— Jes, jes! Tre maloportune estas senti sin stultulo, kiam eĉ kornikoj mokas pri vi.
— Ni iru! — diris Elli, levis sin kaj donis la korbeton al Timigulo.
Vespere la vojaĝantoj eniris grandan arbaron. La branĉoj de la arboj malsupreniĝis kaj baris la vojon, pavimitan per flavaj brikoj. La suno subiris kaj fariĝis tute mallume.
— Se vi ekvidos dometon, kie ni povus pasigi la nokton, diru al mi, — petis Elli per dormema voĉo. - Estas tre maloportune kaj timige iri en mallumo.
Baldaŭ Timigulo ekstaris.
— Mi vidas dekstre malgrandan kabanon. Ĉu ni iru tien?
— Jes, jes! — respondis Elli. - Mi tiel laciĝis!..
Ili turnis sin de la vojo kaj baldaŭ atingis la kabanon. Elli trovis en angulo liton el musko kaj seka herbo kaj tuj ekdormis, brakuminte Totoĉjon. Sed Timigulo sidis sur la sojlo kaj gardis la kvieton de la kabanloĝantoj.
Okazis, ke Timigulo gardis ne vane. Nokte iu besto kun blankaj strioj sur la dorso kaj nigra porka muzeleto provis penetri en la kabanon. Verŝajne, ĝin allogis la odoro de la manĝaĵoj el la korbo de Elli, sed Timigulo opiniis, ke al Elli minacis granda danĝero.
Li kaŝis sin kaj permesis al la malamiko veni al la pordo (la malamiko estis juna melo, sed tion Timigulo certe ne sciis). Kiam la meleto jam ŝovis sian scivoleman nazon en la pordon, flarante agrablan odoron, Timigulo vipis per vergo ĝian grasan dorson.
La meleto ekĝemis, ĵetis sin en la arbardensejon kaj longe aŭdiĝis ĝia ofendiĝa jelpo…
La resto de la nokto pasis trankvile: la arbaraj bestoj komprenis, ke en la kabano estas fidela gardisto. Kaj Timigulo, kiu neniam laciĝis kaj neniam volis dormi, sidis sur la sojlo, gapis en mallumon kaj pacience atendis matenon.
Savo de Fera Hakisto
Elli vekiĝis. Timigulo sidis sur la sojlo kaj Totoĉjo pelis sciurojn en la arbaro.
— Necesas trovi akvon, — diris la knabino.
— Por kio vi bezonas akvon?
— Mi volas lavi min kaj trinki. Seka manĝopeco ne iras en gorĝo.
— Fi, kiel estas maloportune esti farita el viando kaj ostoj! — mediteme diris Timigulo.- Vi devas dormi, manĝi kaj trinki. Cetere vi havas cerbon kaj pro tio eblas toleri ĉi tiujn malagrablaĵojn.
Ili trovis fonton, kaj Elli kun Totoĉjo matenmanĝis. En la korbo restis ankoraŭ iomete da pano. Elli preparis sin por la vojaĝo, sed subite ekaŭdis ĝemon en la arbaro.
— Kio estas? — demandis ŝi time.
— Mi ne scias, — respondis Timigulo.- Ni iru kaj rigardu.
La ĝemo aŭdiĝis denove. Ili komencis trapenetri la densejon. Baldaŭ ili ekvidis inter la arboj figuron. Elli alkuris kaj ekhaltis kun mira krio.
Ĉe duonhakita arbo kun alte levita toporo en la manoj staris homo, tutefarita el fero. La kapo, brakoj kaj gamboj estis ligitaj al la fera korpo per ĉarniroj; surkape anstataŭ ĉapo estis kupra funelo, la kravato ĉirkaŭ la kolo estis fera. La homo staris senmove kun larĝe malfermitaj okuloj.
Totoĉjo kun arda bojo provis mordi piedon de la nekonato kaj desaltis kun jelpo: li apenaŭ ne rompis la dentojn.
— Kia fiago, hav-hav-hav! — plendis li. - Kiel vi ne hontas ŝovi al deca hundo ferajn piedojn?..
— Verŝajne, li estas arbara timigilo? — konjektis Timigulo.- Mi ne komprenas nur, kion li ĉi tie gardas?
- Ĉu estas vi kiu ĝemis? — demandis Elli.
— Jes… — respondis la fera homo.- Jam la tutan jaron neniu venis por helpi al mi…
— Sed kion necesas fari? — demandis Elli, kortuŝita per plenda voĉo de la nekonato.
