Ankaŭ inter la sufiksoj ni havas tian radikfarilon, ĝi estas la sufikso um. Krome estas tri sufiksoj: et, eg, aĉ, kiuj, kvankam starante je la fino de la vorto, neniam estas ĉefelementoj, nek aliigas la sencon de la antaŭa elemento, nur iom modifas ĝin. Oni nomas ilin senkarakteraj, aŭ diafanaj sufiksoj.
Sufiksoj substantivaj
La substantivaj sufiksoj plejparte sekvas la analizon R. Klubano: ano de klubo; polvero: ero de polvo; reĝido: ido de reĝo; glavingo: ingo de glavo, Bahaismo: ismo (doktrino) de Baha; ŝipestro: estro de ŝipo; pentristo: isto (profesiulo) de pentro; cigarujo: ujo de cigaro(j); tranĉilo: ilo de tranĉo; lernejo: ejo de lerno.
Kiel ni vidas, la sufikso, kiel ĉefelemento, ĉiam substantivigas la antaŭan flankelementon. Same: lavujo: ujo de lavo; banujo: ujo de bano; ankrejo: ejo de ankro(j), ankradejo: ejo de ankrado; flugilo: ilo de flugo; facetadilo: ilo de facetado.
La vortojn kun ino ni analizas laŭ analizo E. Agentino: agento ino, ino agento. La analizo de virino estas viro ino (ĉi tie la radiko vir’ signifas seksmaturecon, aĝon, kontraste al infano, knabo, junulo). Vira ino signifus virecan virinon, kies Esperanta nomo povus esti virulino.
Pli vaste ni devas pritrakti la sufiksojn aĵo, ulo, kaj eco.
Aĵo
Ĝia signifo estas: io spertebla, konkreta, sensebla. Plej grave ĝi funkcias antaŭ adjektivaj flankelementoj.
Ĉi okaze la kunmeton oni analizas laŭ analizo E. Belaĵo: belo aĵo, aĵo belo. Ĝi signifas: belo, kiu estas, aĵo, aŭ (ĉar aĵo estas io sensebla) belo kiu estas sensebla: sensebla belo: sensebla manifestiĝo de la belo. Estas evidente, ke la analizo ne povas okazi per la adjektivigo de la flankelemento: belaĵo ne estas identa je bela aĵo. Ĉi tion tuj pruvos kelkaj ekzemploj:
• Al mi pli plaĉis la belaĵoj de la regiono, ol la belaj aĵoj en la salono.
• Liajn bonaĵojn ni rekompencis per bonaj aĵoj.
• Dolĉa viando estas dolĉa aĵo, sed ĝi ne estas dolĉaĵo.
• La malglatajn aĵojn oni ne povis ruli tra la malglataĵoj de la vojo.
• La aŭtomato estas sprita aĵo, sed ĝi ne estas spritaĵo.
La diferenco inter la du formoj estas evidenta. La adjektiva formo signifas ke ia aĵo havas ian okazan kvaliton, dum la aĵokunmeto signifas la senseblan manifestiĝon de la respektiva kvalito.
Post substantiva flankelemento tiu ĉi konkretiga funkcio de la aĵo-sufikso estas superflua, ĉar la substantivradikaj vortoj jam mem signas konkretaĵon. Tie ĉi do oni uzas aliajn analizojn.
1. Analizon R. Ekzemple: araneaĵo: aĵo (reto) de araneo; infanaĵo: aĵo (afero) de infano. Ĉi tiu uzo cetere estas malofta, kaj plej ofte ĝi donas vortojn, kies senco ne tute konformas al siaj elementoj, do aĵo en ĉi tiuj okazoj estas kvazaŭ radikfarilo, parenca al um.
2. Post flankelementoj, signifantaj manĝeblan beston, aŭ materialon, aĵo, laŭ lingva konvencio, signifas manĝaĵon, faritan el la respektiva besto, aŭ materialo. La analizo okazas per analizo M. Bovaĵo: aĵo (manĝaĵo) el bovo; ovaĵo: aĵo el ovoj; farunaĵo: aĵo el faruno.
Aĵo post verbaj radikoj estas analizebla laŭ analizo E. Skribaĵo: aĵo skribo, skribo aĵo, skribo kiu estas aĵo, aŭ (ĉar aĵo estas io konkreta): aĵo kiu estas konkreta, do «konkreta manifestiĝo de la ago skribo». Aĵo post verbaj radikoj do signifas la konkretan manifestiĝon de la respektiva ago, se la ago havas tian manifestiĝon. Ĉe kelkaj verboj, kiel sube ni vidos, tia manifestiĝo mankas, ilian aĵokunmeton ni analizas laŭ analizo R.
