Mia studo ne pretendas esti tute elĉerpa. Certe estas ankoraŭ kelkaj klarigendaĵoj, kiujn mi intence aŭ nevole preterlasis.
Mi volis sole montri, ke en Esperanto la vortkunmeto kaj la finaĵa kaj sufiksa derivoj estas esence la samaj. Apenaŭ ekzistas apartaĵo en la derivo, al kiu oni ne povus trovi analogion ankaŭ en la simpla vortkunmeto.
Kaj mi volis montri, kiajn komplikitajn vojojn oni iras senkonscie dum la kunmeto de vortoj en Esperanto. Kaj jen, ankaŭ en ĉi tio manifestiĝas la mirinda reguleco, sed samtempe ankaŭ la mirinda fleksebleco de la lingvo. Sed por paroli perfekte la lingvon, tute ne necesas, ke oni lernu parkere ĉiujn ĉi regulojn kaj analizmetodojn. Dio gardu! Ĉi tiuj reguloj resumas nur tiujn leĝojn, laŭ kiuj la mozaikbildoj de la vortelementoj kunmetiĝas en vortbildojn dum skribo aŭ parolo, sen tio, ke ilia kunmetinto konscius pri tio.
Do se vi, kara leganto, dum la lego konfuziĝas kaj rezigne trafoliumas la suprajn paĝojn, ne timu, ke vi ne povos scii bone Esperante. Sed, se vi prenos la ne malgrandan penon de ilia trastudo, mire vi rekonos, kiel malfacilajn vojojn vi iradis ĝis nun, ne rimarkante ĝiajn krutaĵojn kaj serpentumadojn.
La evoluo de nia poezia lingvo[5]
Esperanto estas logika lingvo. Tio signifas, ke en ĝi mankas ĉiu nenecesa komplikaĵo gramatika, ke la elementoj de la lingvo ligiĝas inter si ne laŭ tradiciaj, ofte kontraŭraciaj reguloj, aŭ kapricoj, sed laŭ la postuloj de la pura logikeco. Tamen oni devas bone distingi! La logikeco de Esperanto ne estas rigora grammatika logikeco, kiu faras el la lingvo sekan aritmetikon kaj nin devigas pensi kvazaŭ en matematikaj ekvacioj. Ĝi estas logikeco pure senca, esprimanta ĉion laŭ la plej simpla, plej mallonga, plej senpera maniero. Ni vidu ekzemplon.
Forta, certa estas adjektivaj radikoj. Senforta, sencerta do estas malĝustaj laŭ la gramatika logiko, ĉar la prepozicio sen povas ja rilati sole al substantivo. Do, se ni volas esprimi «estanta sen forto, sen certo», ni devus antaŭe substantivigi la adjektivojn per speciala, substantiviga sufikso. Tia sufikso en Esperanto ne ekzistas, oni do devus ĝin krei, prunteprenante ekzemple la latinan sufikson itudo kaj diri: senfortituda, sencertituda. Tio donus belajn, longajn vortojn kaj iom malfaciligus la lingvon, sed almenaŭ estus perfekta obeo al la gramatika logiko. Nu, sed kion faras la logiko senca? Ĝi diras: se la prepozicio sen povas stari logike nur antaŭ substantivo, tio ja estas tre bonvena, ĉar tiamaniere estas evidente, ke ĝi, per si mem, aŭtomate substantivigas ĉiun nesubstantivon. Ĝi estas do tute egalvalora al speciala substantiviga sufikso. Sekve senforta, sencerta, aŭtomate, per la vort-efiko de sen, alprenas la internan strukturon sen-forto-a, sencerto-a, kaj ili estas tute bonaj kaj uzindaj vortoj. Do, tiamaniere, kie la gramatika logiko levas averte la lingvon, la senca logiko paŝas kuraĝe antaŭen kaj eĉ la mallogikecon ĝi utiligas por siaj celoj.
Multajn similajn ekzemplojn mi povus ankoraŭ citi, sed tio estas ekster la kadroj de mia hodiaŭa temo. Mi mencias sole la senperan verbigon de substantivoj kaj adjektivoj, ĉi tiun genie naturan solvon, kies elimino estis eble la ĉefa kaŭzo de tio, ke Ido mortis jam en la momento de sia naskiĝo. La detala pritrakto de la senca logiko en Esperanto bezonas vastan studon, kaj ĝi ankaŭ meritas ĝin, ĉar ĉi tiu senca logiko estas la fundamento de la mirinda fleksebleco de la lingvo, plejparte al ĝi dankas la artefarita Esperanto sian tute surprizan vivantecon, evidentan taŭgecon por poezio. La vortstrukturo kaj frazkonstruo de Esperanto estas vera arto, ilin oni povus kompari al la impresionismaj pentraĵoj, kie oni ne trovas ŝvite faritan detallaboron, sed larĝajn peniktirojn kaj kuraĝajn kolormakulojn, kiuj tamen fandiĝas en vivefektan, vibran harmonion. Ĉi tiu harmonio estas la tiel nomata «spirito» de la lingvo, ĝin oni sentas ĉe la bonaj stilistoj, kies lingvo «vivas».
