— Kvirr… kvirr… Bonege vi tion faris! — admiris Sciuro kaj saltadis tra la arboj rakontante tra la tuta arbaro pri la pereo de la kruela Hommanĝulo.
— Tre lerte! — laŭdis Fera Hakisto Timigulon.- Vi ne povus pli bone faligi Hommanĝulon eĉ se vi havus cerbon.
Miaj karaj amikoj, dankon al vi pro via sindonemo! — kun larmoj diris Elli.
— Sin-don-em-o… — admire ripetis Timigulo laŭ la silaboj. - Uh, kia bona longa vorto, mi ankoraŭ ne aŭdis similajn. Ĉu tio estas en cerbo?
— Ne, en cerbo estas intelekto, — klarigis la knabino.
— Sekve mi ankoraŭ ne havas intelekton, sed nur sindonemon. Kia domaĝo! — ĉagreniĝis Timigulo.
— Ne bedaŭru, — diris Hakisto.- Sindonemo estas ankaŭ bona, tio estas kiam homo ne ŝparas sin por la aliaj. Ĉu doloras via vundo?
— Do ne, tio estas bagatelo. Ĉu povas senti doloron pajlo? Mi nur timas, ke mia interno elŝoviĝas el mi.
Elli prenis kudrilon kun fadeno kaj komencis kudri. Dum ŝi laboris el la arbaro aŭdiĝis mallaŭta jelpo. Fera Hakisto ĵetis sin en la densejon kaj post minuto alportis Totoĉjon. La brava malgranda hundeto rekonsciiĝis kaj rampis laŭ la spuroj de Hommanĝulo…
Ŝi prenis senfortan Totoĉjon sur la manojn kaj la vojaĝantoj ekiris tra la arbaro. Baldaŭ ili atingis la vojon, pavimitan per flavaj brikoj kaj vigle movis sin al Smeralda Urbo.
Renkonto kun Timema Leono
Ĉi-nokte Elli dormis en arbkavo en mola lito el musko kaj folioj. Ŝia dormo estis maltrankvila: al ŝi sonĝis, ke ŝi kuŝas ŝnurita kaj Hommanĝulo levis sian manon kun granda tranĉilo. La knabino eligis krion kaj vekiĝis.
Matene ili startis. La arbaro estis malgaja. Malantaŭ la arboj aŭdiĝis bestaj muĝoj. Elli ektremis ĉiufoje de timo kaj Totoĉjo subpreminte la voston premis sin al la piedoj de Fera Hakisto: li tre estimis lin post la venko super Hommanĝulo. La vojaĝantoj iris, kviete parolante pri la hieraŭaj eventoj, kaj ĝojis pri la savo de Elli. Hakisto ne ĉesigis laŭdi la konjektemon de Timigulo.
— Kiel vi lerte ĵetis vin sub la piedojn de Hommanĝulo, amiko Timigulo! — parolis li.- Ĉu ne aperis en via kapo cerbo?
— Ne, tie estas pajlo… — respondis Timigulo, tuŝinte sian kapon.
La trankvila parolado estis ĉesigita per tondra muĝo. Sur la vojon elsaltis grandega Leono. Unubate li ĵetis Timigulon aeren; tiu flugis kapreole kaj falis sur randon de la vojo sterniĝante kvazaŭ ĉifono. Leono frapis Feran Hakiston per piedo, kaj la ungegojn knaris sur la fero, kaj Hakisto de la puŝo eksidis kaj la funelo falis de-sur lia kapo.
La eta Totoĉjo brave sin ĵetis al la malamiko.
La grandega besto malfermis la faŭkon por engluti la hundeton, sed Elli kuraĝe elkuris antaŭen kaj baris per si Totoĉjon.
— Haltu! Ne tuŝu Totoĉjon! — kolere kriis ŝi.
Leono mire ekstaris.
— Pardonu min, — pravigis sin Leono, — sed mi ne formanĝis lin.
— Tamen vi intencis fari tion. Kial vi ne hontas ofendi la malfortajn! Vi estas reala poltrono!
— Sed… Kiel vi eksciis, ke mi estas poltrono? — demandis la konsternita Leono.- Ĉu iu diris al vi?..
— Mi mem vidas tion laŭ viaj agoj!
— Mirinde… — konfuzite elparolis Leono.- Mi penas kaŝi mian timemon, sed la afero tutegale evidentiĝas. Mi ĉiam estis poltrono, tamen nenion povis ŝanĝi!
— Komprenu nur: vi frapis la malfeliĉan pajloŝtopitan Timigulon!