Kio estas la konkreta manifestiĝo de la ago, tio dependas de la verbo mem. Ĉi rilate la verbojn oni povas klasi en plurajn grupojn.
1. Ĉe la verboj, kiuj esprimas produktadon, kreon, faron, la konkreta manifestiĝo estas la konkreta rezulto de la ago. Kreaĵo: aĵo kreo: kreo aĵo: kreo, kiu estas aĵo: kiu estas konkreta, do: kiu estas la konkreta manifestiĝo, rezulto de la kreo. Tiaj verboj estas: bindi, ĉarpenti, ĉasi, dekolti, draŝi, fandi, fosi, gravuri, konstrui, pentri, skribi ktp. Estas evidente, ke dekoltaĵo ne estas io dekoltita, ĉar tio estas ja la vesto, sed ĝi estas la rezulto de la ago dekolto. Same bindaĵo ne estas io bindita, ĉar tio estas la libro, ĝi estas la rezulto de la bindado.
2. Ĉe verboj, kiuj esprimas staton, procezon, la konkreta manifestiĝo estas mem la objekto, kiu statas, kiu procezas. Vivaĵo estas vivo aĵo, do vivo, kiu estas, aĵo: vivo, kiu estas konkreta: konkreta manifestiĝo de vivo. Ĉi tie do la aĵokunmeto signifas la subjekton de la ago: kio vivas. Tiaj verboj estas: aparteni, boli, bruli, degeli, esti, ekzisti, eksplodi, fali, kreski, konveni, morti, okazi, putri, rampi, ŝveli, valori, vegeti. Ilia aĵo-kunmeto do signifas tiu konkretaĵon, kies kvazaŭa esenco estas la respektiva ago, tiel, ke la konkretaĵon mem oni povas rigardi kvazaŭ konkreta manifestiĝo de la respektiva ago.
3. Ĉe verboj kiuj signifas aplikon de objekto por ia celo, la konkreta manifestiĝo estas mem la uzata objekto. Kovraĵo: aĵo kovro, konkreta manifestiĝo de la ago kovro. Sed la verbo kovri esprimas ne nur la agon de la kovranta homo, sed ankaŭ la agon de la kovranta kovrilo, do ne nur la aplikon de la objekto, sed ankaŭ la funkcion de la aplikita objekto. (Mi kovras la plankon per tapiŝo; la tapiŝo kovras la plankon.) Lastsence, la aĵo-kunmeto signifas la subjekton de la frazo, kiu la respektivan agon plenumas laŭ sia destiniteco, al kiu do la respektiva ago donas la karakteron kaj esencon, tiel, ke ĝin oni povas rigardi kvazaŭ konkreta manifestiĝo de la respektiva ago, Ĉe tiuj ĉi t.n. dudirektaj verboj oni do ambaŭvoje venas al la sama rezulto. Baraĵo estas konkreta manifestiĝo de barado, do aĵo kiu baras, kaj per kiu oni baras. Tiaj dudirektaj verboj estas: amuzi, armi, bari, citi, distri, fini, glui, garni, ilustri, komenci, karakterizi, kompensi, kotizi, legitimi, nutri, okupi, ornami, provi, pruvi, ŝtopi, ŝmiri, vesti, vindi ktp.
4. Ĉe transiraj verboj, signifantaj rilaton, aŭ rilatŝanĝon, la konkreta manifestiĝo de la ago estas la objekto, pri kiu la rilato, aŭ rilatŝanĝo okazas. Havaĵo estas konkreta havo, la konkreta manifestiĝo de havo. Tiaj verboj estas: akiri, aneksi, bezoni, gajni, havi, heredi, perdi, posedi, trovi ktp.
5. Ĉe la ĉi-supraj verboj la ago ĉiam havas konkretan manifestiĝon, sed ekzistas verboj, kiuj signifas la aplikon de ago al objekto, ĉe ili la ago ne havas konkretan manifestiĝon. Ekzemple oni ne povas diri, ke manĝaĵo estas la konkreta manifestiĝo de manĝo. Ĉe tiuj ĉi verboj do ne estas aplikebla analizo E., oni devas uzi analizon R. Manĝaĵo estas manĝobjekto, aĵo (objekto) de manĝo. Tiaj verboj estas: abomeni, frandi, gluti, komerci, legi, labori, manĝi, miri, studi, trinki, vidi ktp.