— Bone, — kun ruzeta rideto diris Gudvin. - Venu morgaŭ, kaj vi ĝin ricevos.
— Kaj ĝi bolas en poto sub ora kovrilo? — interesiĝis Timigulo.
— Preskaŭ tiel estas. Kiu al vi diris tion? — miris Gudvin.
— Farmisto en la vojo al Smeralda Urbo.
— Li estas bone informita pri miaj aferoj, — mallonge rimarkis Gudvin.
— Kaj ĉu al mi vi donos koron? — demandis Fera Hakisto.
— Koro malfeliĉigas multajn homojn, — diris Gudvin.- Ne tre granda avantaĝo estas havi koron.
— Tio estas diskutebla, — decideme oponis Fera Hakisto. - Mi ĉiujn malfeliĉojn toleros senplende, se mi havos koron.
— Bone. Morgaŭ vi ekhavos koron. Mi dum tiom da jaroj estis magiisto, ke malfacile estis nenion ellerni.
— Sed koncerne revenon en Kansason? — demandis Elli, kaj ŝia koro ekbatis tre forte.
— Aĥ, mia infano! Tio estas tre malfacila tasko. Sed donu al mi kelkajn tagojn kaj, povas esti, mi sukcesos transporti vin en Kansason…
— Vi sukcesos, nepre sukcesos! — ĝoje ekkriis Elli. - Ja en la magia libro de Villina estas skribite, ke mi revenos hejmen, se mi estos helpinta al tri estaĵoj atingi plenumojn de iliaj la plej intimaj deziroj.
— Verŝajne, estos tiel, — konsentis Gudvin kaj konsile aldonis: — Al la magiaj libroj necesas kredi. Kaj nun iru, miaj amikoj, kaj fartu en mia palaco kiel hejme. Ni renkontiĝos ĉiutage. Sed neniun- neniun informu, ke mi estas Trompulo!
La amikoj, kontentaj, lasis la tronan salonon, kaj Elli ekhavis esperon, ke Grandega kaj Terura Trompulo revenigos ŝin en Kansason.
Plenumo de la deziroj
Mirakla arto de Grandega Trompulo
Matene Timigulo gaje iris al Gudvin por ricevi cerbon.
— Miaj amikoj! — ekkriis li. - Kiam mi revenos, mi estos absolute simila al la aliaj homoj!
— Mi amas vin ankaŭ la nuna, — simple diris la knabino.
— Estas tre bone. Sed vi vidos, kia mi estos, kiam grandaj pensoj eksvarmos en mia nova cerbo!
Magiisto renkontis Timigulon afable.
- Ĉu vi ne koleros, mia amiko, se mi deprenos vian kapon? — demandis li. - Mi devas plenigi ĝin per cerbo.
— Ho, bonvolu, ne ĝenu Vin! — gaje respondis Timigulo. - Deprenu kaj prilaboru ĝin kiel vi volas. Mi ne fartos malpli bone.
Gudvin deprenis la kapon de Timigulo kaj anstataŭigis la pajlon per paketo plena de brano, miksita kun pingloj kaj kudriloj. Poste li metis la kapon sur la lokon kaj gratulis Timigulon.
— Nun vi estas saĝa homo — vi havas novan cerbon plej altkvalitan.
Timigulo fervore dankis Gudvin kaj hastis al siaj amikoj. Elli rigardis lin kun scivoleco. La kapo de Timigulo ŝvelis, el ĝi elŝoviĝis la pingloj kaj kudriloj.
— Kiel vi fartas? — zorgeme demandis Elli.
— Mi komencas senti min saĝa! — fiere respondis Timigulo. - Se mi scipovos uzi mian novan cerbon, mi fariĝos fama homo!
— Sed kial el via cerbo elŝoviĝas pingloj kaj kudriloj? — demandis Fera Hakisto.
— Tio estas pruvo de spriteco de lia intelekto, — konjektis Timema Leono.
Vidante Timigulon tiel kontenta, Fera Hakisto kun granda espero venis al Gudvin.
— Mi devas tranĉi truon en via brusto por instali la koron, — avertis Gudvin.
— Mi estas en via dispono, — respondis Fera Hakisto. - Tranĉu, kie vi volas.
Gudvin faris en la brusto de Hakisto malgrandan truon kaj montris al li belan silkan koron pajloŝtopitan.
- Ĉu ĝi plaĉas al vi?
- Ĝi estas ĉarma! Sed ĉu bona ĝi estas, ĉi tiu bela koro, kaj ĉu povas ĝi ami?
