u:
boon
mood
coop
ə
ban(ana)
cap(acity)
La grado de pluralofoneco povas ankaŭ esti diversa en diversaj lingvoj, sendepende de la amplekso de la sistemo. Kaj la rusa kaj la greka havas la 5-vokalan sistemon /i, e, a, o, u/; sed la greka apenaŭ havas pluralofonecon ĉe la vokaloj, dum en la rusa la pluralofoneco estas vere frapa (ĝi dependas ĉefe de la akcentiteco kaj de la ‘moleco’, resp. ‘malmoleco’ de la ĉirkaŭaj konsonantoj). Ju pli da tia kondiĉita pluralofoneco ekzistas en iu lingvo, des pli malfacila estas la tasko de tiu, kiu volas lerni ĝin bone prononci.
En Esperanto la malgrandeco de la vokalsistemo (nur kvin membroj) signifas, ke la realigo de la vokaloj povas esti iom elasta. Eĉ relative granda variado je la realigo ne kaŭzas konfuzon. Ekzemple peno devas distingigi disde pino kaj pano ; sed la preciza kvalito de /e/ en peno ne estas decidiga – nur ĝi estu nek tiel malvasta, ke oni riskas aŭdi pino , nek tiel vasta, ke oni riskas aŭdi pano .
Iuj volis starigi por la Esperantaj /e, o/ regulon pri alofonoj: ke oni uzu relative malvastan kvaliton en nefermita silabo (do en silabo sen fina konsonanto), sed relative vastan kvaliton en fermita silabo (do kun fina konsonanto). Se ni simbolas la malvastajn /e, o/ [ẹ, ọ] kaj la vastajn [ɛ, ɔ], ni povas ilustri tian pluralofonan prononcan jene: vẹni , rẹtọ , mọnọ , ọka ; vɛndi , rɛstọ , mɔndọ , ɔk . Tiel preskribas interalie la prestiĝa Plena Gramatiko ( Kalocsay kaj Waringhien , 1958-: § 21). La regulo povas ŝajni tre natura al parolantoj de gepatra lingvo kun pli ol tri gradoj de vokala vasteco, do interalie al francoj, germanoj, kaj hungaroj. Tamen estas rimarkeble, ke esperantistoj, kies gepatra lingvo konas nur tri gradojn de vokala vasteco (ĉeĥoj, kroatoj, grekoj, japanoj k.m.a.) praktike neniam aplikas ĝin. Kiel skribis la japana lingvistikisto Kawasaki (1959), la regulo preskribita de Plena Gramatiko “restas fremda al japanoj”.
Mia propra opinio estas ke la menciita regulo por Esperantaj /e, o/ povas esti tolerata por tiuj, kies gepatra lingvo konas pli ol tri gradojn de vokala vasteco; sed ke neniel ĝi esti konsiderata kiel deviga . Ĝi ne havas lokon en neŭtrale internacia prononc-maniero.
Eĉ se oni volus havi alofonan variadon inter [ẹ, ɛ], respektive [ọ, ɔ], la menciitaj reguloj – kondiĉitaj de silaba (ne)fermiteco – ne estas memevidente la solaj eblaj. La zulua, kun 5-membra vokalsistemo, ja havas pluralofonecon ĉe /e, o/... sed kun tute alia regulo. En la zulua, oni uzas la malvastan [ẹ] aŭ [ọ] se la vokalo de la sekvanta silabo estas mem malvasta, do /i/ aŭ /u/, sed alikaze oni uzas la vastan [ɛ], respektive [ɔ]. Do la prononcaj kiuj venus nature al zuluo parolanta Esperanton estas ja vẹni , sed ankaŭ vendi ; ja rɛstɔ kaj mɔndɔ , sed ankaŭ rɛtɔ , mɔnɔ . En la svahila, oni aplikas ankoraŭ alian regulon, kun ekzemple [ọ] ankaŭ nazalo, alie [ɔ].
En tiu rilato ŝajnas al mi, ke la greka liveras kontentigan modelon. Ĝia /e/ en / ’ðeno/ ‘mi ligas’ estas fonetike identa kun ĝia /e/ en / ’ðendro / ‘arbo’ ( δένω , δέντρο ). Aŭ la japana: samkvalita /e/ en / nedaj / ‘lito’ kaj / nendaj / ‘epoko’; / te-ga / ‘manoj’, / ten-ga / ‘ĉielo’ (ĉi lastaj kun postpozicio / ga /).
