Oni povas nomi superordaĵo leksikan elementon, kiu kovras la terenon de pluraj subordaĵoj (hiponimoj): ekzemple ruĝa estas superordaĵo en rilato al karmezina , skarlata , punca , karmina , vermiljona , eble ankaŭ al fuksina , rufa , kaj eĉ al oranĝa . Io, kio estas skarlata , nepre estas ruĝa ; sed io, kio estas ruĝa , povas ne esti skarlata . Ekzistas simila rilato inter floro kaj lilio , tulipo , rozo , ktp. Parenco estas superordaĵo de avo , patro , filino , kuzo , nepino kaj diversaj aliaj. Mankas en Esperanto specifa superordaĵo de nur edzo kaj edzino (angle: spouse ; plurfoje oni ekuzis geedzo ); simile pri patro kaj patrino , frato kaj fratino .
5.7 Koloroj
Unu semantika kampo, kiun oni multe plugis, estas tiu de la koloroj. La semantika analizo de koloroj montriĝas tre interesa. Fizike, la spektro de la koloroj estas kontinuaĵo: la ondolongoj de videbla lumo etendiĝas seninterrompe de la ruĝa ekstremo de la spektro ĝis la blua, tra kontinua gradiĝo de ŝanĝiĝantaj nuancoj. El tiu fakto ŝajnas sekvi, ke dividi la spektron en apartajn, diskretajn kolorojn ni povas nur pro la arbitreco de tiu aŭ alia lingvo. Ofte la lingvistoj metis la argumenton, ke la respondantaj kolornomoj de diversaj lingvoj tipe ne kovras precize la saman ‘kampon’ aŭ parton de la spektro. Oni citas, ekzemple, la kimrajn vortojn glas kaj gwyrdd , kiuj ĝenerale respondas al la blua kaj verda de multaj eŭropaj lingvoj; tamen la herbo kaj aliaj vegetaĵoj estas kvalifikataj en la kimra ne kiel gwyrdd , verdaj, sed kiel glas – do kvazaŭ bluaj. (12)
(12)
[FORIGITA: Figuro montranta la spektrajn ampleksojn de la kimraj 'glas' kaj 'gwyrdd', kaj de 'blua' kaj 'verda'.]
spektro
La naiva laiko supozas, ke la koloroj kaj la kolor-divido estas naturaj kaj universalaj. Dum kvindek jaroj kaj pli, la lingvistoj insistadis, ke ne. Tamen nun novaj esploroj montris, ke tamen estas iom da vero ankaŭ en la naiva opinio.
Du usonanoj, Berlin kaj Kay , faris serion da eksperimentoj, en kiuj ili prezentis al parolantoj de diversaj lingvoj kolor-karton montrantan la tutan spektron de la koloroj, de ruĝo ĝis bluo horizontale kaj vertikale de plej helaj ĝis plej malhelaj nuancoj. Ili donis al la test-personoj du taskojn: unu, desegni limon por montri la limon de ĉiu baza kolor-vorto de la koncerna lingvo; kaj la alian, meti punktojn sur la karto por montri la plej veran ruĝon, la plej veran verdon, ktp, laŭ la kolorvortoj de la lingvo. La unua tasko montriĝis malfacila; la testatoj havas multajn hezitojn pri limaj nuancoj, parolantoj de la sama lingvo ne konsentis inter si, kaj eĉ la sama persono, retestate, ne konsentis kun siaj propraj pli fruaj decidoj. Sed la dua tasko liveris tre gravan rezulton. La testatoj restis konsekvencaj en siaj juĝoj, kaj diversaj parolantoj de la sama lingvo altagrade akordis inter si. Tio ne estas surpriza, ĉar ni scias ke ĉiu lingvo trudas klasifikon sur la kontinuaĵon de la kolor-nuancoj. La frapa rezulto atingita de Berlin kaj Kay estis tio, ke parolantoj de ĉiuj lingvoj metas la fokusojn de siaj kolor-terminoj en preskaŭ ekzakte samajn punktojn de la kolorkarto. Do la semantikaj kampoj de la koloroj ne estas tiel arbitraj, kiel oni supozis.
