— Pikapu, trikapu, botalo, motalo… — en sankta teruro ripetis la Maĉuloj.
— Sed kio estas Gudvin? — demandis Elli.
— Ho, li estas la plej granda saĝulo de nia landaro, — flustris la maljunulino. - Li estas la plej potenca kaj loĝas en Smeralda Urbo.
- Ĉu li estas bona aŭ ne?
— Tion neniu scias. Tamen vi ne timu, trovu tri ulojn, plenumu iliajn aspirojn kaj Magiisto de Smeralda Urbo helpos al vi reveni en vian landon!
— Kie situas Smeralda Urbo? — demandis Elli.
- Ĝi estas en la centro de la landaro. La Grandega Saĝulo kaj Magiisto Gudvin mem konstruigis ĝin kaj regas en ĝi. Tamen li ĉirkaŭbaris sin per nekutima mistero kaj neniu vidis lin post la konstruado de la urbo, sed ĝi estis finita antaŭ multaj — multaj jaroj.
— Kiel mi trafos en Smeraldan Urbon?
— La vojo estas longa. Ne ĉie la lando estas bona same kiel ĉi tie. Estas obskuraj arbaroj kun teruraj bestoj, estas rapidaj riveroj — kies transiro estas danĝera.
- Ĉu vi ne iros kun mi? — demandis la knabino.
— Ne, mia infano, — respondis Villina. - Mi ne povas porlonge lasi Flavan Landon. Vi devas iri sola. La vojo en Smeraldan Urbon estas pavimita per flavaj brikoj kaj vi ne misvagos. Kiam vi venos al Gudvin petu lian helpon…
— Sed ĉu longe mi devas esti ĉi tie, sinjorino? — demandis Elli, mallevinte la kapon.
— Mi ne scias, — respondis Villina. - Pri tio nenio estas skribita en mia magia libro. Iru, trovu, batalu! Mi de tempo al tempo rigardos en la magian libron por scii kiaj estas viaj aferoj… Adiaŭ, mia kara!
Villina sin klinis al la grandega libro kaj ĝi tuj ŝrumpis ĝis amplekso de fingringo kaj malaperis en faldoj de la mantelo. Alflugis ciklono, fariĝis mallume, kaj kiam la obskuro disiĝis, Villina jam ne estis: la sorĉistino malaperis. Elli kaj la Maĉuloj ektremis pro teruro kaj tintiloj sur la ĉapeloj de la malgrandaj homoj eksonoris.
Kiam ĉiuj trankviliĝis iomete, la plej kuraĝa el la Maĉuloj, ilia ĉefo, turnis sin al Elli:
— Potenca feino! Ni salutas vin en Helblua Lando! Vi murdis la malican Gingema kaj liberigis la Maĉulojn!
Elli diris:
— Vi estas tre afablaj, sed ĉi tie estas eraro: mi ne estas feino. Ja vi aŭdis, ke mia dometo falis sur Gingema laŭ la ordono de sorĉistino Villina…
— Ni ne kredas tion, — obstine oponis la ĉefo de la Maĉuloj. - Ni aŭdis vian interparolon kun la bona sorĉistino, botalo, motalo, sed ni opinias, ke vi estas potenca feino. Ja nur la feinoj povas
— 18 — veturi en aero en siaj dometoj kaj nur feino povis liberigi nin de Gingema, de la malica sorĉistino de Helblua Lando. Gingema dum multaj jaroj regis nin kaj devigis nin labori tage kaj nokte…
- Ŝi devigis nin labori tage kaj nokte! — ĥore diris la Maĉuloj.
- Ŝi ordonis al ni kapti araneojn kaj vespertojn, kolekti ranojn kaj hirudojn en kanaletoj. Tio estis ŝia la plej ŝatata manĝaĵo…
— Sed ni, — ekploris la Maĉuloj, — ni tre timas araneojn kaj hirudojn!
— Pri kio do vi ploras? — demandis Elli. Ja tio pasis!
— Vere, vere! — la Maĉuloj kune ekridis kaj la ĉapelaj tintiloj sonoris.
— Potenca sinjorino Elli! — ekparolis la ĉefo. - Ĉu volas vi esti nia reĝino anstataŭ Gingema? Ni certas, ke vi estas tre bona kaj ne tro ofte punos nin!..
— Ne, — oponis Elli, — mi estas nur malgranda knabino kaj ne taŭgas por regi landon. Se vi volas helpi al mi, donu al mi kapablon plenumi viajn intimajn dezirojn!
