2d – La pronoma objekto sekvas la verbon, sed la substantiva objekto antaŭas la verbon. (Ekzemplo mankas)
Kelkaj lastatempaj studoj provas trovi principan kialon por tiaj universalaĵoj ( Sanders 1975).
1.4 Tipologia klasifikado
Klasifiki la lingvojn de la mondo oni povas laŭ du diversaj bazoj. La du specoj de lingvoklasifiko estas la genealogia (aŭ geneza ) kaj la tipologia .
La celo de genealogia klasifiko estas grupigi la lingvojn laŭ ilia historia parenceco. Se oni povas montri, ke du lingvoj devenis el unu sama lingvo de pli frua tempo, oni nomas ilin parencaj. En tiu speco parencaj estas ekzemple la lingvoj franca, itala, hispana, portugala kaj rumana, ĉar ĉiuj evoluis el la latina, kio estas abunde atestita fakto. Ili estas do la ‘idoj’ de la latina, kaj ni taŭge nomas ilin latinidaj lingvoj. En simila maniero oni agnoskas la lingvojn ĝermanajn, slavajn, keltajn, arjajn; kaj pro la parenceco pli malproksima de ĉiuj ĉi grupoj ni akceptas ilin ĉiujn kiel membrojn de la lingvofamilio hindeŭropa. Inter aliaj lingvofamilioj de la mondo estas la finno-ugra, la semida, la bantua, la malajo-polinezia, ktp.
La alia, dua speco de lingvoklasifiko estas la tipologia. En tipologia klasifiko * oni provas grupigi lingvojn laŭ iliaj strukturaj karakterizoj, senkonsidere pri historia parenceco. Tiuj strukturaj karakterizoj povas troviĝi en la fonetiko kaj fonologio (t.e. en la prononcado), aŭ en la morfologio (t.e. en la vortstrukturo), aŭ en la sintakso (t.e. en la frazstrukturo); eĉ oni povas imagi tipologion kun semantika bazo (t.e. en la signifado). La plej konata tia tipologio estas morfologia: ĝi estas tiu, kiu dividas la lingvojn en tri tipojn (izolantaj, aglutinaj, kaj fandaj), kaj ni diskutos ĝin en la tria ĉapitro.
* En la psikologia termin-tradicio de Hempel kaj Oppenheim , 1936, la esprimo ‘tipologia klasifiko’ estus memkontraŭdira. Ĝi tamen estas la ordinara fak-esprimo en lingvistiko. Por diskuto, vidu Greenberg (1974: ĉap. 2).
Fontoj por ĉapitro 1
1.1 Eksteraj trajtoj: Lapenna 1950: ĉap. 3.
1.2 Greenberg 1974: ĉap. 3.
1.3 Greenberg 1963: ĉap. 5; Sanders 1975; Lindstedt 1976.
1.4 Genealogia klasifikado: Collinson 1927: 82-92.
Pri la pozicio de Esperanto en lingvo-tipologio, vidu nun ankaŭ Brozovic 1976.
2. FONETIKO
2.1 Fonemoj
Se ni esploras la precizan artikulacion de la unua parolsono (aŭ, kiel oni diras, la unua segmento) en la tri vortoj kiso, kaso, kuzo, ni trovas, ke ordinare ili ne estas tute identaj unu kun la alia. La vorto kiso komenciĝas per sono farata per la antaŭa parto de la lango-dorso kontraŭ la osta palato. (Por la parolorganoj kaj ties nomoj, vidu la figuron.) Tiun k-varianton ni povas simboli [k̟] . La komenca sono de kaso estas farata per la meza parto de la langodorso kontraŭ la mola palato (la velo), [k]. La komenca sono de kuzo estas farata per la malantaŭa parto de la langodorso kontraŭ la malantaŭa parto de la velo, ĉe la uvulo: [k̠]. Izolante la tri komencajn segmentojn, oni povas pli facile percepti la sonan diferencon inter ili: [k̟, k, k̠].
[FORIGITA: Bildo de la parolorganoj akompananta la ĉi-postajn terminojn.]
Naza kavo
Alveoloj
Lipoj
Dentoj
Lango
Pinto
Postpinto
Antaŭo
Malantaŭo
Laringo
Voĉkordoj kaj gloto
Osta Palato
Velo
Uvulo
Faringo
Epigloto
Ezofago
Traĥeo
Evidente, tamen, tiuj diferencoj estas sensignifaj por la lingvo. Ili rezultas aŭtomate el la akomodiĝo de la komenca konsonanto al la sekvanta vokalo. La antaŭeco de [k̟] en kiso (t.e. la fakto, ke la artikulacia baro okazas iom pli antaŭe en la buŝo, ol en la aliaj k -specoj) igas ĝin pli simila al la sekvanta [i], kiu estas vokalo antaŭa (en komparo, ekzemple, kun [a] kaj [u]). Tiel la komplekso /ki/ estas pli facile artikulaciata. La malantaŭeco de [k̠] en kuzo simile ŝuldiĝas al la fakto, ke la sekvanta vokalo, [u], estas malantaŭa. Akceptinte tiajn akomodiĝojn, la lango povas iom pli simple moviĝi.
