Выбрать главу

La aliaj silentis, konsternitaj de la logiko de liaj vortoj.

— Mi iros kun Elli, — subite diris Leono. - Min tedis la urbo. Mi estas sovaĝa besto kaj sopiras pri arbaro. Kaj krome necesas defendi Elli dum la vojaĝo.

— Vere! — ekkriis Fera Hakisto.- Mi iras por akrigi la toporon: ŝajnas, ke ĝi malakriĝis.

Elli ĝoje ĵetis sin al Fera Hakisto.

— Ni ekiru morgaŭ matene! — diris Timigulo.

- Ĉu? Ĉu ankaŭ vi iras?! — mirkriis ĉiuj.- Sed Smeralda Urbo?

- Ĝi atendos mian revenon! — trankvile kontraŭdiris Timigulo. - Sen Elli mi sidus sur la paliso sur la tritika kampo kaj timigus la kornikojn. Sen Elli mi ne ricevus mian rimarkindan cerbon. Sen Elli mi ne fariĝus la reganto de Smeralda Urbo. Kaj se mi post tio lasus Elli en malĝojo, vi povus nomi min nedankema kaj vi estus pravaj!

La nova cerbo faris Timigulon elokventa.

Elli kore dankis la amikojn.

— Morgaŭ ni ekvojaĝos! — gaje diris ŝi.

— Ej-gej-gej-go! Morgaŭ ni ekvojaĝos! — ekkantis Timigulo, sed time rigardinte returnen li fermis sian buŝon: ja li estis la reganto de Smeralda Urbo kaj al li ne decas perdi la memrespekton.

Regi la urbon ĝis la reveno Timigulo komisiis al Soldato. Din Gior tuj sidiĝis sur la tronon kaj certigis Timigulon, ke dum lia foresto ĉio estos en ordo, ĉar li, Soldato, ne lasos ĉi tiun lokon eĉ por unu minuto kaj eĉ manĝos kaj dormos sur la trono. Sekve, neniu povos uzurpi la potencon, dum la reganto vojaĝas.

Frumatene Elli kaj ŝiaj amikoj venis al la urba pordego. Faramant miris, ke ili denove lasas sin en danĝeran vojaĝon.

— Vi estas nia reganto, — diris li al Timigulo, — kaj devas reveni kiel eble plej baldaŭ.

— Mi devas revenigi Elli en Kansason, — grave respondis Timigulo. - Transdonu al la ŝtatanoj mian saluton, ili ne maltrankviliĝu pri mi: mi estas nevundebla, kaj mi revenos nedifektita.

Elli amike adiaŭis al Pordega Gardisto, kiu prenis de ĉiuj la okulvitrojn, kaj la vojaĝantoj ekvojaĝis suden. La vetero estis bonega, ĉirkaŭe etendiĝis ĉarma lando, kaj ĉiuj havis bonan humoron.

Elli esperis, ke Stella revenigos ŝin en Kansason; Totoĉjo laŭtvoĉe revis pri sia venko super la fanfaronulo Hektoro; Timigulo kaj Fera Hakisto ĝojis, ke ili helpas al Elli; Leono ricevis plezuron pro konscio pri sia braveco kaj deziris renkonti bestojn kaj pruvi al ili, ke li estas ilia reĝo.

Foririnte malproksimen, la vojaĝantoj rigardis lastfoje la turojn de Smeralda Urbo.

— Sed Gudvin estis ne malbona magiisto, — diris Fera Hakisto.

— Certe! — konsentis Timigulo. - Ja li sukcesis doni al mi cerbon! Kaj kian akran cerbon!

— Se Gudvin trinkus iomete da braveco, kiun li preparis por mi, li fariĝus tre brava homo! — diris Leono.

Elli silentis. Gudvin ne plenumis la promeson revenigi ŝin en Kansason, sed la knabino ne akuzis lin. Li faris ĉion, kion povis, kaj li ne kulpas, ke la plano ne sukcesis. Ja, kiel konfesis Gudvin mem, li ne estis magiisto.

Inundo

Dum kelkaj tagoj la vojaĝantoj iris ĝuste suden. Farmejoj renkontiĝis pli kaj pli malofte, kaj fine malaperis. Ĉirkaŭe ĝis la horizonto etendiĝis stepo. Ĉasaĵo ne abundis kaj Leono vagis nokte por ion manĝi. Totoĉjo ne povis akompani Leonon dum la longaj promenoj, sed tiu ĉiam portis al la amiko pecon da viando inter la dentoj.

La vojaĝantoj ne timis malfacilaĵojn kaj ili iris ĉiam antaŭen.