— Miaj artikoj rustiĝis kaj mi ne povas moviĝi. Sed se vi min lubrikos, mi estos kvazaŭ nova. Vi trovos la lubrikilon en mia kabano sur la breto.
Elli kun Totoĉjo forkuris, sed Timigulo iris ĉirkaŭ Fera Hakisto kaj scivoleme rigardis lin.
— Diru, amiko, — interesiĝis Timigulo, — ĉu la jaro — tio estas longe?
— Certe! La jaro — tio estas longe, tre longe. Tio estas eĉ tricent sesdek kvin tagoj!..
— Tricent… sesdek… kvin… — ripetis Timigulo.- Sed ĉu tio estas pli ol tri?
— Kiel stulta vi estas! — respondis Hakisto.- Vi, verŝajne, tute ne povas kalkuli?
— Vi eraras! — fiere oponis Timigulo.- Mi tre bone kalkulas! — kaj li komencis kalkuli, helpe de la fingroj: — La mastro faris min — unu! Mi kverelis kun korniko — du! Elli demetis min de paliso — tri! Sed nenio plu okazis kaj sekve mi ne plu bezonas kalkuli!
Fera Hakisto tiel miris, ke eĉ ne povis oponi. Tiutempe Elli alportis la lubrikilon.
— Kie oleumi vin? — demandis ŝi.
— Komence la kolon, — respondis Fera Hakisto.
Kaj Elli lubrikis la kolon, sed ĝi tiel rustiĝis, ke Timigulo longe devis turni la kapon de Hakisto dekstren kaj liven, ĝis la kolo ĉesis knari.
— Nun, bonvolu, la brakojn!
Kaj Elli komencis lubriki la artikojn de la brakoj, kaj Timigulo karese levis kaj mallevis la brakojn de Hakisto ĝis ili vere fariĝis kvazaŭ novaj. Tiam Fera Hakisto profunde enspiris kaj forĵetis la toporon.
— Uf, kiel estas bone, — diris li. - Mi levis supren mian toporon antaŭ ol rustiĝi kaj nun tre ĝojas lasi ĝin. Do nun donu al mi lubrikilon, mi oleumos miajn gambojn kaj ĉio estos en ordo.
Lubrikinte la gambojn tiel, ke li povis libere movi ilin, Fera Hakisto multfoje dankis Elli, ĉar li estis tre ĝentila.
— Mi starus ĉi tie ĝis transformiĝo en feran polvon. Vi savis mian vivon. Kiu vi estas?
— Mi — Elli, kaj jen estas miaj amikoj…
— Toto!
— Timigulo! Mi estas pajloŝtopita!
— Pri tio oni povas konjekti laŭ via parolado, — rimarkis Fera Hakisto.- Sed kiel vi trafis ĉi tien?
— Ni iras en Smeraldan Urbon al Grandega Magiisto Gudvin kaj pasigis nokton en via kabano.
— Por kio vi iras al Gudvin?
— Mi volas, ke Gudvin revenigu min en Kansason, al la paĉjo kaj panjo, — diris Elli.
— Sed mi volas peti lin doni iomete da cerbo por mia pajla kapo, — diris Timigulo.
— Sed mi simple iras, ĉar amas Elli kaj mia devo estas gardi ŝin kontraŭ la malamikoj! — diris Totoĉjo.
Fera Hakisto profunde enpensiĝis.
— Kiel vi opinias, ĉu Gudvin povas doni al mi koron?
— Mi opinias, ke li povas, — respondis Elli.- Por li tio ne estas malpli facila ol doni al Timigulo cerbon.
— Do jen, se vi prenos min en vian kompanion, mi iros kun vi en Smeraldan Urbon kaj petos Grandegan Gudvin doni al mi koron. Ja havi koron estas la plej intima mia deziro!
Elli ĝoje ekkriis:
— Aĥ, miaj amikoj, kiel mi ĝojas! Nun vi estas duope, kaj vi havas du intimajn dezirojn!
— Naĝu… tio estas iru kun ni, — bonanime konsentis la Timigulo.
Fera Hakisto petis Elli plenigi la lubrikilon per oleo kaj meti ĝin sur la fundon de la korbeto.
— Mi povas trafi sub pluvon kaj rustiĝi, — diris li, — kaj sen lubrikilo por mi estos malbone…
Poste li levis la toporon, kaj ili ekiris tra la arbaro al la vojo, pavimita per flavaj brikoj.