— Rigardu!
Kaj ili ekvidis Timigulon, kiu kuraĝe pendis sur la stango meze de la larĝa kaj rapida rivero. Timigulo fore aspektis tiel sola, malgranda kaj malgaja, ke la okuloj de la vojaĝantoj eklarmis. Fera Hakisto maltrankviliĝis pli ol la aliaj. Li sencele kuradis laŭ la bordo, eĉ riskis ŝovi sin en la akvon, tamen tuj retiriĝis. Poste li prenis la funelon, metis ĝin al la buŝo kvazaŭ megafonon kaj surdige kriegis:
— Timigulo! Kara amiko! Tenu vin firme! Bonvolu ne fali en la akvon!
Fera Hakisto povis peti tre ĝentile.
Al la vojaĝantoj ĝisflugis la respondo:
— …in!…..am…as…
Kio signifis: "Mi tenas min! Mi neniam laciĝas!"
Ekmemorinte, ke Timigulo vere neniam laciĝas, la amikoj tre vigliĝis kaj Fera Hakisto denove kriegis tra sia funelo — megafono.
— Vi ne perdu la kuraĝon! Ni ne foriros de ĉi tie ĝis ni helpos al vi!
Kaj la vento alportis la respondon:
— …as!…e…ĝu.ri..i…
Kaj tio signifis: "Mi atendas! Ne maltrankviliĝu pri mi!"
Fera Hakisto proponis plekti longan ŝnuron el arba ŝelo. Poste li, Hakisto, enakviĝos kaj deprenos Timigulon, kaj Leono eltiros ilin per la ŝnuro.
Tamen Leono moke balancis la kapon:
— Ja vi naĝas ne pli bone ol toporo!
Fera Hakisto konfuzite eksilentis.
— Verŝajne mi denove devas naĝi, — diris Leono. - Tamen estas tre malfacile tiel fari, ke la fluo portu min ĝuste al Timigulo…
— Mi sidiĝos sur vian dorson kaj direktos vin! — proponis Totoĉjo.
Dum la vojaĝantoj diskutis kaj disputis, demalproksime ilin observis scivolema longpieda grava Cikonio. Poste li poimete proksimiĝis kaj haltis je sendanĝera distanco, levinte la dekstran piedon kaj duonferminte la maldekstran okulon.
— Kiuj vi estas? — demandis li.
— Mi estas Elli, kaj ili estas miaj amikoj — Fera Hakisto, Timema Leono kaj Totoĉjo. Ni iras en Smeraldan Urbon.
— La vojo en Smeraldan Urbon estas ne ĉi tie, — rimarkis Cikonio.
— Ni scias tion. Sed nin forportis la rivero, kaj poste ni perdis la amikon.
— Sed kie li estas nun?
— Jen li estas, vidu, — Elli montris, — li pendas sur la stango.
— Por kio li grimpis tien?
Cikonio estis detalema birdo kaj volis scii ĉion tre detale. Elli rakontis, kiel Timigulo trafis sur la mezon de la rivero.
— Ho, se vi savus lin! — ekkriis Elli kaj petante kunmetis la manojn. - Kiel ni estus dankaj al vi!
— Mi pripensos, — grave diris Cikonio kaj fermis la dekstran okulon, ĉar kiam la cikonioj pensas, ili nepre fermas la dekstran okulon. Sed la maldekstran okulon li fermis antaŭe. Kaj jen li staris kun la fermitaj okuloj sur la maldekstra gambo kaj balanciĝis, sed Timigulo pendis sur la stango meze de la rivero kaj ankaŭ balanciĝis pro la vento. Al la vojaĝantoj tedis atendi.
— Mi aŭskultu pri kio li pensas, — diris Fera Hakisto kaj kaŝe aliris al Cikonio.
Sed li ekaŭdis la regulan kun fajfeto spiradon de Cikonio kaj mire ekkriis:
— Do li dormas!
Cikonio vere ekdormis dum la pensado.
Leono terure ekkoleris kaj ekkriegis:
— Mi lin formanĝos!
Cikonio dormis malprofunde kaj tuj malfermis la okulojn:
- Ĉu vi opinias, ke mi dormas? — ruzis li. - Ne, mi simple enpensiĝis. Tio estas malfacila tasko… Tamen mi transportus vian amikon borden, se li ne estus tiel granda kaj peza.
- Ĉu li estas peza? — diris Elli. - Sed Timigulo ja estas pajloŝtopita kaj malpeza kvazaŭ plumeto! Eĉ mi povas lin levi.
