Выбрать главу

Granda feliĉo estis por Elli kaj Timigulo trovi tian fortan kaj lertan kunvojaĝanton kiel Fera Hakisto.

Kiam Hakisto rimarkis, ke Timigulo sin apogas per malglata multbranĉera klabo, li tuj detranĉis rektan branĉon de arbo kaj faris por la kunulo oportunan firman bastoneton.

Baldaŭ la vojaĝantoj venis al tiu loko kie la vojo kovriĝis je arbustoj kaj fariĝis netrairebla. Sed Fera Hakisto eklaboris per sia grandega toporo kaj rapide purigis la vojon.

Elli iris mediteme kaj ne rimarkis ke Timigulo falis en kavon. Li devis voki la amikojn por ke ili helpu.

— Kial vi ne ĉirkaŭiris? — demandis Fera Hakisto.

— Mi ne scias! — sincere respondis Timigulo. - Vidu, ke mia kapo estas pajloŝtopita, kaj mi iras al Gudvin por peti iomete da cerbo.

— Aha! — diris Hakisto. - Ĉiuokaze, cerbo ne estas la plej bona aĵo en la mondo.

— Kial ne? — miris Timigulo. - Kial vi opinias tiel?

— Antaŭe mi havis cerbon, — klarigis Fera Hakisto. - Sed nun, kiam mi devas elekti inter cerbo kaj koro, mi preferas koron.

— Sed kial? — demandis Timigulo.

— Aŭskultu mian historion, kaj vi ĉion komprenos.

Kaj dum ili iris, Fera Hakisto rakontis al ili sian historion:

— Mi estas hakisto. Kiam mi fariĝis plenaĝa mi decidis edziĝi. Mi amis tutkore bonan junulinon kaj tiam mi ankoraŭ estis el viando kaj ostoj, kiel ĉiuj homoj. Sed malica onklino, kun kiu loĝis la junulino, ne volis disiĝi kun ŝi, ĉar la junulino laboris anstataŭ ŝi. La onklino venis al sorĉistino Gingema kaj promesis kolekti korbon plenan de la plej grasaj hirudoj, se ŝi malaranĝos la geedziĝan feston…

— La malica Gingema estas murdita! — interrompis Timigulo.

— De kiu?

— De Elli? Ŝi flugis en Murdanta Dometo kaj — krak! krak! — falis sur la kapon de la sorĉistino.

— Bedaŭrinde tio ne okazis pli frue! — veis Fera Hakisto kaj daŭrigis: — Gingema ensorĉis mian toporon kaj ĝi rikoĉetis de arbo kaj forhakis mian maldekstran gambon. Mi tre ĉagreniĝis: ja sen gambo mi ne povis esti hakisto. Mi venis al forĝisto kaj li faris por mi bonegan feran gambon. Gingema denove ensorĉis mian toporon kaj ĝi forhakis mian dekstran gambon. Mi denove venis al forĝisto. La junulino amis min kiel antaŭe kaj ne rifuzis fariĝi mia edzino. "Ni ŝparos je botoj kaj pantalonoj," — parolis ŝi al mi. Tamen la malica sorĉistino ne trankviliĝis: ja ŝi tre volis ricevi la tutan korbon da hirudoj. Mi perdis la brakojn, kaj forĝisto faris por mi la ferajn. Kiam la toporo forhakis mian kapon mi opiniis, ke tio estis la fino por mi. Sed pri tio eksciis la forĝisto kaj faris por mi bonegan feran kapon. Mi daŭrigis labori kaj mi kaj la junulino kiel antaŭe amis unu la alian…

— Sekve vin oni faris iom post iom, — mediteme rimarkis Timigulo. - Sed min mia mastro faris dum unu fojo…

— Plej malbone estis poste, — malgaje daŭrigis Hakisto. - La malica Gingema, vidinte, ke ŝi ne povas sukcesi, decidis fine ekstermi min. Ŝi ankoraŭfoje sorĉis la toporon, kaj ĝi dishakis mian korpon poduone. Sed feliĉe, la forĝisto denove eksciis tion, faris la feran korpon kaj ligis al ĝi per ĉarniroj miajn kapon, brakojn kaj gambojn. Sed — ve! — mi ne plu havis koron: la forĝisto ne scipovis ĝin enmeti. Kaj mi pensis, ke mi, la homo sen koro, ne rajtas ami la junulinon. Mi redonis al mia fianĉino ŝian vorton kaj deklaris, ke ŝi estas libera de sia ĵuro. La stranga junulino ial ne ĝojis al tio, diris, ke amas min kiel antaŭe kaj atendos min ĝis mi decidŝanĝos. Kion ŝi faras nun, mi ne scias: ja mi ne vidis ŝin dum pli ol jaro…

Fera Hakisto ĝemis, kaj larmoj glitis el liaj okuloj.

