La numeralo lokiĝas ordinare post eventuala determinilo, sed antaŭ eventuala ordinara adjektivo kaj antaŭ la substantivo: miaj kvar amikoj , du grandaj arboj , la tri kongresejojn . Nur eble en poezio oni postmetus la numeralon. Laŭ Greenberg (1963: 87), estas universalaĵo de la lingvoj ke se iu aŭ ĉiuj el la elementoj demonstrativo, numeralo, kaj priskriba adjektivo antaŭas la substantivon, ili havas tiun dominantan ordon.
Ordinaraj adjektivoj povas stari antaŭ la substantivo aŭ post ĝi. Kvankam la kutimo estas antaŭmeti la adjektivon, tamen ĉi-rilate la vortordo estas ja iom libera: oni povas postmeti adjektivon por ĝin akcenti, aŭ se ĝi estas longa, precipe se temas pri plurvorta adjektiva sintagmo: homo malgrandanima kaj ege avara , vizaĝo plena de cikatroj , ideo fantazia sed tamen interesa . Adjektivo kvalifikanta substantivon, kiu estas tabelvorto, normale sekvas: okazis io stranga (ne: stranga io ); ne ĉio brilanta estas diamanto z. Sed ĉe nenio la ordo povas tute ŝanĝi la signifon: komparu Li manĝis nenion etan kun Li manĝis etan nenion .
En Esperanto, kiel en pluraj aliaj lingvoj, la adjektivo montras akordon kun la substantivo, lati nombro kaj kazo. Tiu fenomeno havas la avantaĝon, pligrandigi la tiel nomatan redundancon de la lingvo. Nome, la morfemoj de la pluralo kaj de la akuzativo konsistas el po nur unu fonemo, kio estas cetere konsonanto – do en bruo oni facile preteratentus ilin ĉe la aŭdado. La fakto, ke ili ripetiĝas ĉe ĉiu adjektivo kvalifikanta la koncernan substantivon, signifas, ke ekzistas pli da ŝancoj, ke ilin korekte perceptu la aŭdanto. Kaj la ekzisto de tiu adjektiva akordo liveras konsiderindan liberigon de la vortordo, kvankam oni ne ekspluatas ĝin, kiom oni povas: nome, ke pro ĝi oni povas sen konfuzo interrompi substantivan sintagmon per alia(j) frazelemento(j). La frazo (5), Mi estas certa, ke brilan vi havos sukceson , montras la eblecon, interrompi la substantivon sintagmon brilan sukceson , rolantan kiel rekta objekto, per la subjekta SS kaj la verbo ( vi , havos ). En la latina lingvo, precipe en poezio, oni multe ekspluatis tiun eblecon, tiel ke troviĝas vere komplikaj interplektaĵoj tamen ne miskompreneblaj, ekzemple (6).
(5) (Mi estas certa, ke) brilan vi havos sukceson.
[FORIGITA: Figuro montranta arban sintaksan analizon de la ĉi-antaŭa frazo, kaj montranta la ĉi-postan frazon kiel bazon por ĝi.]
Vi havos brilan sukceson
(6) Portitor has horrendus aquas et flumina servat.
(“Pramisto ĉi tiujn terura akvojn kaj riverojn servas” – Vergilio, Eneado, vi. 298)
Tion certagrade imitis Vallienne (1906) en sia traduko, kies unuaj versoj tekstas:
(7)
Iam mi kiu sur fluto kampara malpezajn kantadis
Versojn, kaj poste, lasinte arbarojn, en verkoj poetaj
Donis konsilojn por ke rikoltisto de sia laboro
Grandan ricevu kompenson; ...
sed tio restis stila strangaĵo, kiun oni konsideras fremda por Esperanto. En nia lingvo ĝenerale validas la principo, ke ĉiu konstituanto staras apud tiu, al kiu ĝi senpere rilatas.
