu de la subjekto.

Do kion ni povas diri pri la ordo de la frazelementoj en ec-propozicio (kiel Plena Gramatiko nomas tiajn propoziciojn kun strukturo S-kop-Predv)? En tiaj propozicioj ni ne havas akuzativon por indiki rektan objekton (ne troviĝas rekta objekto), nek ni havas specialan morfemon por indiki la predikativon. Do, uzi alian ordon ol la dominanta SVO povas teorie estigi konfuzon. Ordinare ni apartigas la subjekton kaj la predikativon per la kopulo; kondiĉe, ke ni observas tiun principon, la ebleco de konfuzo inter la du estas malgranda. Do ni libere povas rearanĝi la frazon je Ruĝa estas tiu plumo , Sur la tablo estas tiu plumo , Skribilo estas tiu plumo ; sed ordinare ni evitus diri Tiu plumo ruĝa estas  kaj tiel plu. (... Estas kia? ) Eĉ kiam la kopulo ligas du substantivojn, ne necese kreiĝas konfuzo, ĉar per la kopulo esti oni deklaras precize la identecon de la du frazelementoj, subjekto kaj predikativo. Se A estas B, do ankaŭ B estas A. Tamen necesas konfesi, ke esti povas indiki ankaŭ tiun rilaton, kiu estas ne identeco sed la aparteno al intersekcantaj aŭ inkluzivitaj ensembloj (aroj). Diri, ke leono estas besto  ne nepre estas la sama afero, kiel diri, ke besto estas leono . Kaj ĉe iĝi  la konfuz-danĝero estas granda: gravas, ĉu la glavo iĝis plugilo , ĉu la plugilo iĝis glavo ! Tial la supozo devas esti, ke la frazelementoj aperas en la dominanta ordo S-V-Predv.