Lingvoj kun tri bazaj kolorterminoj aldonas kiel la trian ĉiam tiun koloron, kiun ni nomas ruĝa. Ĝi povas kovri ankaŭ diversajn flavojn, brunojn, aliajn ‘varmajn’ kolorojn, sed ĝia fokuso koincidas kun tiu de nia ruĝa . Se iu lingvo havas kvar bazajn terminojn, restas la nigra , blanka , kaj ruĝa , dum la kvara povas esti aŭ flava aŭ verda . Lingvo kvinkolora havas ilin ambaŭ, flava kaj verda . Nur se lingvo havas almenaŭ ses kolorterminojn, ĝi distingas blua disde verda kaj nigra ; kaj neniu lingvo havas blua kiel bazan terminon se ĝi ne havas ankaŭ la kvin aliajn menciitajn. La sepa koloro estas ĉiam bruna . Poste venas ĝis kvar aliaj bazaj kolorvortoj. Estas asertite, ke la nombro da bazaj terminoj korelaciiĝas kun la nivelo de kultura kaj teknika komplekseco en la koncerna socio: lingvoj kun nur du terminoj estas parolataj nur de gentoj kun plej simpla tekniko, kiel la ĝaleoj de Nov-Gvineo, dum lingvoj kun ok aŭ pli troviĝas nur ĉe eŭropaj kaj orientaziaj popoloj kun longa historio kaj komplika kulturo kaj tekniko.
Laŭ mia takso, Esperanto havas ok bazajn kolorterminojn, precize laŭ la hierarkio de Berlin kaj Kay : nigra , blanka , ruĝa , flava , verda , blua , bruna , kaj griza . Tiu takso dependas de la supozo, ke ne bazaj en la menciita senco estas la kolornomoj roza , oranĝa , purpura , viola kaj aliaj; iliaj difinoj en PIV, ekzemple, aludas al ‘helruĝeta’, ‘ruĝflava’, ‘violruĝa’, kaj ‘miksi ruĝon kaj bluon’. Cetere, iliaj radikoj estas ĉiuj laŭ gramatika karaktero substantivaj, dum tiuj de la bazaj kolornomoj estas adjektivaj.
Ŝajnas al mi, ke en la angla – kontraŭe – ekzistas dek unu bazaj terminoj, ĉar ankaŭ pink (‘roza’), orange (‘oranĝa’), kaj purple (‘purpura’) estas bazaj. En ĉiu okazo, la kolor-terminologio de Esperanto metas ĝin firme kun la evoluinta mondo, kun pli ol sep bazaj kolorvortoj.
5.8 Parenceco
Alia semantika regiono multe esplorata de la lingvistoj kaj antropologoj estas la konceptoj pri parenceco kaj la nomoj de diversaj parencrilatoj. Ili rimarkinde varias de unu lingvo al alia.
En Esperanto unu tia termino estas onklo . Unuavide, tio povas ŝajni esti unuopa vorto por unuopa signifo. Tamen ne: ĉar mia onklo povas esti (i) la frato de mia patro, aŭ (ii) la frato de mia patrino. En pli vasta senco, mia onklo povas esti ankaŭ (iii) la edzo de la fratino de mia patro, aŭ (iv) la edzo de la fratino de mia patrino. Multaj lingvoj distingas inter la sencoj (i) kaj (ii), uzante apartajn vortojn por la du nocioj. La sencoj (iii) kaj (iv) povas eĉ ne esti perceptataj kiel parenceco, depende de la koncerna socio kaj ĝia famili-strukturo. Okazas ankaŭ tio, ke oni etendas la sencon de la onklo -vorto por kovri diversajn, aŭ eĉ ĉiujn, pli aĝajn virojn, ĉu aŭ ne ili estas parencoj laŭ sango aŭ geedziĝo.
La vorto kuzo simile kovras almenaŭ kvar malsamajn parencrilatojn. Mia kuzo povas esti la filo de la frato de mia patro, la filo de la frato de mia patrino, la filo de la fratino de mia patro, aŭ la filo de la fratino de mia patrino. Neniel estas universalaĵo, ke ĉiuj kvar povu esti nomataj per la sama vorto, kiel en Esperanto.
Ĉe la vorto frato oni ne distingas inter pli aĝa kaj malpli aĝa fratoj: ambaŭ nomiĝas frato. En multaj lingvoj ekzistas malsamaj vortoj por ‘pli aĝa frato’ kaj ‘malpli aĝa frato’, kaj mankas vorto, kiu nomas ambaŭ.
Precipe la boparencoj tre varias. Per bofrato Esperanto nomas du tre malsamajn parencrilatojn, ĉar mia bofrato povas esti (i) la frato de mia edz(in)o, aŭ (ii) la edzo de mia fratino. La unuan specon mi mem ligis al la familio en kiu mi naskiĝis, la duan specon iu alia. La slavaj lingvoj havas amason da boparenc-terminoj. Sub bofrato en la Esperanta-Rusa Vortaro de Bokarev (1974) oni trovas kvar diversajn rusajn tradukojn: du ( déverj , ĵúrin ) respondas al (i) supre, depende ĉu la ‘mio’ estas viro aŭ virino, tria ( zjatj ) respondas al (ii) supre, kaj la kvara ( svoják ) aludas al la edzo de la fratino de mia edz(in)o, kiu en multaj aliaj lingvoj ne estas kalkulata kiel bofrato. En Esperanto, efektive, pli preciza nomo por tiu lasta estus bobofrato , ĉar la parenceco estas duoble boa. La grekoj nomas tiun bobofraton / badza’nakis /, sed la ordinaran bofraton / ɣam’bros /.
5.9 Mondrigardo
Ni vidis, ke la lingvoj de la mondo tre diversas inter si, ne malplej multe en la leksiko kaj semantiko. Cu tiuj diferencoj nuancigas nian mondrigardon, la spiritan bildon, kiun ĉiu el ni faras pri la universo, en kiu ni loĝas? Ĉu ili eĉ plene determinas ĝin?
Mi respondas: nuancigas jes, determinas ne. Estas neeviteble, ke la lingvo, kiun ni unue akiras kiel infanoj, tendencas gvidi niajn pensojn laŭ siaj reloj. Sed ni estas inteligentaj estaĵoj, kiuj kapablas rezoni kaj analizi; ni ne restas tra la tuta vivo sklave katenitaj en ĉiu detalo. Por simpla ekzemplo, konsideru la tabelon (14). Ĝi prezentas la vortojn por ‘viro, edzo, virino, edzino’ en la lingvoj angla, franca, kaj germana. Oni vidas, ke la franca femme signifas indiferente ‘virino’ aŭ ‘edzino’, sencojn distingatajn en la angla (kaj en Esperanto). La germana Mann respondas kaj al ‘viro’ kaj al ‘edzo’, dum Frau egalas al femme . Se la denaska lingvo plene determinus la mondrigardon, ni trovus, ke franclingvano ne komprenas la diferencon inter virino kaj edzino; ni trovus, ke germanlingvano konfuzus mense inter viro kaj edzo, inter virino kaj edzino; dum la anglalingvano bone komprenas la diferencon. Ni trovus, ke francaj esperantistoj ofte konfuzus la vortojn virino kaj edzino , kaj la germanaj esperantistoj konfuzus ankaŭ la vortojn viro kaj edzo . Sed tiel ne estas.
(14)
A
F