Ata kaj ita
Ĉi tiuj du formoj estas ofte erare intermiksataj en pasivaj verboj. Kiam oni diru estas …ita, kaj kiam estis …ata?
Ni vidu ekzemplojn:
1. La domo estas konstruita depost duonjaro.
2. La domo estis konstruata dum duonjaro.
Ekzemplon 1. ni povas alivorte esprimi per la vorto preta. (La konstruo de la domo estas preta depost duonjaro.) Ekzemplon 2. ni povas alivorte esprimi per la vorto daŭri. (La konstruo de la domo daŭris dum duonjaro.)
En ekzemplo 1. (estas …ita) la akcento estas sur la rezulto de la ago, ĉar …ita signifas finitan agon, do ankaŭ la rezulton. En ekzemplo 2. la akcento estas sur la daŭro de la ago, ĉar …ata signifas agon estantan.
Vere, aŭdante: «la domo estis konstruata el brikoj» — mi imagas vidi masonistojn, kiuj metas brikojn unu sur la alian. Male, aŭdante: «la domo estas konstruita el brikoj» — mi imagas vidi pretan domon el brikoj.
Same: aŭdante: «la supo estis manĝata» — mi imagas homon, kiu en estinta tempo, en la tempo, pri kiu oni parolas, ĝuste, manĝas supon. Male: aŭdante «la supo estas manĝita» — mi imagas (en estanta tempo) — malplenan teleron kaj plenan stomakon.
Sekvas el ĉi tio, ke parolante pri ilo, oni prefere uzu formon 2. ĉar ilo kutime kunhavas la ideon de ago. Male, parolante pri materialo, oni prefere uzu formon 1.
La viando estis tranĉata per malakra tranĉilo.
La viando estas tranĉita el porkfemuro.
Resume:
…ata: ekzistas (ekzistis, ekzistos) daŭranta ago.
…ita: ekzistas (ekzistis, ekzistos) preta faro, rezulta de ago.
Ĉu la ekzisto estas nuntempa, pasinta, aŭ futura, tion diras la tempo de la apuda helpverbo esti.
Kunmetitaj verboformoj
Ĉe kelkaj esperantaj verkistoj oni vidas grandan preferon al ĉi tiuj formoj, ili verŝajne opinias, ke la tre preciza difino de la tempo estas apartenaĵo de la bona stilo. Nu, mi havas kontraŭan opinion. Ĉi tiuj formoj pro sia longeco impresas min ĉiam peze kaj tede, mi vere kompatas la bedaŭrindajn frazojn, kiuj trenas sur siaj piedoj tian ŝarĝon: verbojn longajn je duonlinio.
Sed ne nur malbelaj estas la kunmetitaj verboformoj, ilia deviga uzo farus la lingvon ankaŭ tre malfacila por tiuj, kies lingvo ne konas tian precizan tempodistingon. Esperanto havas tri tempojn: la nuntempan, la pasintan kaj la futuran. Bona stilisto povas ĉion esprimi per tiuj ĉi tri tempoj, kaj pli akran distingon li povas fari ankaŭ sen la duonmejlaj verboformoj, per aliaj, ruzaj rimedoj.
Ni vidu tiujn ĉi kunmetitajn verboformojn, kaj ilian necesecon laŭvice.
Evidente, ke la verboformojn kun estas oni neniam bezonas. Oni ĉiam povas uzi anstataŭ ili la simplan formon. Mi estas manĝinta identas je mi manĝis; mi estas manĝanta identas je mi manĝas, mi estas manĝonta identas je mi manĝos. Se oni volas doni al la frazo iom da akcento, oni povas diri: mi ĵus manĝis, mi jam manĝis; mi nun manĝas, mi ĝuste manĝas; mi tuj manĝos, mi baldaŭ manĝos, mi volas manĝi. La kunmetitaj verboformoj kun estas al mi ŝajnas preskaŭ stileraro.
