Por la evoluigo de tiu ĝenerala, kanvasa stilo ni havus niajn gazetojn. Ili devas kontroli, kontroli kaj kontroli la tekstojn de ĉiuj artikoloj antaŭ publikigo. Kompreneble, tio bezonas delikatan manon, certan guston, kiu povas bone distingi inter floro kaj sarkindaĵo, kiu ne formas ĉiujn tekstojn laŭ sia bildo, eble griza kaj seninteresa, aŭ, kio estas ankoraŭ pli fatala, ne altrudas siajn proprajn kapricojn kaj superlogikaĵojn, sed elsarkas nur tiajn mallertaĵojn kaj naciismojn, kiuj certe ne pliriĉigos la lingvon, ne signifas esprimon por mankanta nuanco, estas pli, aŭ malpli kontraŭaj al la spirito de la lingvo. Se lerta mano faras tiajn korektojn, la ensendinto mem estos surprizita, kiel viva kaj natura fariĝis lia stilo, li lernas el la korektoj, kaj en liaj postaj artikoloj la kontrolanto ĝoje konstatos la rapidan malpliiĝon de la korektindaĵoj.
Mi estas certa, ke la vera ekfloro de la Esperanta literaturo certe kondukos al la starigo de tia internacia areopago, kiu anstataŭos la lingvan instinkton en la naturaj lingvoj.
Sed ĝis tiam, la gazetoj havas la taskon, teni la standardon de la pura stilo. Bedaŭrinde, la nunaj Esperantaj gazetoj ne havas tro multe da loko por literaturo, kaj eĉ se ili publikigas novelojn kaj poemojn, tio ne estas ilia ĉefa programo kaj tasko. Tiu ĉi manko de literatura organo tre dolore sentiĝas, de kiam Literatura Mondo, antaŭ kvin jaroj ĉesigis sian aperon. Nin, kiuj estis redaktintaj la gazeton, konsolis en nia ĉagreno sole tiu espero, ke certe aliloke iuj aliaj levos la falintan standardon. Dum kvin jaroj tio ne okazis. Kaj nun, eble mi ĝojigos vin anoncante, ke Literatura Mondo ree aperos en decembro kaj laŭ la malnovaj vojoj daŭrigos sian laboron pri la akcelo de la literatura kaj lingva evoluo.
Sed mi ĝis nun sole mallonge aludis pri punkto, kiu estas eble tamen la plej grava por la literatura lingva evoluo. Ĝi estas la publiko.
Oni diras, ke ĉiu popolo havas tian registaron, kian ĝi meritas. Eble pli prave oni povus diri, ke ĉiu popolo havas tian literaturon, kian ĝi meritas. Ĉu la esperantistaro faris do sian eblon por elmeriti pli brilan literaturon?
Nu, tiun ĉi diskretan demandon mi ne kuraĝas respondi per nepra jes. Kabe kaj Jean Forge[7] ekzemple tute ĉesigis sian literaturan agadon Esperantan, kelkaj gravaj firmoj, malfacile varbitaj, retiriĝas de la Esperanta eldonado. Ĉio ĉi estas grava perdo kaj montras ian neglekton de tiu devo kiun mi supre nomis malgrandnaciana devo, kaj kiu konsistas el la oferema subteno de la literaturo.
Estas ja konate, ke la esperantistaro senĉese alfluas kaj refluas kvazaŭ tajdo, novaj alvenas, malnovaj foriras, aŭ almenaŭ iras trans la vidlimon de la movado; tio ĉi ja estas neevitebla, dum Esperanto ankoraŭ ne konkeris por si la ĝeneralan akcepton kaj uzon. Sed estas vere dolore, se iu, kiu en Esperanto rekonis ĉiel taŭgan, mirinde flekseblan, perfekte kapablan instrumenton de esprimo, kaj havis kapablon kaj inspiron: perfekte interpreti per ĝi sentojn fremdajn, aŭ proprajn, forlasas la movadon silente, sed kun la muta riproĉo: por kiu verki en Esperanto?
Mi scias, ke mizera ekonomia situacio premas la tutan mondon. Kaj mi scias, ke ni vivas en epoko, kiam la poezio ŝajnas elmodiĝinta, kaj la poeto ne senkaŭze vokas ĉagrenite al siaj kantoj:
Tamen, ni devas ne forgesi, ke ni estas esperantistoj, adeptoj de Esperanto, kiu, kiel mi diris, estas lingvo kaj sento. Kaj ĉi tiu lingvo kaj ĉi tiu senton spiradas ja per la literaturo kaj poezio. Lasi perei ilin estus: lasi sufokiĝi la lingvon.
