Cetere la Akademio jam komencis fari distingon inter la literatura kaj vulgara vortprovizoj. En la lasta eldono de la Oficiala Vortaro, la lastan ĝi presigis per kurzivaj literoj. Laŭ mia opinio tre oportune kaj necese estus meti ĉi tiun distingon ankoraŭ pli evidente, kaj por tio eble eldoni la zorge konsideritan vulgaran, aŭ lernolibran vortprovizon en tute aparta broŝuro. Per tio la vortaro de la lernolibroj fariĝus tute unueca, kaj ĉiu povus certe scii, kian vortkonon oni povas supozi pri iu, kiu ĉerpis sian konon sole el lernolibro, kaj kiun mi nomus «elementa esperantisto».
Kaj per tio la Akademio povus ankaŭ liberiĝi de la timo, ke la lingvo fariĝas tro malfacila kaj fine dronos en la embaraso de riĉeco. Ĝis nun, vere, nenia diferenco ekzistas inter la oficialaj vortoj, kaj eble sole la esperantologoj scias, kiu vorto estas fundamenta, kaj kiu apartenas al la oficialaj aldonoj. Tute komprenebla estas do, ke la Akademio ne volas senlime pliampleksigi la trunkon de la lingvo. Sed apartiginte ĉi tiun trunkon, ĝi tuj havos pli liberan manon, kaj ne plu devos sin reteni eĉ de la oficialigo de la Zamenhofaj vortoj, ne parolante pri la Kabe-aj kaj Grabowskiaj kaj tute ofte uzataj vortoj.
Ĉar ĉi tiu sinreteno havas ankaŭ malbonajn flankojn. Unue, ĝi vekas ian revoluciemon en la verkistoj. Oni rezonadas jene: se eĉ la vortoj iniciatitaj de Zamenhof kaj Grabowski kaj sufiĉe ofte renkonteblaj en la literaturo ne estas aprobitaj de la Akademio, ĉu povas al mi gravi ĝia malaprobo? Certe tre erara rezonado, sed mi aŭdis ĝin per propraj oreloj. Due, ofte ekzistas tre bona, kaj ankaŭ necesa vorto por io, sed oni faras novan, ĉar oni ne konas la malnovan kaj ĝustan. Per tio estiĝas tiaj du formoj de la sama vorto, kiel ekzemple konkeri kaj konkiri.
Sed mi tute deflankiĝis de mia temo. Mi resumas.
La esperanta literaturo nerezisteble kunportas la riĉiĝon de la vortprovizo. Ĝi kreas novajn radikvortojn anstataŭ kunmetaĵoj, novajn vortojn por mankantaj esprimoj de nuancoj. Se oni apartigas la vulgaran, aŭ lernolibran vortprovizon, tute ne estos plu danĝera la liberala oficialigo de ĉi tiuj novaj vortoj, precipe, se oni markas per speciala signo, ke ili estas poeziaj vortoj.
Tiajn poeziajn vortojn ja havas ĉiu nacia lingvo. Oni uzas ilin nur en poemoj, aŭ en la «alta» prozo. Oni fariĝus ridinda, uzante ilin en la ĉiutaga parolo. Do, ankaŭ en Esperanto neniu parolas jene: «Amara sentimento obsedis mian sinon», aŭ «mi aklame kunjubilos vian nuptan festregalon», aŭ, «li dronis en la abismoj de la ĉagreno», aŭ, «ŝi apertis la kluzojn de inunda ploro». Sed ĉiuj ĉi vortoj estas nepre necesaj en poezio, ĉar neniu alia vorto povas anstataŭi ilin kun plena signifo kaj esprimforto.
Ni rigardu nun, kiaj motivoj gvidas la literaturistojn por krei aŭ uzi vorton novan?
Unue, ili volas eviti la tro komplikajn, artefaritajn, kaj pezajn kunmetaĵojn. Tiaj vortoj, precipe se ili estas ofte uzataj, faras la lingvaĵon peza kaj forturnas la atenton de la verko mem. Antaŭ longe mi legis tre bonan tradukon de interesa verko, plenan de artifikaj kunmetaĵoj, kiuj tre lerte esprimis delikatajn nuancojn, kaj plejparte estis vere spritaj. Plezure mi analizis ilin tra la tuta verko, kaj je la fino mi rimarkis, ke mi — tute ne scias, pri kio en ĝi temas. Mi asertas, ke dum la lego pli ĝenas tia vortkunmeto, ol nova vorto, kiun oni divenas el la kunteksto.
Kaj tion bone sentis ankaŭ Zamenhof. Jen ekzemple kelkaj zamenhofaj, ne fundamentaj vortoj, kiujn ne naskis nepra neceso, per kiuj la Majstro volis nur eviti kunmetaĵojn kaj derivaĵojn. Abismo anstataŭ profundegaĵo, ferio anstataŭ libertempo, giganto anstataŭ grandegulo, kalva anstataŭ senhara, festono anstataŭ florplektaĵo, karambolo anstataŭ kunpuŝiĝo, angoro anstataŭ korpremiteco, aŭroro anstataŭ tagiĝo, sino anstataŭ trunkantaŭo.
