La Ĉapo ekflugis, kvazaŭ blanka steleto ekbrilis en la mallumo kaj malaperis. Elli ekploregis, sed la tondro bruanta super la kapoj de la vojaĝantoj, obtuzigis ŝian ploregon.
— Ne ploru, Elli! — muĝis en ŝian orelon Leono. - Memoru, ke nun mi estas la plej kuraĝa besto en la mondo!
— Memoru, ke mi havas bonegan cerbon, plenan de neordinaraj pensoj! — kriis Timigulo.
— Memoru pri mia koro, kiu ne toleros, se vi estos ofendita! — aldonis Fera Hakisto.
La tri amikoj ekstaris ĉirkaŭ Elli, brave preparante sin al la atako de la ŝtormo.
Kaj la ŝtormo komenciĝis! Alflugis ventego. Oblikva pluvo forte vipis Leonon kaj Elli per grandaj gutoj. Leono turnis la dorson al la vento kaj fleksis ĝin, vaste starigis la piedojn. Sub li aperis komforta loko, kien kaŝis sin Elli kaj Totoĉjo.
Fera Hakisto komence prenis la lubrikilon, sed poste senespere svingis la manon: eviti rustiĝon en tia pluvego eblis nur en barelo kun oleo.
Timigulo, plene malsekiĝinta kaj plipeziĝinta, havis tre kompatindan aspekton. Per siaj molaj, neobeemaj manoj li defendis kontraŭ la pluvo la farbon de la vizaĝo.
— Jen kio estas pluvo! — murmuris Timigulo.- Kiam la decaj homoj volas sin bani, ili mem enakviĝas kaj tute ne bezonas, ke iu nevidebla akvumu ilin desupre. Kiam mi revenos en Smeraldan Urbon mi deklaros leĝon, kiu malpermesos la pluvojn!..
La ŝtormo daŭris ĝis la mateno. Kun la unuaj sunradioj la vojaĝantoj kun teruro ekvidis, ke la vilaj ondoj de Granda Rivero kovras la insulon.
— Ni dronos! — kriis Timigulo, defendante per la manoj la duonlavitajn okulojn.
— Tenu vin pli firme! — respondis Fera Hakisto, penante superkrii la bruon de la ŝtormo kaj plaŭdon de la ondoj. - Tenu vin je mi.
Li vaste starigis la piedojn, enŝovinte ilin en la sablan grundon, kaj firme apogis sin per la toporo. Starante tiel li estis neŝancelebla kiel roko.
Timigulo, Elli kaj Leono kroĉiĝis al Fera Hakisto kaj atendis.
Kaj jen, ruliĝante alvenis la unua ondego kaj kovris la vojaĝantojn de la kapo ĝis la piedoj. Kiam ĝi pasis, en akvo staris Hakisto, kaj la aliaj kroĉiĝis al li kun senespera braveco. Fera Hakisto rustiĝis kaj nun nenia ŝtormo povus demovi lin. Sed al la aliaj vojaĝantoj estis malbone. La malpeza Timigulo estis surface, kaj la ondoj ĵetis lin ĉiuflanken. Leono staris sur la malantaŭaj piedoj kaj elkraĉis akvon. Elli baraktis en la ondoj plene terurigita.
Leono ekvidis, ke la knabino dronas.
— Sidiĝu sur min, — raŭkis li. - Ni naĝu al tiu bordo de la rivero! — kaj malleviĝis antaŭ Elli kvarpiede.
Lastforte la knabino rampis sur la dorson de Leono kaj konvulsie kroĉiĝis al la malseka vila kolhararo. Totoĉjon ŝi firme tenis per la maldekstra mano.
— Adiaŭ, amikoj! — muĝis Leono, kaj puŝinte sin de Fera Hakisto eklaboris per la gamboj, forte fendante la ondojn.
-..iaŭ! - mallaŭte aŭdiĝis la respondo de Timigulo, kaj Fera Hakisto malaperis en mallumo.
Leono naĝis longe kaj obstine. La fortoj preskaŭ lasis lin, sed la braveco bolis en lia koro, kaj fiera pri si mem, li eligis minacan muĝon. Per ĉi triumfa muĝo Leono volis esprimi, ke li pretas perei, sed ne enlasi eĉ unu guton da timo en sian kuraĝan koron.
Sed kio estas tio?
El humida mallumo respondis ankaŭ leona muĝo.
— Tie estas la grundo! Tien! Tien!
Dekoble pli forte Leono ĵetis sin antaŭen, kaj antaŭ li aperis nekonata alta bordo. Al li respondis ne leono, sed eĥo!
Leono surgrimpis la bordon, mallevis la rigidiĝintan Elli, ĉirkaŭprenis ŝin kaj komencis varmigi ŝin per sia varma spiro.
