Laŭ mia nuna opinio, la malŝato kontraŭ ci havas alian, psikologian kaŭzon, nome, ke ĝi estas nekutima, fremda elemento en la lingvo. Oni mencias ĝin en la lernolibroj, sed oni neniam aplikas ĝin plu, oni ne trovas ĝin en la prozo kaj poezio de la plej bonaj esperantaj aŭtoroj, ĝi estas tute teoria, ĝi ne vivas, al ĝi ne ligiĝas asociacioj. Kaj — se mi volas alparoli iun tre intime, tre karese, tre dorlote, ĉu mi elektas por tio vorton, kiun mi devas elskrapi el sub la polvo sur mia lernolibro?
Se en iu nacia lingvo oni alparolas la amatan estaĵon per ci, oni uzas tiun vorton, kiun oni aŭdis unue de sia patrino, kiun oni uzis parolante kun siaj plej bonaj amikoj, per kiu oni alparolas Dion. Amo, intimeco kaj pieco kaŝas sin en la ci de la naciaj lingvoj. Sed en la Esperanta ci? Nenio. Ĝi estas seka, nekutima, fremda vorteto, kaj oni devas konstante streĉi la atenton, por ne forgesi pri ĝi, por ne transgliti dum la parolo aŭ skribo al la pli komforta, pli kutima vi. En la verkoj de ci-istoj ne malofte oni trovas tiajn nevole elplumiĝintajn vi, anstataŭ la intencita ci.
La pronomon ci Zamenhof mortigis tuj post ĝia nasko. Mi estas certa, ke ĝi neniam reviviĝos. Ĝi ripozu do en paco!
La Esperanta Rimo
Esperanto estas la lingvo de muzike sonoraj rimoj. La klaraj vokaloj, la strikte distingitaj konsonantoj ebligas tiajn purajn kaj longe postsonorajn rimakordojn, kiajn oni trovas eble nur en la itala lingvo. Tamen, la lingvo ne estas riĉa je rimoj. Ĝia rimmalriĉeco ja estas bone komprenebla: la lingvo havas relative malgrandan radikaron kaj, ĉar la samaj gramatikaj formoj havas samajn finaĵojn, la nombro de rimoj preskaŭ egalas al la limita nombro de la interrimantaj radikoj. Ĉarpenti malgrandajn poemojn kun la etema ripetado de ŝimaj «prarimoj» (korofloro-odoro; amo-flamo-ornamo; bela-ĉiela-miela; sento-vento-turmento; lin-fin’-sin’; loko-voko ktp) ne estas malfacile, sed la tradukanto de pli formriĉaj poemoj ofte rompas al si senkonsile la kapon kaj sentas urĝan bezonon: plivastigi la tro striktajn kadrojn de la esperantaj rimreguloj.
Zamenbof kaj Grabowski uzis nur rimojn purajn. Sed ili tro ofte helpis sin per sufiksrimoj, per kunrimigo de samaj gramatikaj elementoj: anta-anta, iĝi-iĝi, ema-ema ktp. Ekzemple el la 12 rimparoj de «La Espero» kvin estas tiaj sufiksrimoj, inter la unuaj 50 rimparoj de Sinjoro Tadeo troviĝas 13 sufiksrimparoj. Do mem Grabowski, kiu la sufiksrimon tiel sprite baptis adasismo, estis tamen devigita ne malofte uzi ilin. Kaj vane oni legas en la «Esperanta Versfarado» de Parisot kaj Cart: «Rimo konsistanta nur el gramatikaj finiĝoj estas foriginda», la adasismoj ne estas ekstermeblaj, se oni ne helpas iamaniere pri la rimmalriĉeco, plimultigante la nombron de rime uzeblaj radikoj.
Do — oni devas helpi! Ĉar la adasismoj estas tute senartaj, malplenaj vortripetoj, en ili mankas ĝuste la esenco de rimo: sama sonoro de malsamaj vortoj. Pro tiu ĉi grava manko ili faras impreson de senpoveco: oni ne trovas rimon, oni do ripetas la saman elementon. Rapidanta-brulanta por mi havas la saman rimefekton, kiel rapida estas-brula estas.
Por liberiĝi de ĉi tiuj mucidaj adasismoj, jam antaŭ dek jaroj mi ekuzis rimojn nepurajn. Mi tiam nomis ilin asonancoj, sed ili estis pli, ĉar ili baziĝis ne sole sur la vokalsameco, kiel la asonanco hispana, sed krome ankaŭ sur la parenceco de la konsonantoj. Kelkaj atakis, kelkaj sekvis min. Kaj, jen kio pruvas la nepran neceson de la plivastigo de rimkadroj, penetris dume en nian poezion ankaŭ aliaj, alimanieraj rimlicencoj. Kelkaj el ili estas tre bonvenaj, sed kelkajn mi tute ne povas aprobi.
