Tiu ĉi uzmaniero tiel enradikiĝis, ke, se mi trovas anstataŭ mirinda la vorton admirinda, mi estas ĝenata pro la troeco de la esprimo. Kaj se mi trovas anstataŭ ĝi mirigan, mi estas ĝenata pro la nesufiĉeco de la esprimo. Mia lingva sento kaj alkutimiĝo postulas la vorton mirinda spite al ĉia logiko.
Jes. La vivkapablo kaj neekstermebleco de mirinda estas klara ekzemplo pri la Zamenhofa diro, ke lingvo ne estas matematiko.
Kutimi
Jen vorto, kies uzon oni bezonas iom klarigi.
Kutimi signifas: havi kutimon. Mi kutimas fumi: mi havas la kutimon fumi.
Ekhavi, aŭ alpreni kutimon do signifas: ekkutimi, aŭ, ĉar kutimi estas netransira verbo: kutimiĝi. Havigi al iu ian kutimon signifas: kutimigi.
Ekzemploj:
Mi kutimas legi antaŭ endormiĝo.
Mi kutimis fumi, ĉar mi alkutimiĝis, sed nun mi dekutimiĝis je la kutimita pasio.
Miskutimigita infano.
Mi vidis lin dum lia kutima (kutimata) vespera promeno.
Vi devas kutimiĝi al ĉi tiu laboro, kiel ajn pene vi kutimigos vin al ĝi.
De, depost, ekde, deĉe, deper
Jen, la prepozicio de naskis tutan familion. Pluraj esperantistoj ĉagreniĝas pro tio, allasante maksimume la infanon depost kaj deklarante la ceterajn nelegitimaj infanoj. Kvankam, laŭ mia opinio, ĉi tiu riĉeco estas tute bonvena. Kaj ankaŭ tute laŭleĝa, ĉar ĝin ja produktis la lingvo spontane, el siaj propraj elementoj. Vere, kelkfoje oni sentas la neceson: pli precize diferencigi inter la multaj sencoj de la prepozicio de, kiu signas jen la posedanton, jen la aganton, jen malproksimiĝon en tempa kaj ankaŭ en loka rilato. Oni ja proponis ankaŭ novajn prepoziciojn (baj, di, par), sed tiuj ĉi ne povis ekradiki. Kaj tio ja estas komprenebla, ĉar la enkonduko de tia nova prepozicio kunportus ĝian devigan uzon en ĉiuj respektivaj okazoj, kio, ĉe tiel ofte uzata vorteto, estus grava kaj tro okulfrapa reformo. Male, la supraj formoj havas la grandan avantaĝon, ke ili devas esti uzataj nur en la okazo de nepre sentata bezono, dum ĝenerale oni povas bele kontentiĝi je la simpla formo de. Kaj tia uzo ja respondas al la grava (oficiala) principo: neceso kaj sufiĉo.
El la supraj «infanoj» depost estas ĝenerale rekonita. Sed kontraŭ ekde mi jam aŭdis riproĉajn voĉojn. Kvankam ĝi, uzita la unuan fojon verŝajne de Grabowski, ŝajnas al mi tute simpatia. Ĝi ne estas identa je depost, sed ĝi estas kvazaŭ la mallongigo de depost ek… Do: ekde la konstruado de la domo estas identa je: depost la ekkonstruo de la domo. Ekde siaj lernojaroj signifas: depost la komenco de siaj lernojaroj. Ekde la ekzisto de la mondo signifas: de post la komenco de la ekzisto de la mondo.
Ankaŭ la prepozicio deĉe (aŭ de ĉe) povas esti tre utila. Ekzemple: «La infano estis forportata de ĉe sia patrino» — ĉi tie, sen la klariga ĉe, la frazo nepre estus dusenca.
Deper[8] estas kvazaŭ ĵusnaskita. Ĝian enkondukon motivas tio, ke la prepozicio de post verbosubstantivoj montras ĝenerale la objekton de la ago, kaj tiel mankas prepozicio por montri tiaokaze la aganton. Lastatempe kelkaj volas helpi pri ĉi tio tiamaniere, ke ili volas esprimi la objekton per alia prepozicio (al, je). Sed tia uzo al mi ŝajnas kvazaŭ gramatika eraro. Skribado al letero, nutrado al infanoj, akcepto je delegitoj — al mi estas apenaŭ kompreneblaj unuavide. Ankoraŭ pli stranga, preskaŭ terura estas meti la objekton en akuzativon. Estas vere, ke ankaŭ Zamenhof skribis: la uzado ĝin, sed nur unufoje, en tute komenca periodo de la lingvo, kaj poste neniam plu. La uzado de la prepozicio de antaŭ la objekto de la verbosubstantivo fariĝis nepra regulo, kiun oni ne povas rompi ne ŝajnante nescianto de la lingvo.
