q
senvoĉa uvularo ploziva, iom kiel k en Esperanta kuri .
R
voĉa uvularo vibra; kiel r en (ia) franca rouge .
ʃ
kiel ŝ de Esperanto; sh en angla shed .
ʈ
kiel [t], sed retrofleksa: kiel en malajalama [kutti].
ʇ
kiel [t], sed klako (t.e. prononcata per ĝisvele ensuĉata aero): kiel c en zulua isicathulo .
t’
kiel [t], sed ejektivo (t.e. prononcata per laringe elpuŝata aero kaj glota formo): kiel t en zulua umuntu .
tʃ
kiel ĉ de Esperanto; ch en angla chair .
ʉ
inter [u] kaj [y], kiel [ɨ] sed ronda: kiel u en norvega hus .
ʊ
inter [u] kaj [ə]: kiel u en angla put , germana Hund .
ʊ
kiel [v], sed duonfrikativa: kiel w en (ia) nederlanda water .
ʌ
duonvasta centra (aŭ malantaŭa) neronda vokalo: kiel u en angla cup .
w
kiel ŭ de Esperanto; w en angla wet .
x
kiel ĥ de Esperanto; ch en germana machen .
y
kiel [i], sed ronda: kiel u en franca du ; ü en germana grün , turka Türkiye .
ɣ
kiel [g], sed frikativa: kiel y en greka γράφω ; ğ en turka bağ .
ɤ
kiel [o] sed neronda: kiel vjetnama ơ en lơ .
ʒ
kiel ĵ de Esperanto; s en angla measure .
ɸ
kiel [f], sed bilabialo: kiel f en (ia) turka af .
ʔ
glotalo ploziva, kiel tt en (ia) londona angla butter .
:
montras longecon de vokalo.
TIPOGRAFIAJ KONVENCIOJ
abcdefg
emfazo; signas ankaŭ terminon ne antaŭe uzitan en ĉi tiu verko.
abcdefg
formo (esprimo, vorto, aŭ morfemo ktp) en iu lingvo, citita en ordinara ortografio aŭ ties transliterigo.
‘abcdefg’
gloso en Esperanto de formo el iu alia lingvo.
/abcdefg/
fonema transskribo.
[abcdefg]
fonetika transskribo laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto.
abc/de/fg
la strekoj indikas limojn inter morfemoj aŭ morfoj.
1. ENKONDUKO
1.1 Kia estas Esperanto?
Kia lingvo estas Esperanto? Kie ĝi staras inter la lingvoj de la mondo?
Ni scias, ke historie kaj sociologie ĝi estas unika. Ĝi estas lingvo unika el historia vidpunkto, ĉar lanĉita per la iniciato de unu homo. Unika ĝi estas ankaŭ en tio, ke tiu iniciato ne estis mortnaskita kiel estas tiom da projektoj de komuna lingvo: ĝi ekvivis, ĝi floris, ĝi fariĝis vivanta lingvo, lingvo plene funkcianta. Kaj tiu evoluo prezentas fenomenon unikan en la historio de la homaro. Ankaŭ el sociologia vidpunkto Esperanto estas lingvo unika: unika, ĉar parolata kaj uzata de lingvo-komunumo lokiĝanta dise tra la vasta mondo, sed de lingvokomunumo kohera kaj sentanta lojalecon al tiu lingvo kaj al la valoroj esprimiĝantaj en ĝi.
La nuna verko tamen ne traktas tiajn eksterajn trajtojn de la Lingvo Internacia. Ĝia celo estas rigardi la internan karakteron de la lingvo, rigardi ĝin per la okulo de lingvistiko, priskribi ĝin kiel lingvon laŭ la kriterioj kaj metodoj de la moderna lingvistiko. Samtempe ni volas meti ĝin en la kadron de tio, kion oni scias ĝenerale pri la homa lingvo kiel kapablaĵo de la homo, kaj specife pri la diversaj homaj lingvoj – en la kadron de tiuj trajtoj, kiuj laŭ onia supozo validas universale por ĉiuj homaj lingvoj.
1.2 Evoluo de lingvistika doktrino
Pri tiu temo, la universalaĵoj de lingvo, bolas nun jam de dek aŭ dek kvin jaroj granda interesiĝo inter la lingvistoj; parte ja dank’al la influo de la ideoj de Noam Chomsky , lanĉinto de la tiel nomata transforma (aŭ: genera) gramatiko. Laŭ li, tio, kio estas komuna al ĉiuj homaj lingvoj, do universala, estas tre verŝajne parto de nia genetika heredaĵo; la infano lernanta sian unuan lingvo ne bezonas lerni tion, ĉar ĝi estas jam sciata – same kiel li scias spiri aŭ scias lerni ekvilibrigi sin por iri ne falante. Li devas lerni nur tion, kio estas apartaĵo de tiu lingvo, en kies medio li kreskas kaj kiun li do ‘akiras’, t.e. lernas kiel gepatran.
La naivulo kutime supozas, ke tre multaj el liaj propraj kutimoj, kredoj, pensmanieroj estas komunaj al la tuta homaro: ke ili estas normalaj, logikaj, memevidente ordinaraj. Kiel infanoj ni povas imagi, ke la tuta homaro parolas kaj komprenas la lingvo, kiun ni mem aŭdas ĉirkaŭ ni. Poste ni trovas, ke tiel ne estas: ke en lingvoj, kiel en multaj aliaj aferoj, la homoj estas tre diversaj.
Kiam la homo venas al la ideo, studi ion science, same tiam la komenco povas esti penetrita de naiveco. Observinte, ke troviĝas diversaj lingvoj en la mondo, la unuaj sciencaj lingvistoj en Eŭropo estis konvinkitaj, ke la perfekteco troviĝas en tiuj lingvoj, kiujn ili mem posedis aŭ respektis – en la latina, aŭ eble en la hebrea. Regis speco de lingva etnocentrismo . Se en iu lingvo oni trovis ekzemple gramatikan trajton malsaman ol tiuj de la latina, oni emis diagnozi ĝin ‘primitivaĵo’ (aŭ, male, ‘dekadencaĵo’). Ekzemple, ĉar la latina lingvo havas komplikan sistemon de fanditaj fleksioj ĉe la substantivoj kaj verboj, tial fanditaj fleksioj devis esti admirindaj, kaj simpla aglutina vort-strukturo devis esti indikilo de primitiva menso kapablanta pensi nur konkrete, ne povanta rezoni abstrakte.