(5) atingi internaciecon per kompromiso inter nacilingvaj formoj, ekzemple forges/i el angla forget plus germana vergessen , ŝtono el angla stone plus germana Stein (prononce [ʃt]), ŝpruci el germana spritzen (prononce [ʃpr-]) plus itala spruzzare ; ŝovi kun la formo de angla shove sed la signifo de germana schieben . Per tiuj rimedoj Zamenhof atingis sian celon de leksike harmonia lingvo. Li mem deskriptas ĝin per jenaj vortoj: “La lingvo Esperanto estas kreita en la sekvanta maniero: estas prenitaj la plej konataj vortoj de la lingvoj arjaj kaj tre garde preparitaj tiel, ke ili alformiĝu al absolute regula Gramatiko, ortografio kaj praktika uzebleco, kaj ke la vortoj kaj formoj ne venu en kolizion unu kun alia.” ( Gregor 1958, citante Dietterle 1929).
Gregor konkludas, ke edzo (kaj edzino ) estas “la solaj vere arbitraj vortoj en la Esperanta leksikono” – la solaj, por kiuj oni ne trovas konvinkan etimologion en tiu aŭ alia nacia lingvo. *
* Interese estas, ke ekzistas almenaŭ unu eŭropa literatura lingvo kun multe pli da simile arbitraj, senetimologiaj kreaĵoj ol Esperanto. Temas pri la estona. En tiu lingvo, konscie elpensitaj sur plene arbitra bazo estas ekzemple laupima ‘obei’, nõnge ‘obstina’, relv ‘batalilo’ k.a.; dum ‘arbitraj aliformoj de fremdaj vortoj’ estas mõrvama ‘murdi’, põrpima ‘frapi’, reetma ‘perfidi’ k.a. Vidu Ross 1938, Kurman 1968: 59-62.
En la posta evoluo, la riĉiĝo de la leksika stoko okazis pro tio, ke parolantoj de la lingvo, kaj/aŭ la leksikografoj kiuj servis ilin, volis ŝtopi perceptatan truon en la radikaro. Ofte tio estis por doni la eblecon eviti longajn aŭ pezajn kunmetaĵojn (subjektivaj konsideroj!), tiel ke metal/faden/o cedis al drat/o , kresk/aĵ/o al plant/o , mal/san/ul/ej/o al hospital/o ktp (kaj ofte la kunmetita formo konservis sian viglecon en la lingvo). Aŭ tio okazis ĉar oni volis, konscie aŭ ne, starigi semantikan izomorfecon kun la nacia lingvo. Tiel, ekzemple, oni emis uzi ŝati en senco kovrata, en la klasika lingvo, de ami ( mi ŝatas ĉokoladon ); poste necesis alpreni la novan aprezi (aŭ apreci ) por kovri la klasikan sencon de ŝati ( mi aprezas vian kontribuon al la debato ). Ĉiam forta estis la premo, akcepti ‘internaciajn’ vortojn, allaseblajn laŭ la 15-a Regulo de la Fundamenta Gramatiko.
5.3 Skemismo, naturalismo
En la historio de projektoj de komuna lingvo oni trovas konflikton inter du tendencoj. Unu estas skemismo : ke vortfarado kaj derivado en la planlingvo estu plene regula, komplete sistema, tiel ke ĝi kapablas krei siajn proprajn vortformojn laŭ aŭtonomia interna dinamiko. La alia estas naturalismo : ke la planlingvo devas severe sekvi la t.n. ‘naturajn’ lingvojn, precipe la latinan kaj latinidajn, tiel ke ĝia derivado estas interne nekohera, sed liveras etimologie korektajn formojn kutimajn al, kaj pasive rekoneblajn de, homoj lingve edukitaj. Ekstrema ekzemplo de skemismo estas Volapük , kaj de naturalismo Latino sine Flexione ; la aliaj gamas de unu ekstremo al la alia.
Principe, Esperanto staras nete en la skemisma parto de tiu gamo. La 15-a Regulo de la Fundamenta Gramatiko, en kiu temas pri “la tiel nomataj vortoj ‘fremdaj’, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto”, preskribas, ke “ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton bazan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo internacia”. Do, akceptinte ekzemple la internacian vorton teatro , kun radiko teatr’ , ni rifuzas la iom internacian formon *teatrikala (kun do rivala radiko teatrikal’ ), preferante la regule formitan teatra ( teatr/a ).
Kvankam la principo estas klara, kelkaj problemoj kaj duboj leviĝas en la praktiko. Se okazas, ke “diversaj vortoj de unu radiko” tamen havas malsaman sensnuancon, tio plifortigas la ĉiam latentan premon de naturalismo, alpreni rivalajn formojn de la sama etimologiaĵo. Ni havas la verbon observ/i; konsekvence ni rifuzas *observator/o , regule derivante observ/isto , observ/anto laŭ la interna aŭtonomio de Esperanto. Aliflanke la ekzisto de la regule formita observ/ejo ne malhelpis la alprenon kaj oficialigon de la rivala radiko observatori’ ; ĉar observatorio estas ja nur por astronomiaj aŭ meteologiaj observoj, ne por observoj medicinaj, fonetikaj, aŭ diplomatiaj. Ni havas la Fundamentan radikon administr’ ; do la lingva sento de la Esperantistoj rifuzas plenkoran akcepton al administraci/o , kvankam tiu formo estas oficiala (sankciite de la Akademio per la Tria Oficiala Aldono); kaj ni nete strikas ankaŭ administrator/o (administranto, administristo), kvankam tiu formo estas zamenhofa.
La konflikto inter skemismo kaj naturalismo sentiĝas en Esperanto precipe ĉe la nomoj de kelkaj ismoj. La formo imperialismo estas tre internacia, kaj oficialigita en Esperanto. Se multaj el ni insiste preferas la formon imperiismo , tio estas ĉar ni derivas ĝin regule el imperi/o , dum imperialismo aspektas kvazaŭ derivite el imperial/o – vorto, kiun malmultaj scias, sed tiuj, kiuj ja scias ĝin, scias, ke ĝi signifas la surtegmentan fakon de vagono!
Eĉ la nomoj de la du kontraŭaj tendencoj mem ilustras la problemon: pli naturalisma nomo por skemismo estus *skematismo , dum pli skemisma nomo por naturalismo estus naturismo .
Meteoro estas io falinta teren el la kosmo; do la studo pri vetero kaj klimato prefere nomiĝu ne meteorologio (formo tamen oficiala), sed meteologio (skemisme el mete/o ).
La premo de skemismo estas aparte forta ĉe konataj, ĉiutagaj vortoj. Kial finfine ni toleras la formon lernejo , regule derivitan sed neniel internacian, anstataŭ skolo (tre internacia en la senco ‘lernejo’, sed en Esperanto ni limigis ĝin al la flanka senco ‘disĉiplaro, adeptaro’)? Kial kamparo en la senco ‘malurbo’, ‘malmulteloĝatejo’, kiam finfine la kamparo en multaj lokoj ne konsistas el kampoj? Kial vortaro , kiu nek konsistas sole el vortoj nek estas la sola senco de aro da vortoj? Kial oni tiel longe hezitas plenkore akcepti trajno anstataŭ vagonaro ? Efektive, tiuj tradiciaj formoj estas vere ne skemismaj, sed pli ĝuste nelogikaj. * Sed almenaŭ ili atestas la gravecon de lingva konservativemo ankaŭ eu Esperanto.