En ĉi tiu studo mi volas prezenti, klarigi kaj kritiki ĉiujn klopodojn ĉi rilatajn, por laŭeble akceli per tio la unuecon de rimado, gravan, laŭ mia opinio. Krome, mi provos fiksi ankaŭ la rimterminaron.
La rimojn mi dividas en kvar grupojn.
1. Pura rimo: sameco de ĉiuj akcentaj kaj postakcentaj vokaloj kaj konsonantoj.
2. Rimoido: sameco de ĉiuj akcentaj kaj postakcentaj vokaloj, pli malpli granda maLsameco de konsonantoj.
3. Agordo: sameco de ĉiuj rimelementoj escepte la akcentitan vokalon.
4. Radikrimo, aŭ aborta rimo: pura interrimado de la radikoj, vokala kaj konsonanta malsameco de la finaĵoj.
La pura rimo kaj rimoido povas esti ina (akcento sur antaŭlasta silabo: granda-landa) kaj vira (akcento sur lasta silabo: pord’-kord’, dum-sum’, min-destin’).
1. Pura rimo
En la simpla pura rimo ĉiuj rimelementoj (akcenta vokalo kaj postakcenta parto) estas la samaj. Ni povas distingi rimon senkonsonantan (tio-krio, veo-pereo), unukonsonantan (kara-amara, reĝo-seĝo), dukonsonantan (ardo-bardo, sendi-plendi), trikonsonantan (ventro-pentro, distro-filistro.)
Apogita rimo estas tiu pura rimo, en kiu samas ankaŭ la antaŭakcentaj konsonantoj (bruo-truo, figuro-aŭguro, kristalo-piedestalo). En kelkaj poezioj, ekzemple en la angla, tiaj rimoj estas malpermesitaj. En Esperanto tiu ĉi malpermeso ne ekzistas, kaj estas nenia motivo ĝin fari. Tiom malpli, ĉar tiaj rim-apogaj konsonantoj estas tre bonvenaj, por nobligi adasismojn. Per ili estiĝas
Apogitaj sufiksrimoj: hontema-pentema, kaptisto-kantisto, perdante-ardante, spertulo-fortulo, singultado-saltado, ŝanĝiĝi-ruĝiĝi, tranĉita-falĉita). Tiuj ĉi noblaj adasismoj estas vere belsonoraj, kaj tute egalvaloraj al la veraj rimoj.
Superrimo mi nomas tiun rimon, en kiu rimas ankaŭ la antaŭakcentaj silaboj. Ĝi povas esti unusilaba (rumana-humana, deklami-reklami, lunatika-fanatika, klasika-brasika, kompata-trompata, suferita-merita, gavota-savota) kaj dusilaba (blondulin’-respondu lin, per la moto-perlamoto, posta horo — frosta koro). Sed ĉi tiuj plejparte estas rimludoj, ilia trouzo facile povas fariĝi komika. Plej utila estas la superrimo por fortigi la rimefekton de la tro malriĉe rimantaj personaj pronomoj (sendas lin — defendas min, faras li — baras mi, aŭskultis ŝin — insultis lin).
Se en la superrimo la kontinuecon de la sonsameco interrompas malsama konsonanto, ni povas paroli pri intermita superrimo (granda ĝojo — landa vojo).
Transrimo oni povas nomi tiun rimon, kie la lasta vortparo konsistas el la samaj vortoj, kaj la antaŭlasta vortparo rimas: venu jam — komprenu jam, amu ŝin — ornamu ŝin, riĉa estas — feliĉa estas, ordonu ilin — pardonu ilin. Inter superrimo kaj transrimo staras la
Pseŭdosuperrimo: rimantaj radikoj kun la samaj sufiksoj (falema-batalema, sendita-vendita, amanta-flamanta, disigi-kisigi). Kompreneble ĉi tiuj transrimitaj, aŭ superrimitaj adasismoj estas plenvaloraj puraj rimoj.
Adasismoj, sen apoga konsonanto kaj sen transrimo estas nepre evitindaj. Maksimume en tiaj okazoj oni povas allasi ilin, kiam la sufikso, en unu aŭ ambaŭ rimvortoj, jam tiel kunfandiĝis kun la radiko, ke ili kune kvazaŭ formas novan radikon: homaro-arbaro, rideti-kolereti, virino-katino, pafilo-kuracilo. Sed la participaj finaĵoj, aĵo kaj eco, igi kaj iĝi kaj precipe adas estas neniel ekskuzeblaj adasismoj.
Ĉi tie oni povas mencii la laman rimon rimon inter jambaj kaj trokeaj verspiedoj: venkis — sen kis’, amas-amas’, tamen-ciklamen’. Laŭ la esperanta prozodio, ĝi estas tute ne uzebla.