Foje meztage ilin haltigis vasta rivero kun malaltaj bordoj, kovritaj de salikoj, la sola granda rivero en la Magia Lando, ili embarasite ekrigardis unu al alia. Tio estis la sama rivero, kie fiaskis Timigulo, sed niaj herooj tion ne sciis.

- Ĉu ni faru floson? — demandis Fera Hakisto.

Timigulo faris senesperan grimacon: li ne forgesis la aventuron kun la stango dum la vojaĝo en Smeraldan Urbon.

— Pli bone estus, se nin transportus la Flugantaj Simioj, — grumblis li. - Se mi denove restos meze de la rivero, neniu povos min savi: ĉi tie la cikonioj ne loĝas.

Sed Elli ne konsentis. Ŝi ne volis konsumi la lastan sorĉon de Ora Ĉapo, kiam ne klaras, kiaj obstakloj aperos antaŭ ili kaj kiel Stella akceptos ilin.

Vespere Fera Hakisto finfaris floson, kaj la kompanio ekflosis trans la riveron. Timigulo laboris per la stango tre singarde kaj staris malproksime de la rando. Kompense Fera Hakisto laboris plenforte. La rivero okazis neprofunda kaj kvieta; la vojaĝantoj sukcese atingis glatan malgajan bordon.

— Kia enua loko! — deklaris Leono, sulkiginte la nazon.

— Kaj nenie eblas tranokti, — diris Elli. - Ni iru antaŭen.

La vojaĝantoj ne faris eĉ mil paŝojn, sed antaŭ ili denove ekbriletis rivero. Ili trafis sur insulon.

— Malbone estas! — diris Timigulo. - Tre malbone! Ni devas voki la Flugantajn Simiojn, pikapu, trikapu!

Sed la knabino planis matene ĉirkaŭflosi la insulon kaj decidis tranokti ĉi tie, ĉar jam estis malfrue. Ili kolektis sekajn herbojn kaj aranĝis pli malpli konvenajn litojn. Post vespermanĝo Elli ekdormis sub la fidela gardo de la amikoj. Leono kaj Totoĉjo devis pasigi la nokton kun malplenaj stomakoj, sed ili humiliĝis pri tio kaj ekdormis.

Timigulo kaj Fera Hakisto staris apud la dormantoj kaj rigardis al bordo de la rivero. Kvankam unu jam havis cerbon, kaj la alia — koron, sed ili neniam laciĝis kaj dormis.

Komence ĉio pasis trankvile. Sed poste ĉe la horizonto aperis unu fulmobrilo, poste la dua, la tria… Fera Hakisto zorgoplene balancis la kapon. En Magia Lando la ŝtormoj okazis malofte, sed havis neordinaran forton. Tondro ĝis nun ne aŭdiĝis. La orienta parto de la ĉielo rapide mallumiĝis: tie amasiĝis nuboj, pli kaj pli ofte lumigataj de fulmoj. Timigulo rigardis al la ĉielo ne komprenante.

— Kio tie okazas? — murmuris li. - Ĉu Gudvin bruligas tie alumetojn?

Timigulo dum sia mallonga vivo ne vidis fulmotondrojn.

— Estos tre granda pluvo! — diris Fera Hakisto.

— Pluvo? Sed kio estas tio? — maltrankvile demandis Timigulo.

— Tio estas akvo falanta de la ĉielo. La pluvo estas malutila al ni ambaŭ: ĝi forlavos vian farbon, kaj mi rustiĝos.

— Aj-aj-aj-aj! — svingis la kapon Timigulo. - Ni veku Elli.

— Ni atendu iomete, — diris Fera Hakisto. - Mi ne volas ŝin maltrankviligi: ŝi laciĝis hodiaŭ. Sed la ŝtormo, povas esti, preteriros.

Sed ĝi proksimiĝis. Baldaŭ nubegoj kovris la ĉielon, ekbrilis fulmoj, kaj tondrado klare aŭdiĝis.

— Kio bruas tie? — time demandis Timigulo.

Sed Fera Hakisto jam ne havis tempon por klarigi.

— Malbone estas! — kriis li kaj vekis Elli.

— Kio okazis? Kio estas tio? — demandis la knabino.

— Proksimiĝas terura ŝtormo! — kriis Fera Hakisto.

Ankaŭ Leono vekiĝis. Li tuj eksentis danĝeron.

— Rapide voku la Flugantajn Simiojn, alie ni pereos! — ekmuĝis li plenforte.

La timigita Elli, komencis diri la magiajn vortojn:

— Bambara, ĉufara…

— U-ar-ra!..- sovaĝe ekbruis alfluginta ventimpeto kaj deŝiris Oran Ĉapon de la kapo de Elli.