— Ni havis solan deziron — liberiĝi de la malica Gingema, pikapu, trikapu! Sed via dometo — krak! krak! — dispremis ŝin kaj ni ne plu havas dezirojn!.. - diris la ĉefo.
— Sekve mi nenion faros ĉi tie. Mi iros por trovi tiujn, kiuj havas dezirojn. Sed miaj ŝuaĉoj estas tre malnovaj kaj eluzitaj — ili ne eltenos longan vojon. Ĉu vere, Totoĉjo? — sin turnis Elli al la hundeto.
— Certe, ne eltenos, — konsentis Totoĉjo. - Sed vi ne ĉagreniĝu, Elli, ĉi tie apude mi vidis ion kaj helpos al vi!
- Ĉu vi? — miris la knabino.
— Jes, mi! — fiere respondis Totoĉjo kaj malaperis trans la arboj. Post minuto li revenis kun bela arĝenta ŝueto inter la dentoj kaj solene metis ĝin al la piedoj de Elli. Sur la ŝueto brilis ora buko.
— De kie vi prenis ĝin? — miregis Elli.
— Mi tuj rakontos! — respondis anhelante la hundeto, foriĝis kaj denove revenis kun la alia ŝueto.
— Kia ĉarmo! — admire diris Elli kaj surprovis la ŝuetojn — ili estis ĝustmezuraj, kvazaŭ faritaj por ŝi.
— Kiam mi esploris la ĉirkaŭaĵojn, — grave komencis Totoĉjo, — mi vidis post la arboj grandan nigran truon en la monto…
— Aj-aj-aj! — en teruro ekkriis la Maĉuloj. - Ja tio estas eniro en la kavernon de la malica sorĉistino Gingema! Kaj vi kuraĝis eniri tien?..
— Do kio estas terura? Ja Gingema mortis! — kontraŭdiris Totoĉjo.
— Ankaŭ vi, sekve, estas sorĉisto! — en teruro eldiris la ĉefo; ĉiuj aliaj Maĉuloj konsente kapjesis kaj la ĉapelaj tintiloj sinkrone sonoris.
— Jen tie, kiam mi eniris en tiun ĉi, kiel vi nomas ĝin kavernon, mi ekvidis multe da ridindaj kaj strangaj aĵoj, sed pleje al mi plaĉis la ŝuetoj starantaj ĉe la eniro. Grandaj birdoj kun teruraj flavaj okuloj provis malhelpi al mi preni la ŝuetojn, sed, ĉu Totoĉjo ektimos ion se li volas komplezi al sia Elli?
— Ho vi, mia kara bravulo! — diris Elli kaj karese premis la hundeton al la brusto. - En ĉi tiuj ŝuetoj mi iros senlace kiom necesos…
— Tre bone, ke vi ricevis la ŝuetojn de la malica Gingema, — interrompis ŝin la ĉefa Maĉulo. - Ŝajnas, ke ili havas sorĉan forton, ĉar Gingema uzis ilin nur en la plej gravaj kazoj. Sed kia forto estas tio, ni ne scias… Tamen vi foriros de ni, favora sinjorino Elli? — sopire demandis la ĉefo. - Do ni portos al vi manĝaĵon por la vojo.
La Maĉuloj foriris kaj Elli restis sola. Ŝi trovis en la dometo pecon da pano kaj manĝis ĝin ĉe la fonto, trinkante fluantan freŝan akvon. Poste ŝi komencis prepari sin por longa vojo, sed Totoĉjo petolis sub arbo kaj provis kapti sidantan sur malsupra branĉo krieman buntan papagon, kiu konstante incitis lin.
Elli eliris el la furgono, zorge fermis la pordon kaj skribis sur ĝi per kreto: "Mi forestas!".
Tiutempe la Maĉuloj revenis. Ili kunportis tiom multe da manĝaĵoj, ke sufiĉus por kelkaj jaroj. Ĉi tie estis ŝafoj, frititaj anseroj kaj anasoj, korbo kun fruktoj…
Elli ride diris:
— Sed kial tiom multe, miaj amikoj?
Ŝi metis en la korbon iomete da pano kaj fruktoj, adiaŭis al la Maĉuloj kaj brave ekiris kun gaja Totoĉjo.
Proksime de la dometo estis vojkruciĝo: ĉi tie malkonverĝis kelkaj vojoj. Elli elektis vojon, pavimitan per flavaj brikoj, kaj vigle ekpaŝis laŭ ĝi. La suno brilis, birdoj kantis kaj la malgranda knabino, ĵetita en fremdan landon, fartis sufiĉe bone.