Ĉar la Esperantaj vortoj tute ne estas tiel abstraktaj, pendantaj en la aero, kiel oni tion opinius teorie. Unue, la Esperantaj vortoj estas prenitaj el vivanta materialo, por diri komparon, ili ne estas floroj faritaj el papero, sed floroj plantitaj en bedon. Ili daŭrigas tie sian antaŭan vivon kaj ju pli multa fariĝas ilia tero, des pli ili disbranĉos kun riĉaj asociacioj kaj rememoroj.
Poste, ĉar ili estas prenitaj el internacia materialo, jam dekomence ili havas ĉiuj asociaciojn internaciajn. La biblio, la antikva mondo, la ĝenerala moderna kulturo provizas multajn vortojn per nuancoj ĉie senteblaj. En lerta mano ĉi tiuj nuancoj povas havi surprizajn efektojn.
Kaj kio donis la asociaciojn al la nacilingvaj vortoj? La historio, la moroj, sed precipe la literaturo. La sama efiko de la samaj faktoroj estas ja atendebla ankaŭ en Esperanto. La historio de nia movado, la komunaj aspiroj kaj esperoj, niaj kongresoj, nia publika vivo iom post iom riĉigis kaj riĉigos multajn vortojn per speciale Esperanta kromenhavo. Kaj la efiko de la verkistoj devas ja same manifestiĝi, kiel en la naciaj lingvoj. La tradukoj kvazaŭ perforte trudas al la lingvo konstantan penon, esprimi la ĝis tiam neesprimeblan. Kvazaŭ transfluigata sango en anemiulon, fluas per ili en ĝin novaj esprimformoj, novaj nuancoj, novaj asociacioj. Originalaj poetoj kantas, kaj iliaj versoj stampas vortojn per neeviteble aperantaj rememoroj. Komunaj klopodoj kaj ekfloranta literaturo, jen la du rimedoj, per kiuj la lingvo akiras egalrajtecon al la naciaj lingvoj.
La evoluo de la poezia lingvo do povas okazi laŭ du vojoj. Per la efiko de la naciaj lingvoj, kaj per si mem, per la libera disvolviĝo de la eblaĵoj en ĝi kaŝataj.
La efiko de la naciaj lingvoj ree manifestiĝas laŭ du vojoj. Unue per la adapto de frapantaj, spicaj esprimformoj, due per la pligrandigo de la Esperanta vorttrezoro (neologismoj).
La adapto de esprimformoj estas komencita jam de Zamenhof, kies «Proverbaro» estas vera trezorejo de tiaj bongustaj diroj, trafaj parolturnoj. Kaj la «Enciklopedia Vortaro» de Wüster kaj la «Plena Vortaro» de SAT montras, kiom da trezoro estas amasigita en la ampleksa verkaro de la Majstro. Bone konante ĉi tiun materialon, kaj ĝuste uzante ĝin, oni povas havi vere koloran kaj vivoplenan, preskaŭ popolan stilon. Kaj la bona stilisto, konscienca tradukanto certe ne kontentiĝas je laŭsenca, skema traduko, sed klopodas reprodukti ankaŭ la stilapartaĵojn, la aromon de la originalo. Kaj por tio li devas uzi antaŭ ĉio la zamenhofajn parolturnojn, se tiaj ekzistas konvenaj. Laŭ mia opinio, ĉi tiu insisto pri la jam ekzistantaj formoj estas tre grava, ĉar nur tiel ili estos ofte renkontataj en nia literaturo, kaj transiras en la publikan scion kaj uzon, farante pli natura, pli vivaspekta la lingvon. Kaj tial ĉiu tradukanto-kandidato, antaŭ ol entrepreni laboron, sed ankaŭ ĉiu originala verkonto devas funde koni almenaŭ ĉi tiun trezoron. Nun ĝi jam estas grandparte registrita ankaŭ en vortaroj, do estas facile alirebla por ĉiuj. Kaj tre verŝajne baldaŭ sekvos ankaŭ la registro de la parolturnoj de Grabowski kaj Kabe. Sed propre oni devus traserĉi la tutan Esperantan literaturon por tiaj parolturnoj, taksi ilin laŭ valoro, akordigi la samsencajn, nur tiel estos eble, ke ĉiuj lingvoj kunlaboru en la kreo de la vere esprimriĉa, grandioze esprimkapabla poezia lingvo Esperanta.
Kaj la recenzistoj devas gardi ĉi tiun esprimkapablon de la lingvo. La tradukojn kaj originalaĵojn oni devus fine recenzi ne nur laŭ la gramatika korekteco — gramatike nekorektajn oni simple ne devus recenzi, sole averti la legantojn kontraŭ ilia aĉeto kaj lego — sed ankaŭ laŭ la kolorvaloro. Oni mallaŭdu la sekan, sensukan stilon, oni menciu la spicajn esprimojn, oni laboru konscie kaj konsekvence pri la evoluo de la lingvo.
La alia vojo estas la pligrandigo de la Esperanta vorttrezoro, la tiel nomataj neologismoj. Tre delikata temo!
Rilate ilin la esperantistojn oni povas dividi en du grupojn, en propagandistojn kaj literaturistojn.
