Inter la eŭropaj lingvoj ni trovas unu-du strangaĵojn: la pola kaj la rusa foje uzas la instrumentalon por indiki predikativon disde subjekto. Ekster Eŭropo, la zulua havas specialan kazon por tiu celo, la tiel nomatan kopulativon , kiu morfeme markas la predikativon kaj tiel igas apartan kopulon nenecesa, kiam ĝi havas la signifon ‘estas’.
4.5 La ergativo
Ni vidis, ke en multaj lingvoj oni uzas kazojn ĉe la substantivo por distingi inter subjekto kaj objekto en propozicio kun transitiva verbo. En la plimulto el tiaj lingvoj tio okazas laŭ la sama maniero kiel en Esperanto: nome, oni uzas nominativon por la subjekto kaj akuzativon por la objekto. En tiaj lingvoj oni uzas nominativon egale por la subjekto de ĉiaj verboj – ne gravas, ĉu transitivaj ( La hundo vidis la katon ), ĉu netransitivaj ( La hundo dormis ) aŭ kopulaj ( La hundo estis kontenta ).
Tamen ekzistas pluraj aliaj eblecoj. Unu el ili estas la kazosistemo ergativa . Laŭ tiu sistemo oni uzas unu kazon, la ergativon, nur por la subjekto de transitiva verbo. Por la subjekto de netransitiva verbo, oni uzas alian kazon. Ofte la kazo de la subjekto de netransitiva verbo estas sama, kiel la kazo de la objekto de transitiva; se jes, oni nomas tiun alian kazon la absolutivo. En aliaj lingvoj, oni havas malsamajn nominativon kaj akuzativon: la nominativo estas uzata ĉe netransitiva verbo, la ergativo kaj la akuzativo ĉe transitiva. La esenco de la kazosistemo ergativa, do, estas ke en frazo kiel ‘la hundo vidis la katon’, ‘la hundo’ akceptas alian kazon ol en frazo kiel ‘la hundo dormas’. Ergativa sistemo troviĝas en pluraj lingvoj tra la mondo: interalie en la vaska (eŭskera) de okcidenta Eŭropo; en la avara de norda Kaŭkazo kaj en pluraj aliaj kaŭkazaj kaj ĉerkesaj lingvoj; en la eskima kaj la ĉinuka de norda Ameriko; kaj en la djirbala de Aŭstralio. Ĝi troviĝas ankaŭ en la hindia, sed nur ĉe perfektaj verboformoj: morfologie, la hindia substantivo havas du kazojn, la rektan kaj la oblikvan, el kiuj kaj la subjekto kaj la objekto de imperfekta verbo akceptas la rektan kazon; la ergativo, uzata por la subjekto de perfekta verbo, konsistas morfologie el la oblikva kazo kaj postpozicio. Efektive, la hindia ekzemplo (1c), kiun ni jam konsideris, havas ergativon ĉe sia subjekto. Cetere, la kazosistemo en frua stadio de la prahindeŭropa lingvo estis, laŭ la opinio de kompetentuloj, sistemo ergativa.
4.6 Aliaj kazoj
La distingado inter subjekto kaj objekto ne estas la sola, aŭ eĉ la ĉefa, funkcio de la kazoj en multaj lingvoj. Eĉ en la Internacia Lingvo la akuzativo havas kelkajn aliajn funkciojn:
(3)
Akuzativo de daŭro:
Mi jam tridek jarojn estas tombisto z
Akuzativo de direkto (almovo):
La birdo flugis en la ĝardenon z
Akuzativo de mezuro:
Li kuris tridek kilometrojn z
Akuzativo de tempopunkto:
Vaŝington estis naskita la dudek-duan de Februaro z
Kiel konate, la menciitajn sencojn de akuzativo en Esperanto oni povas ekspliki per la teorio, ke la akuzativa finaĵo anstataŭas prepozicion: jam dum tridek jaroj , flugis al en la ĝardeno , kuris tra tridek kilometroj , estis naskita je la dudek-dua de Februaro .