Poste, jam ĉe Zamenhof, sed ankoraŭ plie ĉe Grabowski, oni vidas certan tendencon por la iompostioma malpliigo de la mal-vortoj. Ĉe Zamenhof stulta anstataŭ malsprita, aflikti anstataŭ malĝojigi, milda anstataŭ malsovaĝa; ĉe Grabowski humida anstataŭ malseka, aperti anstataŭ malfermi, disipi anstataŭ malŝpari, noci anstataŭ malutili, fora anstataŭ malproksima, neglekti anstataŭ malzorgi montras ekzemple ĉi tiun tendencon.
Oni do devas ne miri, ke tiuj tendencoj daŭras plu en la lingvo, kaj aperas stumbli anstataŭ falpuŝiĝi, langvoro anstataŭ animmalstreĉiĝo, nupto anstataŭ geiĝo, svelta anstataŭ gracitalia, rara anstataŭ malofta, aŭdaca anstataŭ riskemega, eĉ, lastatempe, trista anstataŭ malĝoja.
Sed kompreneble, ĉi tiun evoluon oni devas iel bridi. Unua regulo: ĉiu oficiala radiko estas neŝanĝebla. Dua regulo: novajn vortojn enkonduku nur, kiu funde konas la lingvon, konas lingvojn krom la sia, havas viglan lingvosenton, senton pri la gusto de Esperanto kaj ĉion ĉi li pruvas per valora verko originala, aŭ tradukita, kiu lin montras majstro de la lingvo. Tia verkisto certe konscias sian respondecon kaj je neologismo sin decidigas nur post fundaj konsideroj, konsulto de ĉiuj bonaj vortaroj, do en okazo de nepra arta neceso. Aliparte, oni devas allasi, ke ĉi tiu arta neceso estas pli larĝa, ol la neceso pure lingva.
Kompreneble neniu povas garantii, ke la kreon de nova vorto riskos sole la supre karakterizitaj lingvaj kaj artaj kompetentuloj, kaj certe ĉiam estos esperantistoj, kiuj sen funda kono de la lingvo kaj de ĝia vortmaterialo, simple prenas nacian, aŭ latinan radikon, anstataŭ multe cerbumi kaj esplori pri ekzistanta taŭga esprimo. Sed tio tute ne estas danĝera. Ĉiu tia nekompetenta fuŝo ja estas naskita morte, ĉar la sorto de neologismo dependas ja de la aŭtoritato de la verkisto, kiu ĝin proponas, kaj de la valoro de la verko, en kiu ĝin oni proponas.
Uzante novan vorton, oni kompreneble estas elmetita al la danĝero, ke la leganto ne komprenos lin. Tial, la verkisto, en sia propra intereso, devas kolekti en tabelo ĉiujn uzitajn neoficialajn vortojn kaj klarigi ilin per la oficiala vortmaterialo. La eldonistoj de libroj devus insisti pri tiaj vortklarigoj, se la verkinto neglektus tiun ĉi devon. Ĉi tiuj vortklarigoj faciligas ankaŭ la orientiĝon de la Akademio rilate al la nove aperantaj radikoj kaj rilate al la uzateco de la pli malnovaj neologismoj.
La ĝis nun pritraktitaj du ebloj de evoluo do konsistas el prunto el fremdaj fontoj: el la grandaj naturaj lingvoj, el la patrinlingvoj de Esperanto. Sed ne malpli grava estas la evoluo spontanea de la poezia lingvo, konsistanta el la libera kaj kuraĝa utiligo de ĉiuj eblaĵoj kiuj sin kaŝas en la strukturo de la lingvo, en ĝia granda fleksebleco.
Ni jam menciis, kiel devenis ĉi tiu fleksebleco el la poezia sento de la Majstro. Sed ĉe li la lingvo ankoraŭ ne disfaldis ĉiujn siajn eblaĵojn, eble la naciaj lingvokutimoj retenis la Majstron de ilia tute libera fruktuzo. La granda artisto de la fleksebleco, la kuraĝa tornisto de la poezia lingvo estis Grabowski, precipe en sia «Sinjoro Tadeo», kiu ĝerme enhavas eble ĉion, kion oni povas elsorĉi el la lingvo.
Ĉi tiu poezia traduko estas ĝis nun la plej granda fortostreĉo en Esperanto. Ĝi devigis la talenton de la tradukinto por la plej granda koncizo de stilo, por formoj frapante mallongaj, kuraĝaj, kelkfoje tro kuraĝaj, sed ĝuste per ilia kuraĝo elegantaj kaj surprize interesaj. Bedaŭrinde la traduko ne estas ĝenerale konata, kvankam ĝi devus esti pritraktata en ĉiu supera kurso, studata de ĉiu poemtradukisto. Nur per la lingvaj konkeraĵoj amasigitaj en ĉi tiu verko nia poezia lingvo povas akiri tian kapablon, ke ĝi povu sukcese ataki tiajn literaturajn ĉefverkojn, kiaj ekzemple la Komedio de Dante, la Faŭst de Goethe, aŭ la tragedioj de Shakespeare.