Timigulo sin tenis je Fera Hakisto ĝis la malsekaj manoj ankoraŭ obeis lin. Poste la ondoj deŝiris lin de Hakisto kaj fortiris lin balancante kvazaŭ ligneron. La saĝa kapo de Timigulo okazis pli peza ol la korpo. La saĝa reganto de Smeralda Urbo flosis kapmalsupren, kaj akvo forlavas la lastajn farbojn de liaj okuloj, buŝo kaj oreloj.
Fera Hakisto dum ioma tempo estis videbla inter la ondoj, sed leviĝanta akvo surkovris lin. Jen nur la funelo restis super la akvo, poste ankaŭ ĝi malaperis. Kaj netimigebla bonanima Fera Hakisto tute malaperis en la furioza rivero.
Elli, Leono kaj Totoĉjo dum tri tagoj atendis surborde la malleviĝon de la akvo. La vetero estis bonega, la suno brilegis, kaj la akvo rapide malleviĝis. En la kvara tago Leono naĝis al la insulo. Elli sidis sur lia dorso kun Totoĉjo en la manoj.
Paŝinte sur la insulon, Elli ekvidis, ke la rivero kovris ĝin per ŝlimo kaj koto. Leono kaj la knabino iris diversflanken. Baldaŭ vidiĝis senforma figuro, ĉirkaŭgluita de la ŝlimo kaj algoj. Ne estis malfacile rekoni Feran Hakiston en ĉi tiu figuro. Leono rapidkuris al la voko de Elli per grandaj saltoj kaj demetis la sekan koton kaj ŝlimon.
Nevenkebla Fera Hakisto staris sampoze, kiel li restis inter la ondoj. Elli per herba tufo akurate viŝis la rustajn artikojn de Hakisto, prenis de lia zono la lubrikilon kaj lubrikis liajn makzelojn…
— Dankon, kara Elli, — estis liaj unuaj vortoj, — vi denove revivigas min! Saluton, Leono, kara amiko! Kiel mi ĝojas vidi vin!
Leono deturnis sin: li ĝoje ploris kaj rapidis viŝi la larmojn per la vosta pinto.
Baldaŭ ĉiuj artikoj de Fera Hakisto ekfunkciis, kaj li gaje paŝis kun Elli, Totoĉjo kaj Leono. Ili serĉis la floson. Dum la irado Totoĉjo ĵetis sin al algamaso, flaris kaj komencis fosi ĝin per la piedoj.
- Ĉu akva rato estas tie? — demandis Elli.
— Mi ne maltrankviliĝus pri diversaj aĉaĵoj, — respondis Totoĉjo. - Ne, ĉi tie estas io pli interesa!
Sub la algoj io subite ekbriletis, kaj por ĝojego de Elli, aperis Ora Ĉapo. La knabino karese ĉirkaŭprenis la hundeton kaj kisis lian ŝlimkovritan muzeleton, kaj metis Ĉapon en la korbon.
La vojaĝantoj trovis la floson, firme ligitan al palisoj enbatitaj en la grundon. Puriginte ĝin de la koto kaj ŝlimo, ili ĉirkaŭflosis la insulon, sur kiu ili fiaskis. Preterinte longan sablan terlangon, la vojaĝantoj trafis en la bazan fluejon de la rivero. Sur la dekstra bordo vidiĝis arbustoj. Elli petis Feran Hakiston flosi tien: ŝi rimarkis sur arbusto la ĉapelon de Timigulo.
— Hura! — kriis la tuta kvaropo.
Baldaŭ ili trovis Timigulon mem, kiu pendis inter arbustoj en bizara pozo. Li estis malseka kaj taŭzita kaj ne respondis al demandoj de la amikoj: akvo plene forlavis liajn buŝon, okulojn kaj orelojn. Ili ne sukcesis trovi nur la luksan bastoneton de Timigulo — la donacon de la Palpebrumuloj: evidente ĝi estis forportita de la akvo.
La amikoj eltiris Timigulon sur la sablan bordon, elŝutis la pajlon kaj sternis ĝin sub la sunradioj, pendigis por sekigi la kostumon kaj ĉapelon. La kapo sekiĝis kun la brano ene de ĝi; eligi la grandvaloran cerbon la knabino ne aŭdacis.
Kiam la pajlo sekiĝis, ili ŝtopis Timigulon, la kapon instalis sur la lokon, kaj Elli prenis farbojn kaj penikon el akvorezista kesto, kiun ŝi akiris en Smeralda Urbo.
Komence Elli pentris la dekstran okulon al Timigulo, kaj ĉi dekstra okulo amike kaj tre karese okulsignis al ŝi. Poste aperis la dua okulo, kaj post ĝi la oreloj. Elli ankoraŭ ne finis pentri la buŝon, sed la gaja Timigulo jam kantis, malhelpante al la knabino pentri: