Nun ni rigardu la vorton senforta. Forta estas adjektiva radiko, la analizo do estus (laŭ ĝenerala regulo 2.b): forta je seno. Sed ĉi tio estas sensencaĵo, do a funkcias memstare, la analizo do estos (sen fort)a. Sen, kiel ni vidis, ĉiam postulas post si substantivon (inversa vortefiko). La definitiva analizo do estos (sen forto)a, same kiel senkora estas (sen koro)a.
Ni rigardu la vorton: grandkuraĝa. La vorto ŝajnas havi adjektivan ĉefelementon. Unua analiza provo: kuraĝa je grando. Ĝi ne havas sencon. Dua provo: Grand-kuraĝ/a. Ni ricevas du adjektivajn radikojn. Ili ne povas stari kune, disfalas do je granda kaj kuraĝa. Sed ĉiu adjektivo postulas post si nepre substantivon. Jen ree la inversa vortefiko. La analizo do estos (granda kuraĝo)a.
En senforta kaj grandkuraĝa do la inversa vortefiko de la prepozicio kaj adjektivo substantivigas la karakteron de adjektivo en la interno de la a-finaĵa vorto, per tio apartigas la a-finaĵon, donante al ĝi memstaran vivon kaj funkcion.
Same: helblua estas (hela bluo)a; plenplena estas (plena pleno)a.
Same, inversan vortefikon ni trovas ĉe la vorto korvonigra. La unua analiza provo (nigra je korvo) ne donas senchavan rezulton. Dua provo: korvo-nigr/a. Korvo, kiel substantivo, substantivigas la postan adjekivon, la rezulto do estos: (korvonigro)a: (nigro de korvo)a.
La inversa vortefiko do funkcias ĉe a-finaĵaj vortkunmetoj, neanalizeblaj laŭ la fundamenta regulo 2.b. Ĝi konsistas en la substantivigo de la adjektiva radiko per adjektivo, substantivo, aŭ prepozicio.
Fruktuzo de nereguleco
Ĉe la pritrakto de la inversa vortefiko ni vidis, kiel utiligas la lingvo la gramatikan senregulecon por siaj celoj. Sen povas stari nur antaŭ substantivoj. El tio gramatike sekvus, ke en la vortkunmeto ni devus substantivigi antaŭ sen la nesubstantivajn radikojn per speciala substantiviga sufikso. Sed Esperanto aplikas logikon sencan jene: se sen povas stari nur antaŭ substantiva radiko, sekve ĝi per si mem, aŭtomate, substantivigas ĉiun nesubstantivon. Tiel ni gajnis la simplajn formojn: sentima, senforta.
Laŭ la sama, sed ankoraŭ pli kuraĝa metodo estas faritaj la vortoj: facilanimo, sendependo, perlaboro, porvivo ktp. Ili evidente ne estas analizeblaj laŭ la ĝeneralaj reguloj. Kiel ni vidis, la fiasko de la regula analizo signifas ĉiam, ke la finaĵo rilatas ne al la lasta, ŝajna ĉefelemento, sed ĝi mem estas la ĉefelemento kaj rilatas al ambaŭ ĉefelementoj, kiel al tuto.
Ni vidu nun la suprajn vortojn.
Facilanimo ne estas animo de facilo. Sekve ĝi estas (facil-anim)o. Facil kaj anim disfalas en du vortojn facila kaj animo. Facila, kiel adjektivo donas pluan o-finaĵon al la radiko anim, krom tiu, kiun ni apartigis ĉe la dua analizo. La analizo do estos: (facila animo)o. Sed facila animo, evidente estas eco. Do la kategorio-sufikso, kiun la dua o-finaĵo anstataŭas, estas eco. Sekve facilanimo estas (facila animo)eco: facilanimeco.
Sendependo estas sen-depend/o, sekve, ĉar sen efikas substantivige, (sen dependo)o. Esti sen dependo signifas econ, do sendependo estas (sen dependo)eco: sendependeco.
Perlaboro estas per-labor/o. Do (per laboro/o, do o (per laboro): aĵo (akirita) per laboro.
Porvivo estas por-viv/o, do (por vivo)o, aŭ (por vivi)o: o por vivi, aĵo por vivi.
Ĉirkaŭbrako estas ĉirkaŭbrak/o, do (ĉirkaŭ brako)o, aĵo ĉirkaŭ brako.
Perlabori estas per-labor/i, do i perlabore, akiri perlabore.
Klarigo de la inversa vortefiko
Kiel ni vidis, en kelkaj kazoj la vortefiko ne okazas laŭ la ordinara, regula direkto, de dekstre al maldekstre, sed inverse, de maldekstre al dekstre.
La kaŭzon de ĉi tiu escepta maniero de vortefiko ni povas klarigi per tio, ke en la respektivaj vortoj ankaŭ la kunmeto estas escepta. Pli funde analizante ilin, ni rimarkos, ke en ili ne la ĉefa vorto staras en la fino. Se ni ŝanĝos la lokon de la du elementoj inter si, tuj validiĝos ankaŭ la ordinara regula vortefiko.
Ekzemple en grandanima la akcento ne estas sur la vorto anima, sed sur la vorto granda. Ni diras per ĝi, ke iu estas karakterizata per io granda (animo); same kiel per herbriĉa mi diras, ke la kampo estas riĉa (je herbo). Se oni interŝanĝas la du radikojn, oni ricevos: animgranda: granda je animo.
Same: grandkuraĝa estas kuraĝgranda: granda je kuraĝo. Senkora estas kor-sena (sena je koro). Senforta estas fort-sena (sena je forto).
Facilanimo: estas animfacilo (facilo de animo). Sendependo estas dependseno (seneco, manko de dependo). Perlaboro estas labor-peraĵo (peraĵo de laboro). Porvivo estas viv-poraĵo (poraĵo de vivo). Ĉirkaŭbrako estas brak-ĉirkaŭo (ĉirkaŭaĵo de brako).
En la supraj vortoj do la lingvouzo inversis la sinsekvon de la radikoj, per tio kompreneble inversiĝis ankaŭ la direkto de la vortefiko.
Metodoj de analizo
La analizon de la vortoj plifaciligas, se ni tenas nin al certa metodo.
Tiu ĉi metodo estas la jena:
I. Unuagrada analizo
1. Analizo laŭ la ĝeneralaj reguloj, sen konsidero pri la gramatika radikkaraktero de la ĉefelemento. Do: apliko de la ĝenerala regulo konforma al la gramatika vortkaraktero de la ĉefelemento. Se ĉi tio donas senchavan rezulton kaj la ĉefelemento estas samelementa vorto, la analizo estas finita. Ekzemple: Dormoĉambro: ĉambro de dormo; orhorloĝo: horloĝo el oro; ŝuistmajstro: ŝuisto majstro (ĝeneralaj reguloj 2.a R, M, E). Herbriĉa: riĉa je herbo; homplena: plena je homo(j); prespreta: preta je preso; drinkema: ema je drinko; aminda: inda je amo (ĝenerala regulo 2.b). Ekiri: eke iri; ŝtonbati: ŝtone bati; bonveni: bone veni; kunveni: veni kunaj; plenŝtopi: ŝtopi plena; purigi: igi pura (ĝenerala regulo 2.c).
2. Se la analizo laŭ la ĝeneralaj reguloj donas senchavan rezulton, sed la ĉefelemento estas malsamelementa vorto, ni kontrolas la analizon per tio, ke ni apartigas la finaĵon, donas al la ĉefelemento finaĵon konforman al ĝia gramatika radikkaraktero, kaj poste analizas ĉi tiun vorton. Fininte tiun analizon, ni ree kroĉas al la rezulto la finaĵon kun ĝia senco. Ekzemple: voĉdono: voĉdon/o: (voĉe doni)o.
Ĉi tio estas la kontrola analizo.
Se dum la kontrola analizo ni ne ricevas senchavan rezulton, la unuagrada analizo nepre validas.
Ĉi tio estas la unuagrada analizo absoluta.
Ekzemple: sangruĝo estas nepre ruĝo de sango, ĉar la kontrola analizo de sangruĝa (ruĝa je sango) ne havas sencon. Same: leonkuraĝo, ĉielbluo. Mondokreo estas nepre kreo de mondo, ĉar monde krei ne havas sencon. Same: voĉdono, ĉiopovo, scivolo.