Soldato ĉiutage venis al la pordo de la trona salono kaj raportis pri la deziro de la vojaĝantoj vidi Gudvin, kaj ĉiufoje anstataŭ respondo estis tomba silento.
Pasis unu semajno. La atendo fariĝis netolereble turmenta. La vojaĝantoj esperis trovi en la palaco de Gudvin varman akcepton. La indiferenteco de Magiisto timigis kaj incitis ilin.
- Ĉu ne mortis li? — mediteme diris Elli.
— Ne! Ne! Li simple ne volas plenumi siajn promesojn kaj kaŝas sin de ni! — indignis Timigulo. - Certe, li domaĝas cerbon, koron kaj bravecon — ja tio estas valoraj aĵoj. Sed ne necesis sendi nin al la malica sorĉistino Bastinda, kiun ni ekstermis.
La kolera Timigulo deklaris al Soldato:
— Diru al Gudvin: se li ne akceptos nin, ni alvokos la Flugantajn Simiojn. Diru al Gudvin, ke ni estas iliaj mastroj, ni posedas Oran Ĉapon — pikapu, trikapu, — kaj kiam ĉi tie aperos la Flugantaj Simioj, tiam ni parolos kun li.
Din Gior foriris kaj tre baldaŭ revenis.
— Gudvin la Terura akceptos vin ĉiujn morgaŭ ĝuste je la deka horo matene en la trona salono. Bonvolu ne malfruiĝi. Kaj sciu, — mallaŭte flustris Din Gior en la orelon de Elli, — ŝajnas, ke li ektimis. Ja li renkontis la Flugantajn Simiojn, kaj scias, kiaj estas tiuj bestoj.
La vojaĝantoj pasigis maltrankvilan nokton kaj matene, je la fiksita tempo, kolektiĝis antaŭ la pordo de la trona salono.
La pordo malfermiĝis, kaj ili enpaŝis en la salonon. Ĉiu atendis renkonti Gudvin en tiu aspekto, en kiu li aperis la unuan fojon. Sed ili ekmiris, vidinte, ke en la salono neniu estis. Tie regis solena kaj timiga silento, kaj la vojaĝantojn kaptis timo: kio preparas al ili Gudvin?
Ili ektremis, kiel pro subita frapo de tondro, kiam en la malplena ĉambro ekparolis voĉo:
— Mi estas Gudvin, la Grandega kaj Terura! Por kio vi maltrankviligas min?
Elli kaj ŝiaj amikoj rigardis ĉirkaŭen — neniu estis videbla.
— Kie vi estas? — per tremanta voĉo demandis Elli.
— Mi ĉie estas! — solene respondis la voĉo. - Mi povas akcepti ĉiujn aspektojn kaj fariĝas nevidebla, kiam volas. Venu al la trono, mi parolos kun vi!
La vojaĝantoj faris kelkajn paŝojn antaŭen. Ĉiuj ege timis, krom Fera Hakisto kaj Totoĉjo. Fera Hakisto ne havis koron, sed Totoĉjo ne komprenis, kial oni devas timi voĉojn.
— Parolu! — aŭdiĝis la voĉo.
— Grandega Gudvin, ni venis por peti vin plenumi viajn promesojn!
— Kiujn promesojn? — demandis la voĉo.
— Vi promesis venigi min en Kansason, al la paĉjo kaj panjo, kiam la Palpebrumuloj estos liberigitaj el la potenco de Bastinda.
— Kaj al mi vi promesis doni cerbon!
— Kaj al mi — koron!
— Kaj al mi — bravecon!
— Sed ĉu la Palpebrumuloj efektive fariĝis liberaj? — demandis la voĉo, kaj al Elli ŝajnis, ke ĝi ektremis.
— Jes! — respondis la knabino. - Mi elverŝis akvon sur la malican Bastinda, kaj ŝi degelis!
— Pruvu, pruvu! — insiste diris la voĉo.
— Pikapu, trikapu! — eksklamaciis Timigulo. - Ĉu vi, kiu estas ĉirkaŭe, ne vidas sur la kapo de Elli Oran Ĉapon? Aŭ vi volas, ke ni por pruvi elvoku la Flugantajn Simiojn, bambara, ĉufara?!
— Ne, ne, ne, mi kredas vin! — haste interrompis la voĉo. - Sed tio estas tiel neatendita!.. Bone, venu morgaŭ, mi pripensos viajn petojn.
— Vi jam havis tempon por pripensi, skoriki, moriki! — ekkriegis la furioza Timigulo. - Ni atendis la akcepton dum la tuta semajno!