Oni diras, ke tiuj variantoj [k̟, k, k̠] estas alofonoj de la fonemo /k/ de Esperanto: temas pri pluralofoneco de la koncerna fonemo. Ĉiu fonemo do estas klaso de parolsonoj (aŭ “familio da sonoj”) uzataj en iu lingvo en tia maniero, ke la diferencoj inter ili ne estas ekspluatataj por distingi vortojn. Necesas ankaŭ, ke la parolsonoj apartenantaj al unu tia klaso – la alofonoj apartenantaj al unu tia fonemo – estu fonetike similaj inter si.
Diversaj lingvoj havas diversajn fonemarojn. La aparteno de alofonoj al fonemoj varias de unu lingvo al alia. Ekzemple, se ni konsideras la keĉuan lingvon de Suda Ameriko, ni trovas ke la sontipoj [k] kaj [k̠] ja kapablas distingi vortojn: / kara / signifas “multekosta, kara”, ĝuste kiel en Esperanto, sed / qara /, prononcata per [k̠], signifas “haŭto”. Do sondistingo, kiu en Esperanto kaj multaj aliaj lingvoj estas alofona, foneman valoron (fonologian valoron) havas en la keĉua. Same fonologian valoron ĝi havas, cetere, ankaŭ en la eskima kaj en la klasika araba lingvo.
Ankoraŭ unu ekzemplo: en vortoj kiel banko , longa , multaj esperantistoj uzas la velaran nazalon [ŋ], prononcante do [baŋko], [loŋga]. Aliaj * uzas ordinaran [n] kiel en nomo, lando. Jam delonge estas starigata la demando: kiu el la du prononcaj estas ĝusta? En tiu demando temas nur pri alofonoj. Ne povas fari diferencon al la signifo de banko , ĉu ni ĝin prononcas [baŋko] aŭ [banko]. Tiuj, kiuj prononcas [baŋko] kaj [loŋga] havas specialan alofonon de la fonemo /n/, alofonon uzatan antaŭ velaro (t.e. antaŭ /k/ aŭ /g/, kredeble ankaŭ antaŭ /ĥ/ se tiu kombino okazus). Tiuj, kiuj prononcas [banko], [longa] ne havas tiun specialan ‘pozician’ alofonon, sed uzas ĉiam la ordinaran alofonon [n]. Konsultite pri la demando, Zamenhof respondis jene ( Waringhien 1962: § 71):
* La dentalan alofonon [n] en antaŭvelara pozicio uzas precipe la rusaj esperantistoj. Ankaŭ la franclingvanoj emas uzi ĝin, se entute ili sukcesas venki sian tendencon anstataŭigi vokalon plus /n/ per nazala vokalo. Inter la plimulto el la ceteraj parolantoj de Esperanto, [n] estas uzata nur de tiuj, kiuj aparte klopodas uzi ĝin anstataŭ la (por ili) pli natura [ŋ].
... Tiel same oni ne miru, ke en praktiko oni ordinare antaŭ ‘g’ aŭ ‘k’ elparolas la sonon ‘n’ naze... Batali kontraŭ tia natura emo en la elparolado ŝajnas al mi afero tute sencela kaj senbezona, ĉar tia elparolado (kiu estas iom pli eleganta, ol la elparolado pure teoria) donas nenian malkompreniĝon aŭ praktikan maloportunaĵon; sed rekomendi tian elparoladon (aŭ nomi ĝin “la sole ĝusta”) ni ankaŭ ne devas, ĉar laŭ la teoria vidpunkto (kiu en Esperanto ofte povas esti ne severe observata, sed neniam povas esti rigardata kiel “erara”) ni devas elparoli ĉiun sonon severe aparte; sekve se ni deziras paroli severe regule, ni devas elparoli... ‘san-go’ ...
[Respondo 56, Oficiala Gazeto IV.222, 1911]
Oni devas pardoni al Zamenhof ioman konfuziĝon pri fonetiko; * sed lia konsilo estas tute saĝa. Fakte ne gravas, ĉu oni diras [baŋko] aŭ [banko]. Ne povas kreiĝi konfuzo, se oni trovas la prononcan [baŋko] pli facila kaj sekve uzas ĝin. Ĉar [n] kaj la eventuala [ŋ] estas alofonoj de la sama Esperanta fonemo, la diferenco inter ili ne povas havi fonologian valoron. *