- Ĉu li estas ŝtopita per pajlo? — demandis Leono, mire rigardinte al Timigulo.
— Certe, — respondis Elli, ankoraŭ kolera kontraŭ Leono.
— Nun mi komprenas, kial li estas tiel mola kaj malpeza, — diris Leono.- Sed ĉu tiu, la dua, — ankaŭ estas ŝtopita?
— Ne, li estas fera.
— Aha! Estas klare kial mi apenaŭ ne rompis miajn ungegojn. Sed kio estas tiu malgranda besteto, kiun vi tiel amas?
— Li estas mia hundeto, Totoĉjo.
- Ĉu li estas fera aŭ pajloŝtopita?
— Nek tia, nek alia. Li estas reala hundeto, el viando kaj ostoj.
— Vi nur imagu, tiel malgranda, sed ja estas tiel kuraĝa! — miregis Leono.
— En Kansaso ĉiuj hundoj estas tiaj! — fiere eldiris Totoĉjo.
— La komika besto! — diris Leono. - Nur tia poltrono, kiel mi, povis ataki tiun etulon…
— Kial vi estas tia poltrono? — demandis Elli, mire rigardante la grandegan Leonon.
— Mi naskiĝis tia. Certe, ĉiuj opinias, ke mi estas kuraĝa: ja Leono estas la reĝo de la bestoj. Kiam mi muĝas, — kaj mi muĝas tre laŭte, vi aŭdis tion, — la bestoj kaj homoj forkuras de mia vojo. Sed se elefanto aŭ tigro atakus min, mi tre ektimus, honestan vorton! Estas bone, ke neniu scias, kia mi estas poltrono, — diris Leono, viŝante la larmojn per la lanuga pinto de la vosto. - Mi tre hontas, tamen ne povas refari min.
— Povas esti, ke vi havas kormalsanon? — demandis Hakisto.
— Eblas, — konsentis Timema Leono.
— La feliĉa! Mi eĉ ne povas kormalsani: mi ne havas koron.
— Se mi ne havus koron, — mediteme diris Leono, — eble mi ne estus poltrono.
— Bonvolu diri, ĉu vi iam batalis kontraŭ aliaj Leonoj? — ekinteresiĝis Totoĉjo.
— Apenaŭ mi povas fari tion… Mi forkuras de ili kvazaŭ de la pesto, — konfesis Leono.
— Fi! — moke snufis la hundeto. - Do por kio vi taŭgas?
- Ĉu vi havas cerbon? — demandis Leonon Timigulo.
— Havas, verŝajne. Tamen mi neniam ĝin vidis.
— Mia kapo estas pajloŝtopita kaj mi iras al Grandega Gudvin por peti iomete da cerbo, — diris Timigulo.
— Sed mi iras al li por ricevi koron, — diris Fera Hakisto.
— Sed mi iras por peti lin, ke li revenigu min kun Totoĉjo en Kansason…
— Kie mi kvitiĝos kun najbara hundido, la fanfarona Hektoro, — aldiris la hundeto.
- Ĉu Gudvin estas tiel potenca? — miris Leono.
— Por li tio estas tre facila, — respondis Elli.
- Ĉu li ne donos al mi ĉi-okaze iomete da braveco?
— Por li tio estas same facila kiel doni al mi cerbon, — certigis Timigulo.
— Aŭ doni al mi koron, — aldonis Fera Hakisto.
— Aŭ revenigi min en Kansason, — finis Elli.
— Do prenu min en vian kompanion, — diris Timema Leono. - Aĥ, se mi povus ricevi iomete da braveco… Ja tio estas mia la plej intima deziro!
— Mi tre ĝojas! — diris Elli. - Tio estas la tria deziro, kaj se ĉiuj tri plenumiĝos, Gudvin revenigos min en la patrujon. Ni iru kune…
— Kaj estu nia bona amiko, — diris Fera Hakisto. - Vi forpelos de Elli la aliajn bestojn. Verŝajne ili estas pli malkuraĝaj ol vi, ĉar forkuras nur pro via muĝo.
— Ili estas malbravuloj, — murmuris Leono, — sed mi ne fariĝas pli kuraĝa pro tio.
La vojaĝantoj movis sin pluen, kaj Leono iris gravpaŝe apud Elli. Al Totoĉjo komence ne plaĉis tiu kunulo. Li memoris kiel Leono volis lin engluti. Tamen baldaŭ li kutimiĝis al Leono kaj ili fariĝis bonaj amikoj.