Ĉu uzi do la prepozicion deper? Certe, el ĉiuj ĝisnunaj proponoj ĝi ŝajnas la plej taŭga, ĉar eĉ ĝia enradikiĝo ne kunportus ĝian devigan uzon post pasivaj participoj. Oni povus do diri: la nutrado de la infanoj deper la patrino. Sed ĉu en tiaj okazoj ne sufiĉus ankaŭ la simpla per? Laŭ mia opinio, ĝi neniam estigus konfuzon. Ekzemple: la akcepto de la delegitoj per la urbestro.
Sed plej oportune estas: eviti tiajn frazkonstruojn. Por tio oni havas ja plurajn eblaĵojn.
1. Adjektivigi la aganton: la patrina nutrado de la infanoj; la urbestra akcepto de la delegitoj; ĝia uzado.
2. Uzi suborditan frazon anstataŭ la verbosubstantivo. Ekzemple: anstataŭ: «La invado de la romana imperio deper la barbaroj havis grandajn sekvojn», — oni diru: «Tio, ke la barbaroj invadis la romanan imperion, havis grandajn sekvojn.» Aŭ: anstataŭ: «Oni adoptis la politikon de incitado de unu regno kontraŭ la alia» — oni diru: «Oni adoptis la politikon: inciti unu regnon kontraŭ la alia.»
3. Transformi la pasivan verbon je aktiva verbo. Ekzemple: anstataŭ: «Li estis haltigita de la timo de la patro» — «Lin haltigis la timo de la patro.» Anstataŭ: «Premita de la vidado de tiuj kompatinduloj, li svenis» — «La vido de tiuj kompatinduloj tiel premis lin, ke li svenis.»
Sed se ĉiuj ĉi metodoj estas neuzeblaj, laŭ mia opinio nenio malhelpas uzi la prepozicion deper (se oni nepre ne volas kontenti je la simpla per).
Ci
Zamenhof en iu Lingva Respondo konsilas: «diri al ĉiu, ĉiuj kaj ĉio nur vi.» Sed li permesas la uzon de ci, se oni «tre sentas la bezonon».
Ĉu oni do povas «tre senti» la bezonon de ci?
En la unua periodo de la Literatura Mondo estis diskuto pri ĉi tiu temo. M. Arco pledis por ci kiel por «intima pronomo», tri diskutantoj (kun mi kvar) rifuzis cin. Inter ili precipe grava ŝajnis al mi la opinio de Selma Anner, germanino, kies edzo estas finno, kaj kiu uzas Esperanton en la familia vivo, kun sia edzo kaj kun siaj infanoj, do por kiu Esperanto estas kvazaŭ ĉiutaga pano, kaj kiu tamen ne sentas ĉi tiun panon sengusta pro la manko de intima pronomo.
Kio estas la kaŭzo de tio, ke tiel multaj esperantistoj malŝatas la pronomon ci? Kial ĝenas ci? Ĉar min efektive ĝenas. Mi memoras pri verslibro, kies legon mi ĉesigis, ĉar pro la multegaj ci kvazaŭ agaciĝis miaj dentoj. Ci al mi tute ne faras impreson de intimeco, dorloto aŭ karesemo, mi aŭdas en ĝi fremdan, malagrablan siblon, kvazaŭ insulton. Kio do estas la kaŭzo de ĉi tiu sento?
Herbert Hammer, unu el la supre menciitaj diskutantoj, atribuas ĉi tiun senton al la «akra, por ne diri malagrabla» sono de ci. Ankaŭ mi havis la saman opinion. Sed Mazzolini vicigis al mi longan serion de tre belaj, tre agrablaj italaj vortoj, al kiuj la ĉarmon donas ĝuste la silabo ci. Li estas prava: ci propre ne estas malbelsona.
[8]
En sia antaŭparolo por posta reeldono (