Ankaŭ la formojn kun estis oni povas plejparte eviti. Ekzemple anstataŭ: «kiam mi estis skribanta la leteron, mia amiko venis» — oni povas diri: «ĝuste kiam mi skribis la leteron, mia amiko venis». Anstataŭ «kiam mi estis skribinta la leteron, mia amiko venis» oni povas diri: «post kiam mi skribis la leteron, mia amiko venis». Anstataŭ: «kiam mi estis skribonta la leteron…» oni diru: «antaŭ ol mi skribis la leteron…» aŭ «kiam mi volis skribi la leteron…»
El la formoj kun estos sole estos kun pasinta participo ŝajnas necesa. Sed ankaŭ ĝi estas evitebla. Anstataŭ: «kiam mi estos fininta la laboron, mi iros promeni», pli simple oni povas diri: «post kiam mi finis la laboron, mi iros promeni».
Resume: oni esprimu
1. la estantecon, daŭron de la ago per: nun, ĝuste;
2. la estintecon, finitecon de la ago per: ĵus, jam, post kiam;
3. la estontecon de ago, aŭ la intencon per: tuj, baldaŭ, voli.
Tiamaniere, eĉ se kelkfoje, malofte oni estos devigata uzi kunmetitajn verboformojn, ili certe ne svarmos en la teksto, farante ĝin enua, longmaniere peza, plumpa, maleleganta kaj teda.
Edziĝi, enamiĝi
Post edziĝi komence oni uzis la prepozicion je: edziĝi je iu. Sed la prepozicio je pli kaj pli malpliiĝas en la lingvo, hodiaŭ oni diras: riĉa, plena de; kontenta pri; simila al; preni ĉe mano; — anstataŭ ĉi tiuj, diversaj prepozicioj oni iam uzis je. Tiel ankaŭ edziĝi volas ŝanĝi sian prepozicion, sed, laŭ mia opinio, ĝi ne elektas ĝuste, kiam ĝi volas akompanigi sin per la prepozicio kun.
Geedziĝi kun estas logika. Li kaj ŝi iĝas kune geedzoj. Sed edziĝi kun? Li kaj ŝi ja ne iĝas kune edzoj. Li edziĝis kun sia amiko en la sama tempo — ĉu ne ĝusta frazo? Jes ja, ili iĝis kune, samtempe edzoj!
Kion signifas «edziĝi»? Sin ligi edze al iu. Sekve plej ĝuste ŝajnas al mi uzi post edziĝi la prepozicion al. Li edziĝis al ŝi. Ŝi edziniĝis al li. Li eksedziĝis al ŝi. Ŝi eksedziniĝis al li.
Mi ne diras, ke edziĝi kun, se ĝi enradikiĝos, estos ia granda malfeliĉo. Sed se oni povas ankoraŭ libere elekti, kial ne elekti la pli logikan formon?
Sed dum edziĝi kun estas ankoraŭ tolerebla, enamiĝi en estas tiel mallogika kaj absurda, ke oni devas batali kontraŭ ĝi. Nome, ĝi baziĝaŝ sur plena miskompreno. Oni diras: eniri la ĉambron, do oni kredas ĝusta ankaŭ: enamiĝi en ŝin. Sed estas ja granda diferenco! En eniri la en rilatas la ĉambron, sed en enamiĝi la en rilatas la amon. La analizo de enamiĝi estas iĝi enama, do proksimume: droni en amo. Kaj se ni diras: li dronis en amo al ŝi, ni devas diri ankaŭ: li enamiĝis al ŝi.
Mirinda
Ĉi tiun kompatindan vorton de certa flanko trafas akraj atakoj delonge. Mi volas defendi ĝin iomete.
Ni allasu, ke mirinda ne estas tute logika farita. Sed, ni konfesu, ĉi tiu mallogikeco tute ne malhelpis ĝin vivi. Jes, ĝi vivas de kiam ekzistas nia lingvo. Ĝin ekstermi estus vere mortigo de plenkreskulo.
Kaj, malgraŭ sia mallogikeco, ĝi havas bone difinitan signifon. Ĝi identas nek je miriga, nek je admirinda, ĝi staras ie meze inter ĉi tiuj du vortoj. Kaj ĝuste tio estas ĝia granda avantaĝo: kiam oni devus heziti inter miriga kaj admirinda, oni ĉiam povas uzi la vorton mirinda. Miriga restas por la okazoj, kiam speciale ni volas akcenti la miron pri io, admirinda restas por la okazoj, kiam speciale ni volas glori kaj laŭdi.