— Ho, ne maltrankviliĝu! — respondis Gudvin.- Kun ĉi tiu koro vi estos la plej sentema homo en la mondo!
La koro estis instalita, la truo lutita, kaj Fera Hakisto, triumfante hastis al la amikoj.
— Ho, kiel mi estas feliĉa, miaj karaj amikoj! — laŭte deklaris Hakisto.- La koro batas en mia brusto, kiel antaŭe. Eĉ pli forte ol antaŭe! Mi sentas, kiel ĝi batas en la torako laŭ ĉiu mia paŝo! Kaj krome, ĝi estas pli karesa ol la antaŭa! Min superplenigas amo kaj kareso!
En la tronan salonon eniris Leono.
— Mi venis por ricevi bravecon, — nekuraĝe eldiris li, paŝante surloke jen per unu piedo jen per alia.
— Unu momenton! — diris Gudvin. Li prenis el ŝranko botelon kaj verŝis la enhavon en oran pladon.- Vi devas tion trinki! (Tio estis ŝauma kvaso kun almiksita valeriana tinkturo.)
La odoro ne tre plaĉis al Leono.
— Kio estas tio? — malkonfideme demandis li.
— Tio estas braveco. Ĝi ĉiam estas interne, kaj vi devas engluti ĝin.
Leono faris grimacon, sed fortrinkis la likvaĵon kaj eĉ forlekis la teleron.
— Ho, mi jam fariĝas kuraĝa! La braveco ekfluis en miaj vejnoj kaj superplenigas la koron! — ekmuĝis li admire. - Dankon, ho, dankon, Grandega Magiisto! — Kaj Leono rapidkuris al la amikoj…
Por Elli daŭris tagoj de angora atendo. Vidante, ke la tri intimaj deziroj de ŝiaj amikoj estas plenumitaj, ŝi pli fervore ol antaŭe aspiris trafi en Kansason. La malgranda kompanio tutajn tagojn konversaciis.
Timigulo asertis, ke en lia kapo vagas rimarkindaj pensoj; sed bedaŭrinde li ne povas rakonti ilin, ĉar ili estas klaraj nur al li mem.
Fera Hakisto rakontis, kiel al li estas agrable, ke la koro batas en lia brusto dum paŝado. Li estis tute feliĉa.
Kaj Leono fiere deklaris, ke li pretas batali kontraŭ dek sabrodentaj tigroj, — tiom multe da braveco li havas! Fera Hakisto eĉ timis, ĉu ne tro grandan porcion da braveco donis al Leono la magiisto, kaj ĉu li ne faris Leonon senprudenta: ja senprudenteco rezultigas pereon.
Nur Elli silentis kaj malgaje rememoradis Kansason.
Fine Gudvin vokis ŝin:
— Do, mia infano, mi elpensis, kiel ni trafos Kansason!
- Ĉu ankaŭ vi revenos en Kansason? — miregis Elli.
— Nepre, — respondis la eksmagiisto. - Al mi, se konfesi, tedis la izoleco kaj konstanta timo esti devualigita. Pli bone estas, se mi revenos en Kansason kaj dungiĝos labori en cirko.
— Ho, kiel mi estas ĝoja! — kriis Elli kaj aplaŭdis. - Kiam ni ekvojaĝos?
— Ne tiel rapide, mia infano! Mi konvinkiĝis, ke lasi ĉi tiun landon eblas nur tra aero. Ja mi trafis ĉi tien per la balono, kaj vi estis portita en la dometo dum uragano. Mia balono estas nedifektita — mi konservis ĝin ĝis nun. Necesas nur ie fari flikojn. Sed malpezan gason hidrogenon, per kiu oni plenigas la balonojn mi sukcesos akiri.
La riparo daŭris dum kelkaj tagoj. Elli avertis la amikojn pri baldaŭa disiĝo, kaj la tuta triopo — Timigulo, Hakisto kaj Leono — ege malĝojis.
Venis la fiksita tago. Gudvin deklaris en la urbo, ke li forflugas por viziti sian malnovan amikon — Grandegan Magiiston Sunon, kun kiu li ne renkontiĝis dum multaj jaroj. La palaca placo pleniĝis de homoj. Gudvin ekfunkciigis hidrogenan aparaton, kaj la balono komencis rapide pufiĝi. Kiam ĝi estis plenigita, al teruro kaj admiro de la homamaso, Gudvin engrimpis en la korbon kaj turnis sin al la homoj: