G
‘viro’
man
homme
Mann
‘edzo’
husband
mari
‘virino’
woman
femme
Frau
‘edzino’
wife
Lastatempe okazis – precipe en norda Ameriko kaj norda Eŭropo – vigla kaj grandparte sukcesa kampanjo kontraŭ seksismo. Oni kampanjis, ke virinoj kaj viroj estu same traktataj en rilato al edukado, laboro, hejmaj taskoj, kaj sociaj kaj politikaj rajtoj. Tiu kampanjo tuŝis ankaŭ la lingvon. Nun estas kontraŭleĝe en Britio anonci vakan postenon por waiter (kelnero) – ĝi devas esti por waiter or waitress (kelnero aŭ kelnerino). En la angla lingvo estas tamen pluraj posteno-nomoj, kiuj ne indikas sekson kaj tial ne ofendas kontraŭ la nova leĝo, ekzemple secretary (= sekretario aŭ sekretariino), teacher (= instruisto aŭ instruistino). Aliajn oni kreis, ekzemple salesperson (kvazaŭ ‘vendopersono’, do komizo aŭ komizino). Pro la ŝanĝita mondrigardo necesis iom reformi la lingvon.
Ankaŭ Esperanto povas esti konsiderata kiel seksisma lingvo, inda je reformo en tiu rilato. Kvankam ni povas ja skribi sekretari(in)o , instruist(in)o , ni ne havas koncizan parolan rimedon por indiki ambaŭ seksojn indiferente. Tamen ĉe iuj vortoj la seksdistingo ja estas neŭtrigita, ekzemple viktimo , pasaĝero . Oni bone diras ŝi estis viktimo, ŝi estas pasaĝero . Por tiaj relative efemeraj trajtoj ne ekzistas problemo; ĉe la pli konstantaj eble jes. Esperantistoj el anglalingvaj landoj emas uzi esprimojn kiel ŝi estas instruisto, ŝi estas Esperantisto, ŝi estas la prezidanto de la klubo . Ĉu imitinde? Mi kredas, ke jes, kvankam en la unua tempo tio povas ŝoki tiujn, kies denaska lingvo estas pli firme seksisma. Tamen la ĉinojn ĝi ne ŝokas. En la ĉina lingvo tute ne ekzistas seksdistingoj ĉe substantivoj.
5.10 Konklude pri leksiko kaj semantiko
Multaj semantikistoj okupiĝas aktuale pri problemoj alispecaj ol tiuj, kiujn mi diskutis en tiu ĉi ĉapitro: pri problemoj de implicado, de antaŭsupoziteco, de vero-kaj-malvero-problemoj, kiuj efektive povas transsalti la limojn de lingvistiko por lokiĝi pli ĝuste en logiko aŭ en filozofio. Kiam oni diskutas semantikon, oni diskutas pri la rilatoj inter lingvo kaj nia scio pri la mondo, en kiu ni homoj loĝas. Kaj nemanipuleble vasta estas tiu scio. Oni do ne miru, ke – same kiel ĉe la ĉapitro pri sintakso – restas multaj facetoj de la esperantaj leksiko kaj semantiko, kiujn mi lasis netuŝitaj.
Ni tamen vidis, ke la leksika bazo de Esperanto estis kreita, post lerta elektado kaj oportunigo, el fontoj hindeŭropaj. La afiksosistemo ebligas al la lernanto ekspluati eĉ limigitan nombron da leksikaj eroj (radikoj) por krei grandan vortprovizon. Dum la leksika stoko evoluis, la skemisma principo, kiu volis ĝismaksimume uzi tiun avantaĝon, devis trovi ekvilibron fronte al la premoj de la rivala naturalisma principo.
La gramatiko de Esperanto liveras simplajn rimedojn por formi demandojn kaj ordonojn. Kategoriigo laŭ nombro estas deviga ĉe la substantivo, kaj kategoriigo laŭ tenso ĉe la indikativa verbo; kvankam tiuj devigaj kategoriigoj troviĝas en multaj lingvoj, inkluzive de la ĉefaj eŭropaj, ili mankas en, ekzemple, la ĉina.
La kolorvortoj de Esperanto estas altgrade internaciaj laŭ signifo, estante tipaj por lingvo de teknologie evoluinta socio. Inter la parencec-vortoj Esperanto ignoras diversajn faktorojn gravajn en iuj eŭropaj kaj neeŭropaj kulturoj. Sed la Esperanto-parolantaro kapablas (se ĝi tion deziras) ekzemple muldi la semantikon malpli seksisma.
La riproĉo, ke Esperanto estas en tro alta grado lingvo esence eŭropa, havas pli da valido en la kampo de leksiko kaj semantiko ol ĉe fonetiko kaj morfologio. Tamen malfacile estus trovi alian, pli justan solvon. Proksimume duono de la tutmonda loĝantaro parolas iun aŭ alian lingvon de la hindeŭropa familio, tiel ke tiubaza leksiko kaj semantiko estas la sola praktika ebleco por lingvo pretendanta la rolon de komuna lingvo internacia. Almenaŭ Esperanto evitas la rigidecon kaj la paroĥajn limigojn de la etnaj lingvoj, kiuj estas la solaj aliaj seriozaj kandidatoj por tiu rolo.
Fontoj por ĉapitro 5
5.1 Skribis Wüster (1936), ke “entute la signifo-scienco (semantiko) estas ankoraŭ malmulte kulturita kampo”. Samopiniis Szerdahelyi en sia antaŭparolo de Ĝivoje 1973. Nun tamen aperis Szerdahelyi 1976b.
5.2 Waringhien 1959: 73-164. Bastien 1950. Gregor 1958.
5.3 Gilbert 1962. Waringhien 1959: 357-394. Neergaard 1933. Zamenhof 1962: §§ 51-55.
5.4 Weinreich 1963: 150-158. Kalocsay kaj Waringhien 1958: § 217.
La taosa: Trager 1946: 187. La melanezia piĝino: Dutton 1973.
Saĝa diskuto pri tensoj troviĝas en Kalocsay 1966: ĉap. vi.
Burling (1970: 14-17) analizas la interesan pronom-sistemon de la palaunga.
5.5, 5.6 Palmer 1976; Guiraud 1955.
En Esperanto: Ĝivoje 1973, Szerdahelyi 1976b.
La opinio de Schuchardt : citita de Szerdahelyi en Ĝivoje 1973.
5.7 Burling 1970: 45-48; Berlin k Kay 1969.
5.8 Burling 1970; precipe ĉap. 2.