2.7 Procezoj
En homaj lingvoj oni povas rimarki multajn sinkronajn fonologiajn procezon, per kiuj la fonetika formo de iu vorto aŭ vortelemento modifiĝas. Ekzemplaj nomoj de tiaj procezoj estas asimilo, elizio, sinerezo, vokalharmonio. Ankaŭ la reguloj de pluralofoneco povas es rigardataj kiel procezoj: la /k/ de kiso fariĝas [k̟] sub la influo de la sekvanta vokalo /i/, ktp. Oni parolas ĉi-rilate pri procezoj sinkronaj (t.e. samtempaj), ĉar ili okazas laŭ la reguloj de lingvo, kiuj ekzistas je iu tempo. Kiam la reguloj mem ŝanĝiĝas tra la jaroj, tem~ pri procezoj diakronaj .
Pluraj lingvoj havas en sia fonologio procezon, per kiu oni reduktas, t.e. ŝanĝas plikomune la vokalon de ĉiu senakcenta silabo. Tiel en senakcentaj silaboj distingivas malpli da vokaloj, ol en akcentaj silaboj. La rusa estas tia lingvo. En ĝi la opozicio inter /a/ kaj /o/ tute valida en akcentaj silaboj, malaperas en senakcentaj. Se iu ruslingvano permesas al si apliki la saman procezon en Esperanto, li same prononcas afero , ofero , aŭ akcidento , okcidenta . Tamen necesas en Esperanto ne konfuzi tiajn vortoparojn. Tial la ruslingva esperantisto devas aparte klopodi por ne apliki la procezon, vokal-redukton, kiam li parolas en la Internacia Lingvo.
En pluraj lingvoj, interalie en la franca, ekzistas la procezo sinerezo, kiun oni povas nomi ankaŭ sensilabigo. Per tiu sensilabigo vokalo /i/ aŭ /u/, kiu estas senakcenta kaj staras ankaŭ alia vokalo, perdas sian silabecon, tiel akirante prononcon identan kun tiu de /j, w/. Franclingvanoj, kiuj sekvas la saman kutimon ankaŭ en Esperanto, prononcas regiono kvazaŭ regjono , jaguaro kvazaŭ jagŭaro. Tre eble ili ne distingas inter koloniano (el kolonio) kaj Kolonjano (el Kolonjo).
La apliko de tiaj nacilingvaj fonologiaj procezoj en Esperanto kondukas al tio, ke vortoj malsame skribataj prononcigas same. Ĝi do atencas la principon de ortografia reguleco (ĉi-supre § 2.2) kaj pro tio estas malrekomendinda. Tamen por multaj homoj estas vere malfacile eviti la aplikon de procezo deviga en la gepatra lingvo.
En Esperanto oni kelkfoje havas, konforme al la ortografio, sinsekvon de konsonantoj voĉa(j) kaj senvoĉa(j). Tio povas esti interne de unu morfemo ( akvo , absoluta ) aŭ, pli ofte, ambaŭflanke de limo inter du morfemoj aŭ vortoj ( suptaso , okdek , vidas ĝin ). La franca, la rusa, kaj diversaj aliaj lingvoj havas procezon de voĉasimilo en tiaj kazoj; sekvante la saman procezon en Esperanto oni do emas prononci kvazaŭ agvo * , apsoluta , suptaso , ogdek , vidaz ĝin . Tia prononco ŝokas precipe la anglalingvanojn, kiuj ne havas procezon de voĉasimilo kaj facile toleras kombinojn kiel /kv, bs, bt, kd, sdʒ/ ( back vowel , absolute , subtract , book-debt , misjudge ). Aliflanke al franclingvanoj kaj aliaj ~ ŝajnas natura kaj normala. En Esperanto ĝi povas konduki al miskomprenoj nur en vere malmultaj okazoj ( subtaso-suptaso ), do eble estu tolerata – sed ne rekomendinda, precipe por angloj kaj aliaj, kiuj devus aparte lerni fari ĝin!