Necesas unue difini la terminon ‘sintagmo’, kiun mi ekuzis jam en § 4.3 ĉi-supra. Ĝi estas kuniĝo de unu aŭ pluraj vortoj en unu sintaksan komplekson malpli grandan, ol propozicio. Kredeble tiu termino estis enkondukita de Ferdinand de Saussure , pioniro de la moderna lingvistiko, kiu uzis ĝin pli larĝasence, por nomi ĉian kombinaĵon en la parolĉeno * . Do sintagmo (el la franca syntagme ) respondas al la angla phrase * . En la hodiaŭa lingvistiko oni plej ofte limigas ĝin, kiel dirite, al la dua el la tri sintaksaj kompleksoj menciitaj de PIV, nome al vortgrupo. Laŭ la genera gramatiko, la propozicio aŭ simpla frazo konsistas el du partoj, la substantiva sintagmo kaj la verba sintagmo ; la substantiva sintagmo rolas kiel subjekto, la verba sintagmo kiel predikato. En transitiva frazo la verba sintagmo siavice konsistas el pluraj partoj, inter kiuj la verbo kaj alia substantiva sintagmo, kiu rolas kiel objekto.
* Simile vastan difinon donas PIV: “kunigo de du aŭ pluraj leksikologiaj elementoj en unu sintaksan komplekson, aŭ vorton, aŭ vortgrupon, aŭ propozicion”.
* Kredeble jen oportuna loko por averti tiujn, kiuj scipovas legi la anglan (en kiu lingvo aperas multaj lastatempaj lingvistikaj verkoj), ke phrase/frazo estas falsaj amikoj. La Esperanta ‘frazo’ estas la angla ‘sentence’.
Ĉi-supre ni parolis iom malprecize pri la frazelementoj ‘subjekto’ kaj ‘objekto’, supozigante, ke ili konsistas ordinare el nur substantivo. Pli ĝuste, ĉiu tia elemento konsistas el substantiva sintagmo, kiu povas enhavi artikolon aŭ demonstrativon, numeralon, adjektivojn, eĉ ankaŭ rilativan propozicion: kaj tia tuta komplekso okupas la postenon de subjekto, de rekta objekto, ktp. Aŭ la substantiva sintagmo povas konsisti simple el pronomo.
Simile, tio, kio sekvas prepozicion, estas propre ne substantivo kiel tia, sed tuta substantiva sintagmo.
(4)
[FORIGITA: Figuro montranta arban sintaksan analizon de la ĉi-postaj frazoj, en kiuj horizontala streko montras lokojn por enmeti verbon aŭ substantivan sintagmon.]
La hundo vidis la katon
Ĉi tiu sinjoro forgesis tiun leteron
Tri junaj Esperantistoj admiras neniun
Kongresano – la atakon kontraŭ la banko
Petro – ĉion, kio okazis tiun matenon
Mi – –
En (4) vi vidas la bazan sintaksan analizon de pluraj tipaj transitivaj frazoj, laŭ la diagramado uzata de la genera skolo de gramatikistoj. Ĝi liveras jenajn specimenojn de SS: la hundo , ĉi tiu sinjoro , tri junaj Esperantistoj , kongresano , Petro , mi , la katon , tiun leteron , neniun , la atakon kontraŭ la banko , kaj ĉion, kio okazis tiun matenon . Estas evidente, ke SS povas konsisti el pronomo ( mi ), aŭ el substantivo, eventuale kun diversaj karakteriziloj: hundo kune kun la , sinjoro kune kun ĉi tiu , Esperantistoj kune kun tri kaj junaj , kongresano sola, ktp. Laŭ la terminologio de Plena Gramatiko, tiu substantivo konsistigas la kernovorton, dum la ceteraj karakteriziloj povas esti artikolo, demonstrativo, numeralo, epiteto, aŭ suplemento de tiu kernovorto.
Kia estas la vortordo de tiuj elementoj? Kaj ĉu ĝi estas fiksita aŭ libera?
La artikolo, la, regule antaŭas substantivon: la hundo , la leteron . Same estas en la lingvoj angla, germana, franca, itala, hispana, araba, kaj multaj aliaj; sed ekzistas ankaŭ pluraj lingvoj, kiuj metas artikolon post ĝia substantivo, ekzemple la dana, la rumana, la makedona, kaj la bulgara. (La sveda metas ĝin ambaŭflanke! – det stora skepp et ‘la malnova ŝipo’). En Esperanto ŝajnas al mi, ke la pozicio de la artikolo estas firme fiksita: diri *hundo la aŭ *leteron la estus vere negramatike, kvankam apenaŭ povas estiĝi konfuzo per tio. Verŝajne la sola inversa konstruo estas la plus adjektivo aŭ orda numeralo post persona nomo, ekzemple Reĝo Luizo la Dekkvara .
La artikolo estas speco de determinilo . Aliaj determiniloj en Esperanto estas la posedaj adjektivoj ( mia , via , ŝia ktp), la montraj adjektivoj ( tiu , tia ), kaj la ceteraj tabelvortoj-adjektivoj aŭ adjektivoidoj ( kiu , kia , kies , ĉiu , ĉia , ĉies , neniu , nenia , nenies , iu , ia , ies ) * . Grava principo en la strukturo de la Esperanta SS estas jena, ke substantivon povas determini aŭ artikolo aŭ alia determinilo, sed ne ambaŭ: negramatikaj estus *la tiu domo , *ŝia la amiko , ktp. Kaj nacilingvismo, neimitinda, estas esprimo kiel ĉiuj la kongresanoj (korektaj estus ĉiuj kongresanoj aŭ ĉiuj el la kongresanoj ).
* sed ne la kvantaj adjektivoj ( kelka , multa , malmulta , pluraj ), kvankam Plena Gramatiko traktas ilin meze de la determiniloj ( Kalocsay kaj Waringhien 1958-1964: § 75). Malsame ol la veraj determiniloj, la kvantaj adjektivoj povas sekvi la artikolon: gramatike tute korektaj estas la multaj kongresanoj , la malmulta atento, (kiun tiu propono ricevis) ktp.
Same kiel la artikolo, la ceteraj determiniloj ordinare antaŭas sian substantivon en Esperanto: mia amiko , ĉiuj Esperantistoj . Tiu vortordo ŝajnas esti ne tiel rigide fiksita, kiel tiu de la artikolo plus substantivo. Tamen la normala vortordo certe postulas, ke oni metu unue la determinilon, due la substantivon. * Nur en kelkaj kutimaj esprimoj de alparolo oni povas tute bone inversigi ilin: kara mia , Patro Nia .
* Foje oni trovas la konstruon amiko mia en la senco ‘iu nedifinita amiko de mi’, ‘unu el miaj amikoj’, distinge de mia amiko ‘tiu difinita amiko de mi’ – en angla traduko, respektive ‘ a friend of mine ’ kaj ‘ my friend ’. Tiu uzo supozigas, ke antaŭmetita poseda adjektivo enhavas la semantikan valoron de la , sed postmetita ne. Ĉu tia distingo estas akceptebla en Esperanto?