La vortordo de adjektivo kaj substantivo estas alia faktoro, kiun konsideris Greenberg en sia tipologio de lingvoj. Li trovis, ke la ordo substantivo+adjektivo estas iom pli ofta, ol la ordo adjektivo+substantivo. Do en tiu ĉi rilato Esperanto ranĝiĝas kun la malplimulto – tamen granda malplimulto – kune kun la angla kaj la aliaj ĝermanaj lingvoj, la slavaj lingvoj, la finno-ugraj lingvoj, la ĉina kaj la japana, la hindia kaj la aliaj arjaj kaj dravidaj lingvoj de Hindulo; sed malsame ol la bantuaj lingvoj, la semidaj lingvoj kaj la kelkaj kaj latinidaj lingvoj. Ĉe ĉi tiu lasta grupo oni rimarkas, ke kelkaj oftaj adjektivoj estas esceptaj al la ĝenerala regulo de vortordo per tio, ke ili tamen antaŭas la substantivon, kiel en la franca une petite voiture (malgranda veturilo), komparu une voiture publique (veturilo publika), aŭ en la kimra yr hen ddyn (la maljuna viro), sed y dyn tal (la viro alta). En la naciaj lingvoj oni malpli ofte renkontas la liberan vortordon de adjektivo kaj substantivo, karakterizan de Esperanto.
4.9 Dekstrobranĉado kaj livobranĉado
En la substantiva sintagmo ni devas konsideri ankaŭ tiujn konstituantojn, kiun Plena Gramatiko nomas suplementoj , tio estas precipe prepoziciaj sintagmoj (‘prepozitivaj substantivoj’), kaj la rilativajn propoziciojn (‘epitet-propozicioj’). La ordo de tiuj konstituantoj en Esperanto estas ordinare post la koncerna substantivo: (Li estas) amiko de mia patro , ne *(Li estas) de mia patro amiko ; (Jen) letero, kiun mi ĵus trovis , ne *(Jen), kiun mi ĵus trovis, letero .
En tiu rilato Esperanto akordas kun ĉirkaŭ tri kvaronoj el la lingvoj de la mondo. Nur ĉirkaŭ unu kvarono el ili preskribas la kontraŭan ordon, t.e. kun rilativa propozicio antaŭ sia substantivo, aŭ permesas ĝin kiel alternativaĵon: inter ili estas la vaska, la japana, kaj la turka, kiuj preskribas ĝin, kaj la finna, kiu ĝin permesas. Notu, ke tiuj lingvoj, kiuj insistas, ke rilativa propozicio antaŭu sian substantivon, estas lingvoj verb-lastaj. (Tamen ekzistas multaj verb-lastaj lingvoj kun rilativa propozicio post la substantivo, ekzemple la hindia.)
Kaj tiu preskribo de la ordo rilativa propozicio+substantivo, kune kun la frazaranĝo SOV, donas tre malsaman aspekton al la tuta sintakso de la vaska, la turka, aŭ la japana, ol havas tiu de Esperanto kaj la plimulto de lingvoj.
Rigardu la frazon Johano legis la libron, kiun Maria verkis . Oni povas diri, ke ĝi estas speco de kombinaĵo el (i) Johano legis la libron , kaj (ii) Maria verkis la libron – (la problemon de la artikoloj ni ignoru). Laŭ la faka terminologio de genera gramatiko, la dua frazo estas kadrita * en parton de la unua por liveri la tuton Johano legis la libron, kiun Maria verkis . Tio signifas, ke la libron, kiun Maria verkis , do la SS funkcianta kiel objekto en la tuta frazo, mem enhavas en si propozicion, nome frazon (ii). Ĝi estas do substantiva sintagmo, kiu kadras en si frazon. Ni prezentas ĝin bilde per (8). La tuta frazo, F0, konsistas el substantiva sintagmo (SS1) kaj la verba sintagmo (VS1). Tiu ĉi konsistas el verbo (V1) kaj substantiva sintagmo (SS2), kiu siavice konsistas el la substantiva sintagmo la libron (SS3) kaj la kadrita frazo (Fii). Tiu kadrita frazo havas sian propran internan strukturon el substantiva sintagmo (SS4), efektive unuvortaĵo Maria , kaj verba sintagmo (VS2); tiu ĉi konsistas el verbo (V2) kaj objekta substantiva sintagmo (SS5). La mekanismo de kadrado ŝanĝas SS5 al la samkaza rilativo, kiun , kaj ŝovas ĝin al la antaŭo de Fii.