* ĉar ja ĉiu ‘n’ estas elparolata naze! La diferenco inter la ordinara [n] kaj la parolsono [ŋ], kiun li celas per la esprimo ‘elparolas la sonon n naze’, estas tio, ke [n] estas dentala (aŭ eventuale alveolara) kaj [ŋ] velara: por tiu unua oni metas la langopinton kontraŭ la dentoj, same kiel por [t] kaj [d], dum por tiu ĉi oni metas la langodorson kontraŭ la velo, same kiel por [k] kaj [g].
* Escepte, ĝi ŝajnus havi tian valoron, almenaŭ teorie, ĉe parolsono uzanta [ŋ] por /n/ antaŭ velaro troviganta en la sama morfemo, sed [n] antaŭ velaro troviĝanta en alia morfemo aŭ alia vorto. Tiumaniere oni havus la velaran [ŋ] en langusto (besto) sed dentalan [n] en lan-gusto (gusto de lano) k.s. Tiu argumento tamen ne validas; ĉar se iu distingus eraro (misaĵo) disde er-aro (aro da eroj) per tio, ke li uzus dentalan [r] en la unua, sed uvularan [R] en la frua parto de la dua, ni ne volus pro tio rekoni du fonemojn /r, R/. La ĵus aludita distribuo de /n/-alofonoj efektive ekzemplus la signaladon de morfemlimoj per specialaj alofonoj – kiun iuj volus formaligi en la teorio per rekono de ‘junto’ /+/ – sed nenion pli. Pri la koncepto ‘morfemo’, vidu § 3.1 ĉi-sube.
Ĉar tiu parolsono [ŋ], se uzata en Esperanto, tamen neniel povas havi fonologian valoron, tute superfluaj estas proponoj doni al ĝi specialan literon en iu reformita ortografio ( Halvelik 1966: 114). Same validas tio por la lingvoj itala, ĉeĥa, kaj aliaj. Male, en la lingvoj angla, germana, svahila kaj aliaj, la distingo inter velara [ŋ] kaj dentala (aŭ alveolara) [n] estas ja grava. En la angla lingvo kiel mi prononcas ĝin, la sola diferenco inter [ θɪŋ ] ‘afero’ kaj [ θɪn ] ‘maldika’ estas tio, ke la unua finiĝas per velara [ŋ], la dua per alveolara [n] (ortografie: thing , thin ). La sama diferenco distingebligas rang ‘sonoris’ disde ran ‘kuris’ kaj banger ‘petardo’ disde banner ‘standardo’. * En la svahila la diferenco estas eĉ pli grava, ĉar ĝi havas fonologian valoron ne nur en la mezo aŭ fino de vortoj sed ankaŭ en la komenco.
* Adoptante pli abstraktan modelon de fonologio, oni povas argumenti, ke ankaŭ en la angla [ŋ] ne havas fonologian valoron (ne estas fonemo). Tiel Chomsky kaj Halle (1968), kune kun multaj adeptoj de ‘generisma’ fonologio, rigardas [ŋ] kiel la surfacan realigon de /n/ antaŭ velaro, kiu lasta eventuale malaperas kiel tia, lasante kiel sian realigon nur la velarecon de la antaŭa nazalo, do /θing/ iĝas [θɪŋ].
2.2 La Esperanta fonemsistemo
La bazaj faktoj de Esperanta fonetiko estas facile direblaj. La lingvo havas 28 fonemojn, el kiuj 5 estas vokaloj kaj 23 estas konsonantoj. * Ilin prezentas la sekva tabelo (1). Cetere gravas noti, ke la vortakcento falas senescepte sur la antaŭlasta silabo.
* Aŭ, pli precize, 5 funkcias kiel vokaloj (do distingivas en la mezo de silabo) kaj 23 funkcias kiel konsonantoj (do distingivas en la marĝeno de silabo). La duonvokaloj estas tiuj fonemoj, kiuj funkcias kiel konsonantoj, tamen similas al vokaloj en sia artikulacio.