Estas evidente, ke ĉi tiu arta efekto, ĉi tiu vibra vivo ne povis naskiĝi el gramatikaj skemoj. Kaj unu el la plej geniaj trovaĵoj de la Majstro estis, ke Esperanton, tuj post ĝia naskiĝo, li fianĉigis al la poezio. Tion li faris jam ankaŭ pri sia unua, preskaŭ infanaĝa projekto, pri la «Lingwe Universala», kies preskaŭ solaj postrestaĵoj estas la poemo «Malamikete de las nacjes» kaj traduko el Heine. Li sciis, ke nur la poezio povas spiri vivon en la argilfiguron de la verko, nur ĝi povas fari el grizaj vortoj, enuaj reguloj, sekaj skemoj vere vivan estaĵon, en kiu oni mire rimarkas la pulsbaton de l’ vivo. Kaj vere, oni povas diri, ke ne per Esperanto li faris poezion, sed per la poezio li faris Esperanton. Oni povas diri, ke la tuta Esperanto estas poezia lingvo.
«Komence estis la sento», tiel oni devus komenci la historion de Esperanto. Vi ja scias, ke la Sento nasikis la lingvon. Kaj ne la seka scienculo, sed la profundsenta artisto skulptis el la ŝtonmaso de skemoj la statuon de la lingvo, ĉizante kaj glatigante ĝin, ĝis fine, ĝi vive ekmovis sin, kiel iam al Pygmalion. Ĉi tiu artista mano kaj sentema koro faris, ke en Esperanto estas ne nur fleksebleco kaj harmonio, sed ankaŭ varma senpereco, dolĉa aromo, afabla humoro, ĉarma senpretendeco. La ceteraj projektoj sonas apud ĝi, kvazaŭ matematika formulo apud soneto.
Kaj la sento ne nur kreis la lingvon, sed ankaŭ ŝirmis ĝin. La sento, esprimata en poezio, donis al Esperanto tian kuntenan forton, ke oni ĝin povus nomi Esperanta patrioteco. Lingvo kaj sento, jen estas Esperanto. La lingvo vivas en sia literaturo, la sento parolas per poezio. Sen literaturo, sen poezio Esperanto estus muta kaj morta.
La praktikaj utiloj de Esperanto, dank’ al la internacia organizo, hodiaŭ jam estas multflankaj. Sed ni devas memori, ke la plej entuziasmajn adeptojn, la pionirojn kaj heroldojn de la lingvo, ne ĉi tiuj praktikaj utiloj ĉenas al Esperanto. Por ili Esperanto ne estas sole rimedo, kaj la Esperanta poezio kaj literatuio ne estas sole ornamo kaj amuzo. Por ili ĝi estas kvazaŭ memcelo, pasio, por kiu oni oferas, tute ne atendante ian gajnon. Kaj al ilia entuziasmo oni povas danki, ke flanke de la uzantoj de la lingvo, paŝon post paŝo evoluis la juna lingvo, faris siajn infanpaŝojn, ekzercis siajn muskolojn, kaj kuraĝe sin preparas por plenforte kaj grandpove riski la konkuron de la lingvoj.
Ni malgrandnacianoj konas ĉi tiun klopodon, ni lernis, kiel grava estas la literaturo por la vivteno kaj evoluigo de lingvo. Kaj ni devas ne forgesi, ke ankaŭ ĉiuj esperantistoj estas, laŭ sia Esperanta duono, malgrandnacianoj, anoj de plej malgranda lando, Esperantujo, kie ja neniam subiras la suno, sed provizore ĝi ankoraŭ ne lumas por tro multaj milionoj da homoj.
Sed mi ankoraŭ ne tuŝis la demandon, ĉu en Esperanto estas do ebla la evoluo de literaturo, kiu povus havi similan valoron, povus doni similan plezuron, kiel la naciaj literaturoj.
Belsoneco kaj fleksebleco, kiel ni vidis, estas propraj al la lingvo, tiuj du premisoj do ekzistas. Ekzistas krome en la lingvo granda poeziemo, tion atestas la multaj rimistoj, kiuj komencas ĉarpenti versojn, antaŭ ol ili tute ellernis la gramatikon.
Sed ĉio ĉi ne estas sufiĉa. Anatole France pro alia motivo rifuzis la rajton de Esperanto por poezio; laŭ li en la naciaj lingvoj la vortoj vekas asociaciojn, rememorojn, kiuj koloras ilin, donas al ili kaŝitan energion, dum en artefarita lingvo la vortoj estas senasociaciaj, sennuancaj, abstraktaj, do ĉia traduko en Esperanto povas esti nur la pala kopio, por ne diri fuŝo de la originalo.
Nu, teorie ĉi tiu rezonado ŝajnas esti vere konvinka, precipe por tiuj, kiuj staras ekster la lingvo. Sed, ekzemploj tion montras, Esperanto estas tamen multe pli kapabla, ol tion oni kredus teorie. Vere, ke en Esperanto, kiel ankaŭ en la naturaj lingvoj, la tradukanto ofte devas kontentiĝi je doloraj kompromisoj. Sed en lertaj manoj la lingvo povas disvolvi fortajn kaj delikatajn efektojn, kaj — jen la plej grava afero — tute forgesigi sian artefaritecon.