Tio ne signifas, ke la kolor-terminologioj de ĉiuj lingvoj estas identaj. Efektive, diversaj lingvoj havas pli aŭ malpli da bazaj kolorterminoj, kaj tial enkodigas pli aŭ malpli da fokusoj; sed tiuj koloroj, kiuj troviĝas kiel bazaj en iu difinita lingvo, havas sian fokuson en la sama punkto kiel ĉe aliaj lingvoj. Ne ĉiu lingvo havas bazan koloron blua ; sed tiuj, kiuj havas ĝin, akordas pri tio, kiu nuanco estas la plej vera, la plej blua bluo.
Krome, oni trovis, ke la bazaj koloroj estas meteblaj en hierarkion de universaleco (13). Ekzemple, se iu lingvo havas kvin bazajn kolorvortojn, ili respondas ĉiam al la esperantaj nigra , blanka , ruga , flava , kaj verda ; se iu lingvo aldonas sesan koloron, ĝi havas ĉiam la saman fokuson kiel blua . *
* Do ekzemple la zulua ne havas apartan vorton por ‘blua’, sed esprimas ĝin laŭvorte kiel ‘ĉielverda’ ( luhlâza njéngesibhakábhaka : Rycroft k Ngcobo 1976: 107).
(13)
nigra, blanka;
ruga;
flava, verda;
blua;
bruna;
griza, purpura, roza, oranĝa.
Ĉiuj homoj kun normala vidpovo kapablas distingi fiziologie la samajn kolorojn. Limigita vortprovizo ne signifas limigitan vidpovon; kaj efektive ĉiu lingvo havas ankaŭ la rimedojn por distingi multegajn nuancojn aldonajn al la bazaj, ekzemple per komparoj kun difinitaj objektoj de la koncerna koloro, aŭ per aliaj plurvortaj esprimoj. Baza koloro en iu lingvo estas tia, ke ĝia nomo (i) konsistas el unu vorto nekunmetita (do en Esperanto ne helruĝa , nek blue verda , nek samkolora kiel via ĉemizo ); (ii) ne estas hiponimo – subordaĵo – de iu alia koloro (do nek skarlata nek karmezina , ĉar ambaŭ estas hiponimoj de ruĝa ); (iii) ne estas limigita en sia apliko (do ne blonda , kiu ordinare rilatas nur al haroj kaj eble al biero, nek beja , kiu rilatas nur al ĉevaloj), kaj (iv) estas uzata kaj komprenata de ĉiuj parolantoj de la koncerna lingvo (do nek punca nek rufa , vortoj kiujn multaj Esperantistoj ne konas). Cetere ni ignoras konvenciajn doktrinojn, ekzemple la lernejan dogmon pri ‘la sep koloroj de la ĉielarko’. Temas do ĉi tie pri la demando, kiom da bazaj kolorvortoj ekzistas en iu lingvo, kaj kiuj ili estas – ne pri la demando, ĉu oni povas esprimi tiun aŭ alian nuancon en iu lingvo.
Ekzistas lingvoj, por kiuj oni raportas nur du bazajn kolorterminojn, kies fokusoj ĉiam estas nigra kaj blanka . Eble iliaj semantikaj kampoj respondas pli precize al niaj malhela kaj hela ; se oni petas ĝaleon el Nov-Gvineo montri la plej veran sin , li indikas la koloron, kiun ni nomas nigra , kaj petite montri la plej veran hóló li indikas nian blanka . La ĝaleoj havas diversajn aliajn terminojn, tamen limigitajn. Ekzemple mut estus tradukebla kiel ruĝa , sed estas uzata nur pri grundo; pianó estas la nomo de planto, kiu liveras verdan tinkturon.