La diversaj kolumnoj de (1) rilatas al la artikulacia punkto , t.e. al la buŝparto, kie la parolorganoj obstrukcas la aerfluon. Labialoj estas lipaj sonoj; la nomoj de la aliaj tipoj simile deriviĝas de la latina nomo por la koncerna artikulacia punkto. La alia dimensio de la tabelo rilatas al la artikulacia maniero , t.e. al la speco de obstrukco per kiu la parolorganoj malhelpas la aerfluon. Ĉe plozivo ili abrupte haltigas kaj poste liberigas ĝin; ĉe afrikato estas simile, sed la liberigo estas iompostioma, tiel ke la rekomenciĝanta aerfluo devas trapasi mallarĝan malfermaĵon; ĉe frikativo la aerfluo same trapasas mallarĝan malfermaĵon, sed sen antaŭa interrompo de la fluo; ĉe nazalo la aerfluo trapasas nur la nazon; likvido , iom malfacile difinebla termino, estas [I] , [r] aŭ simila sono. La vasteco de vokalo dependas de la distanco inter la plafono de la buŝkavo kaj la supraĵo de la lango. Ĉe ronda vokalo la lipoj estas cirkloformaj.
En la ortografio oni skribas /ts/ kiel c , /tʃ/ ĉ , /dʒ/ ĝ , /ʃ/ ŝ , /ʒ/ j , /x/ ĥ , kaj /w/ kiel ŭ ; por la aliaj fonemoj oni uzas la literon saman kiel la fonetika simbolo. Menciinde, ke la ortografio de Esperanto estas plene regula: principe ekzistas interrespondeco unu-al-unu inter la fonemoj kaj la literoj de la alfabeto. Tiu principo estas difinita en la 9-a Regulo de la Fundamenta Gramatiko (Zamenhof 1963: 301). En la parolo ĝi tamen submetiĝas al certaj perturboj, kiel ni vidos ĉi-poste (§ 2.7).
(1)
[FORIGITA: Tabelo de la Esperanta fonemsistemo kun fonetikaj simboloj, kaj la ĉi-postaj terminoj.]
Labialoj
Dentaloj
Palatalalveolaroj (gingivaloj)
Velaroj
Glotalo
Plozivoj
Afrikatoj
Frikativoj
Nazaloj
Likvidoj
Duonvokaloj
Vokaloj
Antaŭaj
Malantaŭaj
Rondaj
Malvastaj
Mezvastaj
Vasta
2.3 Sistemoj
La fonemoj de iu difinita lingvo aŭ dialekto kaj la regularo, laŭ kiu ili estas kunmeteblaj, konsistigas ĝian fonologian sistemon . Per la membroj de tia sistemo ni volas aludi al la aro da fonemoj, da sonklasoj havantaj fonologian valoron. Dirante, ke la vokalsistemo de Esperanto havas kvin membrojn, ni volas indiki, ke ekzistas la potencialo havi serion da kvin vortoj, el kiuj ĉiu havas malsaman sencon, distingataj nur je unu vokalo – ekzemple pira , pera , para , pora , pura , aŭ tino , teno , tano , tono , tuno ; sed ke ne povas ekzisti serio da pli ol kvin tiaj vortoj. Do Esperanto ne konas distingon kiel [ pera – pɛra], nek [ tuno – tʉno ], nek [ para – pa:ra ]. La 23-membra konsonant-sistemo estas ilustrebla per serio kiel kapo , kabo , kato , *kado , kako , *kago , kaco , kaĉo , kaĝo , kafo , kavo , kaso , kazo , kaŝo , *kaĵo , *kaĥo , *kaho , kamo , kano , kalo , karo , kajo , *kaŭo . Multaj potencialaj vortformoj ne estas ekspluatataj de la lingvo: la stelete indikitajn ne konas PIV, nek eĉ Parnasa Gvidlibro ( Kalocsay k al. 1968). Kun ĉi tiuj neekspluatatoj ni povas tamen kompari ekzemple rado , tago , aĵo , monaĥo , ŝaho , naŭo . Ke [ŋ] ne apartenas al la Esperanta konsonantsistemo, tion ni povas ilustri per la nepra manko de eventuala *kaŋo .