Fontoj por ĉapitro 4
Greenberg 1963, ĉap. 5; Pullum 1977; Kuno 1973; Collinson 1923.
4.1 La hiŝkarajana: Derbyshire 1977.
4.5 Fillmore 1968, Vaillant 1936, Machavariani 1970, Dixon 1972.
4.6 Esperanto: Zamenhof 1963: 111. Kalocsay kaj Waringhien 1958-1964: § 191.
La kimra: Awbery 1977.
La germana: Erben 1968.
4.7 La hungara: Hall 1938.
4.9 Kuno 1973.
4.10 La aserto de Butler troviĝas en lia manuskripto ‘Notoj por supera kurso’, en la biblioteko de Brita Esperanto-Asocio.
5. LEKSIKO KAJ SEMANTIKO
5.1 Enkonduke
Oni povus diri, ke la titolo mem de ĉi tiu mia lasta ĉapitro prezentas ekzemplon de unu problemo, kiun mi volas tuŝi en ĝi: la problemo de fakesprimoj kaj neologismoj. La vorton leksiko vi ne trovos en Plena Ilustrita Vortaro ( Waringhien 1970). Mi uzas ĝin por nomi tion, kion studas leksikologo – la studobjekto de leksikologio. Kiel vorto ĝi estas ne tutnova enkondukaĵo, sed pli ĝuste retroderivaĵo * . La leksiko estas do la vortprovizo de iu lingvo el vidpunkto de la signifo kaj uzado de la vortoj (eventuale ankaŭ ilia etimologio): aŭ pli ĝuste ne la provizo de vortoj sed la provizo da leksikaj morfemoj: en Esperanto, do, la radikaro.
* Kaj mi ne estas la unua, kiu uzas ĝin: kp Szerdahelyi 1976a: 9.
Semantiko estas pli konata vorto. La radiko semantik’ , kvankam neoficiala, troviĝas ne nur en PIV sed ankaŭ en la Plena Vortaro ( Grosjean-Maupin k.a. 1934). Tamen, kiel Internacia ‘fremdvorto’ semantiko estas pli juna, ol la Internacia Lingvo: ĝi estis kreita, en la franca formo sémantique , nur en la jaro 1897, kiam Breal verkis sian faman Essai de sémantique (‘Eseo pri semantiko’ aŭ ‘Provo de semantiko’). Ĝi signifas la studon de signifo: la signifo precipe de vortoj (morfemoj, radikoj, radikaroj), sed ankaŭ la signifo de frazoj, de aliaj sintaksaj kaj morfologiaj konstruoj, kaj de intonacio kaj aliaj prozodiaj kaj ‘paralingvaj’ eroj en la parolo.
5.2 La leksika bazo
Kiel ĉiu esperantisto scias, la kerna parto de la Esperanta radikaro datiĝas el la jaro 1887, kiam aperis la Unua Libro (la kutima, sed fiktiva, titolo: Zamenhof 1887), kun iom pli ol 900 radikoj. Du jarojn poste, lia Meza Vortaro Internacia-Germana (Zamenhof 1889) prezentis konsiderinde pli ampleksan radikaron; tiu verko poste reaperis preskaŭ senŝanĝe (sed kun la aldono de tradukoj en kvar aliaj lingvoj) kiel Universala Vortaro (Zamenhof 1893), kiu en 1905 akceptiĝis kiel parto de la Fundamento de Esperanto. En tiu UV aperas ĉirkaŭ 2600 radikoj.
Depost la sankciado de tiu ‘netuŝebla’ kerna radikaro, la vortprovizo kreskis kaj renoviĝis per la samaj procedoj de neologismado kaj arkaismiĝo kiujn oni trovas en ĉiuj lingvoj. La Plena Vortaro de 1954 entenas 7866 radikojn, dum PIV ( Waringhien 1970) ampleksas ĉirkaŭ 16000. El tiu amaso da leksika materialo la ordinara Esperanto-parolanto uzas nur malgrandan proporcion. Lastatempe la Akademio de Esperanto eldonis (1976) Bazan Radikaron Oficialan, kiel gvidan helpilon en la instruado/lernado de la lingvo. En tiu BRO estas 2418 ‘elementoj’, t.e. morfemoj (radikoj, finaĵoj, afiksoj, tabelvortoj) plus 42 ‘vortoj’, t.e. plurmorfemaj radikaloj: sume do 2460 leksikaj eroj. Pro la morfologiaj ecoj de Esperanto (ĉi-supre 3.8), tiu radik-provizo sufiĉas por disponigi teorie senliman kvanton da vortoj, el kiuj estas kelkdekmil praktike utilaj vortoj, do abundega kvanto por nefakaj celoj.
Sed ni saltas tro rapide antaŭen. De kie Zamenhof ĉerpis leksikan materialon por la nova lingvo? Plejparte el la latina, aŭ el la latinidaj lingvoj (precipe la franca); ankaŭ grandparte el la ĝermanaj lingvoj germana kaj angla; iom ankaŭ el la slavaj lingvoj, precipe la rusa kaj pola. Tie kaj tie sentiĝis la leksika influo ankaŭ de diversaj aliaj lingvoj. Do la etimologiaj originoj de la Esperanta leksiko estas firme hindeŭropaj. *
* La fakto, ke la morfologio estas ne-hindeŭropa laŭ karaktero, iom kompensas tion por la lernantoj, kies gepatra lingvo ne estas el la hindeŭropa familio.
En sia brila sed ne sufiĉe konata eseo “La Fundamento de Esperanto: I. Historia aspekto”, Waringhien (1959: 73-92) montras, kiel Zamenhof agis por ‘oportunigi’ plurajn el la radikoj, kiujn li ĉerpis el la menciitaj etnaj lingvoj. Celante trovi por la Fundamentaj radikoj la formon plej facile prononceblan kaj uzoportunan, li ne hezitis apliki kvin modifmanierojn:
(1) mallongigi, tiel ke latina fuligo fariĝis fulg/o , hidrargyrus - hidrarg/o , sagitta - sag/o , procrastinare - prokrast/i ; la franca aboyer fariĝis boj/i , éternuer - tern/i ; la rusa nepremenno - nepr/e . Oni povas kompari la anglan bus , el latina omnibus , fridge el refrigerator , to liaise el la franca liaison .
(2) eviti homonimojn, tiel ke la itala lava fariĝis laf/o , por ne kolizii kun lav/i ; la germana locken - log/i (pro lok/o ); la franca verser - verŝ/i (pro vers/o ).
(3) eviti radikkomencon aŭ radikfinon, kiu aspektus kvazaŭ afikso, tiel ke la franca détachement fariĝis taĉment/o , limite - lim/o , crépuscule - krepusk/o ; aŭ, kun ŝanĝo anstataŭ forhako, récolter fariĝis rikolt/i , cigarette - cigared/o , ktp.
(4) eviti plursignifecon, tiel ke, el la diversaj sencoj de la franca bal/balle , bal/o havas nur la dancan, dum la aliaj sencoj esprimiĝas per aliaj radikoj ( kugl/o el la germana, pilk/o el la pola). Multaj paroj da ‘paronimoj’ dankas sian ekziston al tiu principo, ekzemple akordi - agordi , konscio - konscienco , generalo - ĝenerala , eĉ en la lastaj jaroj ( floro- ) flaŭro , ( termino- ) termo k.a.