Efektive, kiam ni konsideras la ceterajn kazojn ekzistantajn ĉe substantivoj en diversaj lingvoj, ni trovas ke por la koncepto aŭ rilato, kiun unu lingvo esprimas per kazo, alia lingvo povas uzi prepozicion aŭ similan apartan vorton rilatindikan.
Ekzemple, multaj lingvoj havas kazon nomitan la genitivo . Ĝi respondas al Esperanta prepozicia sintagmo kun de . En la greka lingvo, ‘la hundo’ estas / to ski’li /, sed ‘de la hundo’ estas / tu ski’lju /. ‘La vosto de la hundo’ tradukiĝas kiel / i u’ra tu ski’lju /. La kaza morfemo povas – kiel ni jam vidis en la unua prelego – esti fandita kun la radikalo, aŭ ĝi povas esti klare distingebla sufikso. Ekzistas aliaj lingvoj, kiuj esprimas tiun rilaton per simpla apudmeto de la du koncernaj substantivoj, en fiksita ordo. En la kimra, ‘la hundo’ estas y ci ; ‘vosto’ estas cynffon ; kaj ‘la vosto de la hundo’ estas cynffon i ci . Ankaŭ en Esperanto ni povas kunmeti la du substantivojn: sed ni kunmetas ilin en unu vorton, kunmetitan vorton hundovosto . (Notu, ke la kimra ordo estas la kontraŭa al la Esperanta; aliflanke en la kimra ne temas ĉi tie pri kunmetita vorto, sed pri sintaksa konstruo.)
Ankoraŭ aliaj lingvoj esprimas la saman rilaton ne per kazo, nek per apudmeto, sed per aparta vorteto. Tion ni faras en Esperanto, uzante la prepozicion de : la hundo , la vosto , la vosto de la hundo . Oni vidas, ke la prepozicia sintagmo de la hundo ludas la saman rolon, kiel la genitiva kazo de la substantivo en iuj aliaj lingvoj.
Atentu, ke la formo de la substantivo hundo en la sintagmo de la hundo ne pravigas eventualan aserton, ke ĝi staras en la genitiva kazo. Kvankam ĝia signifo ja estas tiu de la genitivo en la greka / tu ski’lju / (kaj paralelaĵoj en multaj aliaj lingvoj), tamen ĝia formo estas tiu formo, kiun oni nomas nominativo. Laŭ la vortoj de la Fundamenta Gramatiko, 8-a Regulo, “Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas la nominativon” (Zamenhof 1963: 299). Oni rezervas la terminon kazo, en morfologia senco * , por la diversaj formoj de la substantiva sintagmo (en la substantivo mem, aŭ en ĝia artikolo aŭ adjektivo, aŭ en pronomo rolanta kiel SS): formoj, kiuj estas (almenaŭ en iuj paradigmoj) morfologie malsamaj, do ankaŭ fonetike malsamaj unu de la alia. En tiu senco, do, la franca kaj la kimra substantivoj ne havas kazojn (t.e. havas nur unu kazon, ĉiam konstantan); la angla substantivo havas du (nominativo kaj genitivo * ); la Esperanta havas du kazojn (nominativo kaj akuzativo); la greka havas tri (nominativo, akuzativo, genitivo), aŭ kvar se oni aldonas la vokativon; la germana havas kvar (kvankam tiu kazosistemo kadukiĝis); la latina havas ses (inkluzive de dativo, per kiu oni esprimas la ideojn ‘al’ aŭ ‘por’, kaj ablativo, ‘fare de, for de, per, kun’); kaj la pola havas sep (inkluzive de la instrumentalo ‘per’ kaj lokativo ‘en’). Eĉ oni povas aserti, ke la finna lingvo havas 15 kazojn, ĉar la substantivo povas akcepti dek kvin diversajn finaĵojn, kiujn oni tradukus en Esperanto plejparte per prepoziciaj esprimoj.