— Gardu vin! — ekkriis Timigulo kaj viŝis liajn larmojn per helblua naztuko. - Ja vi rustiĝos de la larmoj!

— Mi dankas vin, mia amiko! — diris Hakisto. - Mi forgesis, ke mi ne rajtas plori. Akvo en ĉiuj formoj estas malutila por mi… Do mi fieris mian novan feran korpon kaj jam ne timis la sorĉitan toporon. Por mi estis danĝera nur rusto, sed mi ĉiam kunhavis lubrikilon. Nur unu fojon mi forgesis ĝin kaj trafis sub pluvegon kaj tiel rustiĝis, ke ne povis demovi min de la loko, ĝis vi savis min. Mi certas, ke tiun pluvegon sendis por mi la malica Gingema… Aĥ, tio estas terura — stari la tutan jaron en arbaro kaj pensi, ke mi ne havas koron!

— Kun tio kompareblas nur starado sur paliso meze de tritika kampo — interrompis Timigulo. - Sed vere, preter vagis homoj kaj eblis paroli kun kornikoj…

— Kiam oni min amis, mi estis la plej feliĉa homo, — daŭrigis Fera Hakisto, sopire. - Se Gudvin donos al mi koron, mi revenos en la landon de la Maĉuloj kaj edziĝos je la junulino. Povas esti, ke ŝi atendas min ĝis nun…

— Sed mi, — obstine diris Timigulo, — eĉ nun preferas cerbon: kiam forestas cerbo, tiam koro estas senutila.

— Sed, mi bezonas koron — oponis Fera Hakisto. - Cerbo ne faras homon feliĉa, sed feliĉo estas la plej valora aĵo kiu ekzistas en la mondo.

Elli silentis, ĉar ne sciis, kiu el ŝiaj novaj amikoj pravas.

Elli en kaptiteco de Hommanĝulo

La arbaro plidensiĝis. Branĉoj de la arboj plektiĝis supre kaj ne tralasis la sunradiojn. Sur la vojo, pavimita per flavaj brikoj, estis duonmallumo.

Ili iris ĝis malfrua vespero. Elli tre laciĝis, kaj Fera Hakisto prenis ŝin sur la manojn. Timigulo sin trenis malantaŭe, kliniĝante de la topora pezo.

Finfine ili haltis por tranokto. Fera Hakisto faris por Elli komfortan kabanon el branĉoj. Li kaj Timigulo sidis la tutan nokton ĉe la eniro, fiksaŭskultante la spiradon de la knabino kaj gardante ŝian dormon.

La novaj amikoj mallaŭte konversaciis. La konversacio estis tre utila por Timigulo. Malgraŭ la manko de cerbo li bone memoris novajn vortojn kaj malpli ofte eraris en parolado.

Matene denove ili ekvojaĝis. La vojo iĝis pli gaja: la arboj denove delokiĝis flanken kaj la suno brile lumigis la flavajn brikojn.

Evidente iu zorgis pri la vojo ĉi tie: la branĉeroj kaj branĉoj, faligitaj de vento, estis kunigitaj kaj akurate metitaj sur la vojrandojn.

Subite Elli rimarkis antaŭe foston kun tabulo, sur kiu estis skribite:

VOJAĜANTO, RAPIDU!

POST LA VOJTURNO

PLENUMIĜOS ĈIUJ VIAJ DEZIROJ!

Elli legis la skribaĵon kaj ekmiris:

— Kio tio estas? Ĉu mi tuj de ĉi tie trafos en Kansason, al la paĉjo kaj panjo?

— Kaj ĉu mi, — alparolis Totoĉjo, — batos la najbaran hundeton Hektoro, tiun fanfaronulon, kiu asertis, ke li estas pli forta ol mi?

Elli ekĝojis, forgesis ĉion en la mondo kaj ĵetis sin antaŭen. Totoĉjo postsekvis ŝin kun gaja bojo.

Fera Hakisto kaj Timigulo, malatentaj pro la sama disputo: kio estas pli utila ĉu koro aŭ cerbo — ne rimarkis, ke Elli forkuris, kaj trankvile iris laŭ la vojo. Subite ili ekaŭdis krion de la knabino kaj koleran bojon de Totoĉjo. La amikoj impetis al la loko de la akcidento kaj sukcesis rimarki kiel inter la arboj preterkuris iu vila kaj malhela kaj kaŝis sin en la arbardensejo. Ĉe arbo kuŝis sensenta Totoĉjo kaj el liaj nazotruoj fluetis la sango.