Kaj ĉi tie tre multe povas helpi la Esperanta societa vivo. Ĝi povas, pere de la pli progresintaj kaj poeziemaj membroj de la societo, per superaj kursoj, per literaturaj vesperoj, intimaj poeziaj kaj literaturaj kunvenoj, edukila membrojn por literaturo kaj poezio. En la koro de ĉiu homo vivas kaŝe la soifo je kaj poezia belo, kvankam ofte dike kovrite per la sablo de la ĉiutagaj interesoj kaj eble ankaŭ de la lernejaj rememoroj. Sed oni ekgratu ĉi tiun sablon, kaj oni mire rekonos, kiel grandioza kaj plezuriga instrumento estas la lingvo kaj kiajn artistojn jam havas tiu ĉi instrumento.
Ke ĉi tio ne estas malplena fantaziaĵo, tion montras, ke ĉie, kie vivas poetoj, aŭ literaturistoj pli famaj, tuj ariĝas ĉirkaŭ ili pli, aŭ malpli granda aro da literaturemaj esperantistoj, kaj — subite plimultiĝas la nombro de la vendotaj libroj en tiu loko.
Jes, multaj homoj diras, ke ili ne ŝatas, aŭ ne komprenas poezion. Sed fakte, ili nur ne scias legi poezion, oni devas tion instrui al ili. Apenaŭ ekzistas homo, sur kiun ne efikus bona deklamo de bona poemo. Kaj se li ofte havas la okazon aŭdi, iom post iom li emiĝas ankaŭ legi. Krome, laŭ mia opinio, la poemoj estas eminente taŭgaj, por ellerni perfekte la lingvon. Poemo lernita neforviŝeble fiksas en la memoro vortojn kaj esprimojn. Bonaj poemoj devus esti abunde uzataj en superaj kursoj. Per tio oni akirus du rezultojn per unu fojo: perfektan lingvokonon kaj interesiĝon pri nia poezio.
Do, per la celkonscia literatura propagando oni certe povas tiom eduki kaj entuziasmigi la homojn por la literaturo, ke eĉ se ili ne estas sufiĉe riĉaj por aĉeti kaj aboni solaj, ili aranĝos komunan aĉeton kaj abonon. Tiel ĉiu grupo havus baldaŭ pli malpli grandan bibliotekon, plivigliĝus la tuta societa vivo per la literaturaj vesperoj, kaj ankaŭ la eldonistoj de gazetoj kaj libroj trovus sian kalkulon kaj entreprenus pli kaj pli multajn eldonojn, eldonus pli kaj pli riĉajn kaj multenhavajn gazetojn.
Kompreneble, por fari tiajn vesperojn, oni devas fari bonan programon. Ĉu ne estas mizere, ke en la programo de ĉiu Esperanta festeto oni trovas nur la Himnon, kaj La Vojon, maksimume la Preĝon sub la Verda Standardo, kiuj ja estas perloj de nia poezio, sed kies efekton multe malpliigas ilia trouzateco. Vere, kvazaŭ ne ekzistus riĉa literaturo, riĉa poezio Esperanta, taŭga por ĉiu okazo. Kaj, ĉu ne estas ekzemple strange, ke oni ĝis nun tute ne sentis la bezonon de bona poezia antologio de originalaĵoj, kvankam ĝi estus preskaŭ nemalhavebla por la aranĝo de literaturaj festoj?
Mi estas certa, ke Esperanto, laŭ la supre skizita maniero, povos savi sian literaturon kaj poezion trans la nunan ekonomian kaj poezian krizon; sed por tio ĝi bezonas helpemajn manojn kaj entuziasmajn korojn. Donacu do ilin al la lingvo, kiu, kreskinte el la semo de Sento, volas produkti florojn de Sento, kaj kies eblaĵoj, tra la harmonio de sento kaj esprimo, ideo kaj formo, deziras disbranĉiĝi por multkolora, fortika kaj nepereigebla vivo.
Sendemandaj respondoj
La difina artikolo
Nek en la Fundamento de Esperanto, nek en la Lingvaj Respondoj de Zamenhof oni trovas striktan regulon pri la uzo de la difina artikolo la. Kaj tial la difina artikolo estas konstanta problemo por tiuj, en kies lingvo ĝi ne ekzistas. Precipe la rusoj preskaŭ ĉiam mistrafas en ĝia uzo. Tute ne uzi ĝin, kiel Zamenhof iam rekomendis al la dubantoj, laŭ mia opinio ne estas kontentiga solvo. Estas vere, ke superflua artikolo pli ĝenas ol la manko de artikolo tie, kie ĝi devus stari, sed ankaŭ ĉi tiu lasta estas grava stileraro, kiu multfoje malfaciligas eĉ la komprenon. Oni devas iel starigi striktajn regulojn, kies scio klarigas kaj instruas la uzon de la artikolo por ĉiuj. Ĉi tiujn regulojn mi klopodas nun fiksi.