Выбрать главу

Per la uzo de la parencrimoj evidente plilarĝiĝas la ebloj de rimado. Kelkaj oftaj sufiksoj, kiuj en la lingvo estas preskaŭ tute sen rimo, ricevas rimkunulojn. Ekzemple , kiu havas la solan rimkunulon negliĝo, ricevas naŭ novajn rimfratojn, inter ili la oftajn feliĉo, riĉo, sufiĉo. Aĵo, same senfrata rimvorto, ricevas rime la vortojn finiĝantajn per aŝo. Ebla la vortojn finiĝantajn je …ebra. Kunfandiĝas la rimgrupoj kaj aĝ, amb kaj amp, ald kaj ard, agr kaj akr, ank kaj ang, arm kaj alm, arm kaj arn, atr kaj adr, abr kaj apr, alt kaj art, kaj same ĉe la ceteraj vokaloj. Fremda ricevas rimojn je …enda, nepra je …ebra, enigmo je igno, ktp. Rimaro enhavanta ĉiujn bonajn kaj konsilindajn parencrimojn certe estus granda helpo, ĝojige plifaciliganta laboron de la poetoj.

Pluajn rimgrupojn kunkroĉas la

Pluskonsonanta rimo. Tiel mi nomas tiun rimoidon, en kiu unu rimvorto havas inter la rimelementoj je unu konsonanto pli, ol la alia. La pluskonsonanto povas esti

1. la konsonanto jo. Ĉi-okaze j-konsonanta vorto rimas kun senkonsonanta rimvorto. Ekzemple:

Filo de paŝao haltus ja neniam, Sed falegis teren la ĉeval’ sub li jam.
Lamente, plore kaj kun veo, Ŝin oni portis al tombejo.

Tiu ĉi rimspeco donas bonan rimefekton nur ĉe la rimvokaloj e kaj i. Nome post ili, se ilin sekvas vokalo, neeviteble oni prononcas mallongan jo-similan sonon. Post a, o, kaj u tia sono ne aŭdiĝas. Tial ekzemple balao-kajo, troa-ĝoja, plua-tuja apenaŭ taŭgas kiel rimoj. Maksimume en plurala formo, kaj ne tujsekve, estas uzeblaj tiaj rimoj. Ekzemple:

Kiel sur la pompaj vojoj Sunoj sur la firmament’ Gaje marŝu, frata gent’, Kiel venki la herooj.

2. pluskonsonantoj povas esti ro kaj lo (kaj to en la sola rimo: sankta-…anta). Ĉi-okaze la rimvortoj devas esti almenaŭ dukonsonantaj (krom la pluskonsonanto). Ekzemple: simple-grimpe, tondro-ondo, ringo-pinglo, estingo-fingro, inda-cindra, angla-sanga, teksto-dekstro. Jen kelkaj versoj kun nuraj pluskonsonantaj rimoj:

Je la sonoj de l’orkestro, Brilegante, en orvesto, Dekoltite, venis multaj Belulinoj marmorŝultraj, Brilis brustoj alabastraj, Pompis la trenaĵoj vastaj, Paŝis la virin-taĉmento, Haltis en la ĉambrocentro, Kie tronis, por akcepto, Mem la reĝ’ kun kron’ kaj sceptro Nun, legonte festan tekston, Li eklevis sian dekstron. Kaj ekfulmis sur la fingro Lia brilianta ringo …

Jen, kiel oni vidas, la rimvaloro de ĉi tiu rimoido apenaŭ estas malsupera al la puraj rimoj. Malpli perfektan rimefekton havas la

Preskaŭrimo. En ĉi tiu rimoido la rimelementoj samas ĝis la postakcenta vokalo inkluzive, sed post ĉi lasta la rimvortoj diverĝas. Ekzemple: hieraŭ-fieran.

Ĝia rimvaloro dependas do la grado de la diverĝo. Tute bona ĝi estas, se la diverĝantaj finkonsonantoj estas parencaj inter si: tiam-alian, krion-tiom. Ne fuŝas la rimefekton la manko de akuzativa finaĵo en unu el du pluralaj rimvortoj:

Lernis mi la virtojn, Artojn de la Sci’, Nun per spiritfortoj Mem miraklos mi.

