* Menciindas, ke en la keĉua la demanda morfemo estas forme identa kun la Esperanta: -ĉu . Tamen ĝi estas ne partikulo sed sufikso. Ekzemple: Hwanito hamusan ‘Joĉjo venas’ (indiko); Nwanito hamusanĉu? ‘Ĉu Joĉjo venas?’ La morfemo -ĉu en la keĉua havas ankaŭ la signifon ‘ne’. (Laŭ Bills k.a. 1969: 37).
* ... kaj certe ekzistas en la angla, pro la dialektaj diferencoj. La nordirlandanoj havas reputacion ŝajni esti demandantaj, kiam fakte ili respondas, kaj inverse... Interesatoj vidu Jarman kaj Cruttenden 1976.
Partecaj demandoj ebligas peti informon pri nur parto de frazo, ĉu pri frazelemento (subjekto, objekto ktp), ĉu pri iu malpli granda sintagmo aŭ vorto. Kredeble ĉiuj lingvoj havas specialajn formojn por fari tiajn demandojn. En Esperanto ni havas la demand-pronomojn kio kaj kiu , per kiuj oni povas demandi pri la subjekto aŭ objekto de la frazo: Kiu venis? (‘diru la nomon de la persono veninta’), Kion vi faras? (‘menciu la agon faratan de vi’). Ili servas ankaŭ por demandi pri substantivo en aliaj konstruoj, ekzemple en prepozicia sintagmo: Per kio oni hakas? Esperanto disponas pri demando-vortoj ankaŭ adjektivaj ( kiu , kia ), adverbaj ( kiel , kie , kiam , kial , kiom ) kaj genitiva ( kies ‘de kiu’). Same kiel en multaj lingvoj, ili havas duoblan rolon, ĉar ili funkcias ankaŭ kiel rilativoj. Same kiel en multaj lingvoj, ili ŝoviĝas ordinare al la unua loko en la frazo. * Estas interese noti, ke en tre multaj lingvoj – kiel ankaŭ en Esperanto – mankas demandovortoj verba kaj prepozicia . Tion mi klarigos per ekzemplo. Konsideru la frazon (1) kaj la diversajn ki -demandojn fareblajn surbaze de ĝi.
* Tamen ekzistas ankaŭ multaj lingvoj, en kiuj la demandovortoj ne havas tiujn ecojn. En la zulua, la demando-morfemo estas (i) tute malsama, ol la rilativa morfemo, kiu estas prefikso, kaj (ii) sufikso, kiu ne havas influon al la vortordo.
(1) Maria vidis la lakton en la ŝranko.
[FORIGITA: Figuro montranta per krampoj la surfacan strukturon de la ĉi-antaŭa frazo.]
Tiu frazo konsistas el subjekto Maria , predikato vidis , objekto la lakton , kaj adjekto en la ŝranko . Tri el tiuj kvar frazelementoj konsistas el substantiva sintagmo aŭ enhavas substantivan sintagmon, kiel estas indikite per la subindico SS ĉe la krampoj montrantaj la tiel nomatan surfacan strukturon de la frazo (t.e., pli-malpli ĝia rekte observebla gramatika strukturo). Ĉiu el tiuj SS-oj prezentas la eblecon fari demandon per la operacio anstataŭigi ĝin per kiu aŭ kio , do (2a-2c).
(2a) Kiu vidis la lakton en la ŝranko?
(2b) Maria vidis kion en la ŝranko? → (sageto) Kion Maria vidis en la ŝranko?
(2c) Maria vidis la lakton en kio? → En kio Maria vidis la lakton?
Ĉar la adjekto en la ŝranko estas loka, oni povas demandigi anstataŭigante ankaŭ ĝin per la lokadverba demandovorto kie , do (3).
(3) Maria vidis la lakton kie? → Kie Maria vidis la lakton?
Sed mankas la ebleco fari demandon surbaze de vidis . Ni ne havas verban demandovorton, kvazaŭe *ki/i , kvankam ĝi ebligus frazon (4) kun eventualaj respondoj (5). Nek ni havas prepozician demandovorton, ni diru *kiep , por ebligi frazon (6) kun respondoj (7).
(4) * Maria kiis la lakton en la ŝranko? → * Kiis Maria la lakton en la ŝranko?
(5) Vidis. Ŝi vidis ĝin. (Trinkis. Aĉetis. Rifuzis...)
(6) * Maria vidis la lakton kiep la ŝranko? → * Kiep la ŝranko Maria vidis la lakton?
(7) En. En la ŝranko. (Sub. Ekster. Sur...) *
* Ekzistas komplikanta faktoro ĉe tiu ekzemplo. Nome, la fina prepozicia sintagmo (PS) povas esti ne adjekto, determinanta la predikaton, sed suplemento, determinanta la substantivon lakton : Kiun lakton Maria vidis? – La lakton en la ŝranko .
Inter diversaj aliaj gravaj aferoj, kiujn oni metus sub la rubriko ‘morfologia-sintaksa semantiko’ estas la sistemoj de tenso (verbo-tempoj), de nombro (singularo/pluralo), de genro (ĉe substantivoj en multaj lingvoj) kaj aliaj. Ja ekzistas lingvoj, kiuj tute bone funkcias sen sistemo de tenso kaj/aŭ de nombro, esprimante la koncernan semantikan informon per aliaj rimedoj (adverbe k.s.) kiam tio estas necesa, sed ofte ignorante ĝin. Tamen en Esperanto la kategorio de tenso estas deviga ĉe la verbo, kaj la kategorio de nombro estas deviga ĉe la substantivo. Oni ne havas indikativan verboformon, kiu estus tute neŭtra en rilato al tenso * , nek substantivo-formon neŭtran en rilato al nombro.
* kvankam unu el la sencoj de la prezenco estas ja konstanteco, ĉiamvalideco: Akvo bolas je cent gradoj .
Laste sub tiu sama rubriko ni konsideru la sistemon de personpronomoj . La kutima maniero prezenti la pronomojn estas laŭ tri ‘personoj’, la unua (kiu parolas), la dua (al kiu oni parolas) kaj la tria (pri kiu oni parolas). En preskaŭ ĉiu lingvo oni trovas malsimetrion ĉe la personpronomoj; tiel estas ankaŭ en Esperanto, ĉar nombron devige montras la unua kaj tria personoj, sed ne la dua (la pronomo ci estas aŭ arkaisma aŭ special-efekta, sed neniel deviga se oni parolas al unu alparolato). Kaj en la tria persono singulara, sed nenie aliloke, Esperanto havas devigan sistemon de genro: li vira, ŝi ina, ĝi neŭtra. Multaj ekstereŭropaj lingvoj devige faras diferencon inter du specoj de ‘ni’, la inkluziva (la parolanto plus la alparolato(j), ‘mi kaj vi’) kaj la ekskluziva (la parolanto plus iu(j) alia(j), sed ne la alparolato(j), ‘mi kaj (i)li’). Tiel estas ekzemple en la anglabaza piĝino de Nov-Gvineo kaj la cetera Melanezio, lingvo en kiu oni ja eldonas gazetojn, reklamojn kaj publikajn anoncojn. La tabelo (8) komparas la pronomojn de Esperanto kaj de la ‘novmelanezia’.