La propagandisto volas facilan Esperanton, kiun li povus verŝi rapide, per tute eta funelo, en la kapon de ĉiu homo. Li estus plej feliĉa, se la lingvo konsistus el ducent vortoj, se oni povus skribi sur poŝtkarton la tutan gramatikon, kaj la tutan vortaron, kun la Himno. Li estus tre kontenta, se post sessemajna kurso ĉiu parolus flue kaj komprenus sen vortaro la kolektitajn verkojn de Shakespeare, Dickens, Wells kaj Shaw.
La literaturisto volas riĉan lingvon, volas havi apartan vorton per ĉiu vorto de sia nacia lingvo, apartan vorton por ĉiu nuanco, laŭeble radikvorton, ĉar la vortojn tro derivitajn kaj kunmetitajn li sentas artefaritaj, malfortaj, senkoloraj. La poeto volas multajn, tre multajn vortojn, por raketi per ili, por trovi per ili freŝajn, neuzitajn rimojn. La poemtradukisto abomenas la kunmetaĵojn, ĉar ili estas tro longaj, malhelpas lin en lia vetkuro por mallongo. Ili efektive havas sopiron je la tuta indogermana vort-trezoro kaj amare envidas la kvardekmil vortojn de la feliĉa Shakespeare.
Tiuj du antipodoj, vere, akre batalas inter si, de kiam ekzistas la lingvo. La unuaj riproĉas, ke la neologismoj malfaciligas, konfuzas, kaj fine pereigos la lingvon, argumentas per la orientanoj, kiuj ne konas la vortojn pruntitajn el la Eŭropaj lingvoj. La duaj riproĉas, ke la konservativa partio volas ŝtonigi la lingvon, bari ĝian evoluon, trudi al ĝi malriĉon kaj senornaman simplecon.
Kiel oni povus decidi en ĉi tiu kverelo, por doni pravon al ambaŭ partioj? Ĉar finfine, el siaj propraj vidpunktoj, ili ja ambaŭ estas pravaj.
Se la esperantistoj estas pri io en embaraso, ili plej ĝuste agas, turnante sin al la ekzemplo de la Majstro. Ni rigardu do, kiel li, certe la plej grandskala propagandisto kaj literaturisto en la sama persono, solvis ĉi tiun dilemon?
Lia solvo ja estas konata. Li donis la trunkon de la lingvo en la Universala Vortaro de la Fundamento. Per tio li fiksis la vortprovizon vulgaran, kiel eble plej striktan, sed nepre necesan por ĉiu esperantisto. Kaj, poste, tiel trankviliĝinte pri la unueco kaj neŝanĝebleco de la lingvokerno, kiel literaturisto li tute ne avaris pri la kreo kaj liberala akcepto de novaj radikoj, tiel ke la Zamenhofa radikaro de Wüster enhavas proksimume du milojn da ili, ĝis nun ne oficialigitajn.
Kion ni lernas el ĉi tiu ekzemplo? Devas ekzisti limita vortprovizo, la trunko de la lingvo. Ĉiu, kiu volas uzi la lingvon nur por ĉiutagaj bezonoj, devas koni ĉi tiun lingvo-trunkon, sed ne bezonas nepre koni pli multe. Ĉiu, kiu volas esti certa pri tio, ke oni lin komprenos, devas uzi nur ĉi tiun trunkan vortprovizon, alie li riskas nekomprenon. Sekve, ĉiuj lernolibroj devas enhavi ĉi tiun vortprovizon, sed nenion pli.
Kaj ĉi tiu principo tute ne estas speciale kaj ekskluzive Esperanta, tute la saman ni trovas ankaŭ en la lerno de naciaj lingvoj. Ja en ĉiu natura lingvo oni povas distingi ĉi tiun vulgaran vortprovizon, konsistantan el la ĉiutage uzataj vortoj. Ĝin enhavas la bonaj lernolibroj, post ĝia funda ellerno, oni jam povas kompreni kaj sin komprenigi, eĉ flue interparoli kaj korespondi pri ordinaraj temoj. Kaj se iu per sia gepatra lingvo parolas al fremdulo, li ja instinkte parolas «pli simple», t.e. li uzas nur ĉi tiun vortprovizon. Sed certe neniu pretendas, sciante sole ĝin, kompreni senmanke la literaturajn ĉefverkojn de la respektiva lingvo, ĉiu, tute kompreneble, konsultas por tio bonan vortaron, kaj tiel, dum lego, iom post iom li kompletigas sian lingvokonon.
Kio nun estas ĉi tiu trunka vortprovizo de Esperanto? Nu, ĝi ne estas tute konforma al la Fundamenta Vortaro. Ĝi estas parte pli, parte malpli. En la Fundamento ja ekzistas vortoj, kiujn oni preskaŭ neniam uzas en la ĉiutaga vivo, aliparte multaj, de tiam oficialigitaj vortoj penetris la vulgaran lingvon. Kaj certe oni devus ankoraŭ zorge konsideri, ĉu oni ne bezonus ankoraŭ kelkajn vortojn pli simplajn por la esprimoj de la ĉiutaga vivo, kiuj nepre kreiĝus inter homoj parolantaj ekskluzive Esperanton. Mi estas ekzemple certa, ke ili ekĝojus pri la esprimoj: ascendi kaj descendi, anstataŭ envagoniĝi kaj elvagoniĝi, ensipiĝi kaj eksipiĝi, surkaleŝiĝi kaj dekaleŝiĝi ktp.