Pli surda estas la rimo, se la finkonsonantoj tute malsame sonas: diaj-mian, groteskaj-preskaŭ.

Waringhien atentigis min pri tio, ke per la uzo de tiaj preskaŭrimoj oni povas fari rimvortojn el la aŭ-finaĵaj vortoj, kiuj cetere tute perdiĝas por la rimado. Vere, tiuj ĉi vortoj estas tute ekzilitaj el la societo de rimvortoj, kaj certe multajn poetojn jam ĉagrenis tio, ke Zamenhof, ni konfesu, sennecese, tiel apartigis, krom la prepozicioj ankaŭ purajn adverbojn, kiuj estus eminentaj rimvortoj (morgaŭ, adiaŭ, hodiaŭ, ankaŭ, preskaŭ, hieraŭ, almenaŭ, apenaŭ, ankoraŭ, kvazaŭ), se ili havus la naturan, adverban e-finaĵon. Nu, pri ĉi tio oni jam ne povas helpi, kaj tial eble akcepteblaj estas: morgaŭ-zorgaj, ankaŭ-dankan, preskaŭ-plenkreskaj, do tiaj preskaŭrimoj, en kiuj la radikrimado estas tre forta, almenaŭ dukonsonanta. Superrimo bone akceptebligas ankaŭ aliajn diverĝojn (trompataj-kompatan, strofetoj-profeton). Sed tute fuŝiĝis la rimefekto, se unu el la rimvortoj havas en la fino la siblan so. Ne nur anstataŭ-kompatas, sed eĉ preskaŭ-kreskas,morgaŭ-zorgas estas tute senrimaj rimoj. Sola escepto estas la

Transkura rimo. En ĉi tiu speco de preskaŭrimo la unua rimvorto havas en la fino pluskonsomanton, kaj la sekvan verson komencas vokalo, tiel, ke la pluskonsonanto kvazaŭ transkuras al tiu ĉi vokalo. Ĉi tiun rimoidon oni povas uzi precipe en mallongaj versoj, kaj en tujsekvaj rimoj. Ekzemple:

Li atendos En la tendo.
Li parolas En petola Maniero …

Oni prononcas kvazaŭ: Li atendo — S en la tendo; Li parola — S en petola — Maniero…

Ni menciu ankoraŭ la inversan rimon, kun la malsama sinsekvo de rimkonsonanto: ingo-digno patro-karto, pasko-vakso. Ekzemple, ĉe Baghy:

Kaj kolero lafa de la Etno Furiozu en la detrusento!

Fortan rimefekton la inversa rimo ne havas, ĝi estas jam transiro al la asonancoj.

Asonanco vokala, aŭ simple Asonanco estas sameco de vokaloj, nenio pli. Tamen, inter la asonancoj oni povas distingi kvin specojn.

1. Pseŭdoasonanco mi nomas la interrimadon de plurkonsonantaj rimvortoj kun sen‑, aŭ unukonsonantaj rimvortoj. Ekzemple: forte-bone, arde-tamen, veni-sendis, klingo-iros. Pseŭdoasonanco mi nomas ilin, ĉar en ili la vokalsameco estas nur ŝajna. Nome, la vokalo de la sen- kaj unukonsonantaj rimvortoj estas longa, tirata, dum tiu de la plurkonsonantaj estas mallonga. En la supraj rimparoj do ne nur la rimefekto, sed eĉ la asonancefekto tute mankas.

2. En la krudaj asonancoj interrimas, sur la nura bazo de vokalsameco, plurkonsonantaj kun plurkonsonantaj, unu‑, aŭ senkonsonantaj kun unu‑, aŭ senkonsonantaj rimvortoj, kaj la finaĵoj malsamas. Ekzemple: arbo-paŝtos, veni-ĉesis, tuj-plu, kria-iras, tamen-kare, morto-tondros.

3. La elsonoraj asonancoj diferencas de la krudaj per tio, ke en ili la finaĵoj samas, aŭ maksimume tiom diverĝas, kiom ĉe la preskaŭrimoj. Ekzemple: granda-vasta, belo-premo, sendi-serĉi, vidas-timas, ne pli—nek mi, por mi—sondi, kruĉo-muro, turoj-muĝon, morgaŭ-sonĝaj.