— Ni ne plu volas atendi eĉ unu tagon! — energie subtenis la amikon Fera Hakisto, kaj Leono tiel ekmuĝis, ke la grandegan salonon plenigis bruego, en kiu dronis ies tima krio.
Kiam finiĝis la eĥo de la leona muĝo, komenciĝis silento. Elli kaj ŝiaj amikoj atendis, kion respondos Gudvin post ilia kuraĝa defio. Ĉi-tempe Totoĉjo fervore flaris la aeron kaj subite ĵetis sin en malproksiman parton de la ĉambro. Post momento li jam ne estis videbla. Al la mirigita Elli ŝajnis, ke la hundeto trakuris la muron. Sed tuj depost la muro, ne, depost verda kurteneto, similanta muron, kun krio elsaltis malalta hometo:
— Forpenu la hundon! Li mordos min! Kiu permesis konduki hundojn en mian palacon?
La vojaĝantoj kun nekompreno rigardis al la hometo. Stature li estis ne pli alta ol Elli, sed jam maljuna, kun granda kapo kaj sulkoplena vizaĝo. Li havis buntan veŝton, strian pantalonon kaj longan surtuton. En mano li havis longan sontubon, kaj li time svingis ĝin kontraŭ Totoĉjo, kiu elsaltis depost la kurteneto kaj penis mordi lian piedon.
Fera Hakisto kun la toporo surŝultre rapide paŝis renkonten al la nekonato.
— Kiu vi estas? — severe demandis li.
— Mi estas Gudvin, la Grandega kaj Terura, — per tremanta voĉo respondis la hometo. - Sed, bonvolu, bonvolu, ne tuŝu min! Mi faros ĉion, kion vi postulos de mi!
La vojaĝantoj interrigardadis kun neordinara miro kaj seniluziiĝo.
— Tamen mi opiniis, ke Gudvin estas Viva Kapo, — diris Elli.
— Sed mi opiniis, ke Gudvin estas Mara Virino, — diris Timigulo.
— Sed mi opiniis, ke Gudvin estas Monstra Besto, — diris Hakisto.
— Sed mi opiniis, ke Gudvin estas Fajra Globo, — diris Leono.
— Tio estas vero, sed vi eraris, — mole diris la nekonato. - Tio estas nur maskoj.
— Kiel maskoj?! — ekkriis Elli. Ĉu vi ne estas Grandega Magiisto?
— Parolu malpli laŭte, mia infano! — diris Gudvin.- Oni opinias, ke mi estas Grandega Magiisto.
— Sed kio vi estas reale?
— Reale… ve, reale mi estas ordinara homo, mia infano!
La larmoj ekfluis el la okuloj de Elli pro la seniluziiĝo kaj ofendiĝo.
Ankaŭ Fera Hakisto pretis ekploregi, sed ĝustatempe ekmemoris, ke li ne kunhavas lubrikilon.
La furioza Timigulo ekkriis:
— Mi diros, kio vi estas, se vi tion ne scias! Vi estas trompulo, pikapu, trikapu!
— Absoluta vero, — respondis la hometo, karese ridante kaj frotante la manojn. - Mi estas Grandega kaj Terura Trompulo.
— Sed kion ni faru nun? — diris Fera Hakisto.- Kie mi ricevos koron?
— Kaj mi — cerbon? — demandis Timigulo.
— Kaj mi — bravecon? — demandis Leono.
— Miaj amikoj! — diris Gudvin.- Ne parolu pri bagateloj. Vi imagu kiel mi vivaĉas en tiu ĉi palaco!
- Ĉu vi vivaĉas? — miris Elli.
— Jes, mia infano! — suspiris Gudvin. - Rimarku, neniu, neniu en la tuta mondo scias, ke mi estas Grandega Trompulo, kaj mi devis dum multaj jaroj ruzi, kaŝi min kaj ĉiel mistifiki la homojn. Sed ĉu vi scias, ke tio estas malfacila okupo — stultigi la homojn. Kaj, bedaŭrinde, tio ĉiam malkaŝiĝas. Jen vi devualigis min, kaj verdire, — li suspiris, — mi ĝojas pro tio! Certe, mi eraris, enlasinte vin ĉiujn kune, kaj ankoraŭ kun ĉi malbenita hundeto…
— Hot-hot-hot, estu pli singardema! — diris Totoĉjo montrante la dentojn.
— Mi petas pardonon, — riverencis Gudvin, — mi ne volis ofendi vin… Do, pri kio mi rakontis? Aha, mi ekmemoris… Mi enlasis vin ĉiujn, ĉar tre ektimis la Flugantajn Simiojn.