- Ĉi-okaze mi provos! — diris Cikonio. - Tamen, se li estos tro peza, mi ĵetos lin akven. Estus pli bone dekomence pesi vian amikon per pesiloj, sed ĉar tio ne eblas, sekve mi flugu!
Kiel vi vidas, Cikonio estis tre singardema kaj detalema birdo.
Cikonio svingis per la larĝaj flugiloj kaj flugis al Timigulo. Li alkroĉis liajn ŝultrojn per la firmaj ungoj, facile levis kaj transportis lin sur la bordon, kie sidis Elli kun la amikoj.
Kiam Timigulo denove trafis borden li fervore ĉirkaŭbrakis la amikojn, poste turnis sin al Cikonio:
— Mi opiniis, ke devas eterne elstari sur la stango meze de la rivero kaj timigi la fiŝojn! Nun mi ne povas dece danki vin, ĉar en mia kapo estas pajlo. Sed post la vizito al Gudvin, mi trovos vin kaj vi ekscios kia estas la danko de la homo kun cerbo.
— Mi tre ĝojas, — solide respondis Cikonio, — Mi ŝatas helpi al la aliaj trafintaj en malfacilon, precipe, kiam mi ne devas tre peni… Tamen dum mi babilas kun vi, min atendas la edzino kaj infanoj. Mi deziras al vi sukcese atingi Smeraldan Urbon kaj ricevi tion kion vi deziras!
Kaj li ĝentile donis al ĉiu vojaĝanto sian ruĝan faltoplenan piedon kaj ĉiu vojaĝanto amike premis ĝin, kaj Timigulo tiel skuis ĝin, ke apenaŭ ne deŝiris.
Cikonio forflugis, kaj la kunuloj iris laŭ la bordo. La feliĉa Timigulo iris dancetante kaj kantis:
— Ej-gej-gej-go! Mi estas denove kun Elli!
Post tri paŝoj:
— Ej-gej-gej-go! Mi estas denove kun Fera Hakisto!
Kaj same li kantis pri ĉiuj, inkluzive Totoĉjon, kaj poste denove komencis sian senritman tamen gajan kaj bonaniman kanton.
Malica papava kampo
La vojaĝantoj iris sur herbejo kovrita de belegaj blankaj kaj helbluaj floroj. Ofte renkontiĝis ruĝaj papavoj nekutime grandaj kun tre akra aromo. Ĉiuj ĝojis: ĉar Timigulo estis savita kaj nek Hommanĝulo, nek la sabrodentaj tigroj, nek la rapida rivero haltigis la amikojn en la vojo al Smeralda Urbo, kaj ili opiniis, ke ĉiuj danĝeroj restis malantaŭe.
— Kiaj belaj floroj! — diris Elli.
— Ili estas bonaj! — sopirĝemis Timigulo. - Certe, se mi havus cerbon, mi admirus la florojn pli multe ol nun.
— Ankaŭ mi ŝatus ilin, se mi havus koron, — veis Fera Hakisto.
— Mi ĉiam amikis kun la floroj, — diris Timema Leono. - Ili estas ĉarmaj kaj nedanĝeraj estaĵoj kaj neniam saltas sur vin el embuskejo kiel la sabrodentaj tigroj. Sed mia arbaro ne havas tiajn grandajn kaj brilajn florojn.
Ju pli antaŭen la vojaĝantoj iris des pli ofte aperis sur la kampo la papavoj. Ĉiuj aliaj floroj malaperis sufokitaj de la papava densejo, kaj baldaŭ la vojaĝantoj trafis mezen de vasta papava kampo. La papava odoro dormigas, sed Elli tion ne sciis kaj iris pluen, senzorge enspirante la dolĉetan dormigan aromon, kaj admiris la grandegajn ruĝajn florojn. Ŝiaj palpebroj plipeziĝis kaj ŝi ege ekvolis dormi. Tamen Fera Hakisto ne permesis al ŝi kuŝiĝi.
— Necesas hasti por atingi la vojon, pavimitan per flavaj brikoj, antaŭ la nokto, — diris li, kaj Timigulo subtenis lin.
Ili faris ankoraŭ kelkajn paŝojn, sed Elli ne plu povis lukti kontraŭ dormo, — stumblante ŝi kuŝiĝis inter la papavoj, kun ekspiro fermis la okulojn kaj firme ekdormis.
— Kion fari pri ŝi? — demandis embarasite Hakisto.
— Se Elli restos ĉi tie, ŝi dormos ĝis la morto, — diris Leono kaj larĝe oscedis. - La aromo de ĉi tiuj floretoj estas mortiga. Ankaŭ miaj palpebroj kuniĝas, sed la hundeto jam dormas.