aŭdas
la ĵuron
murmuran
de flama
am'
dum knabo
rabas
la buŝon
tro ruĝan
de tima
in'
mateno
prenis
koloron
plej gloran
laŭ ĝusta
gust'
Mozfluo
luis
tualeton
koketan
por vala
bal'.
SEZONOJ
Jen floro
oras:
printempa
tempo.
La suno
junas:
trankvila
brilo.
La vento
pentas:
trablova
movo.
La neĝo
reĝas:
purblanka
flanko.
RIPOZO
Tiu odoro trankvila
de nokto brila
portas en tiun ĉi koron
la rememoron
de vana fru'
dum la rivero susura
en fluo pura
kantas promeson de paco
al kora laco
per kana bru'.
STUDENTAJ JAROJ
La amiko kiu babilas
kaj la tetaso sur tabl',
la ĉambreto kiu trankvilas
en la kunesta agrabl',
la gitaro kiu muzikas
en delikata la ton',
la vizaĝo kiu mimikas
laŭ la kantata kanzon',
la okuloj kiuj brilĝojas
gaje en lampa la lum',
la silento kiu kelkfojas
pace en pipa la fum'...
al ĉi ĉio kio hodiaŭ
tiom varmecas en kor'
ĉu ni devas diri "adiaŭ"?
vere ĉu devas ĝi for?
FERIE
Agrable
sur sablo
mi kuŝas,
kontente
la vento
min tuŝas.
Najbara
la maro
sin rulas
kaj luma
sub suno
min lulas.
Nur bruas
la skuo
de l' ondo,
forestas
la resto
de l' mondo.
Humurplena kunulo estas ŝatata, sed li riskas
sin enŝlosigi en klaŭna rolo ne responda al
la plej profunda realaĵo.
LA AMUZISTO DE LA REĜO
La amuzisto de la Reĝo
post kiam ĉiujn li ridigis
per moko pri la Reĝa leĝo
post kiam li reamikigis
la disiĝintajn korteganojn
kaj bonhumoron revenigis
forgesigante la ĉikanojn
kaj la planojn
de tiuj kiuj fiintrigis
do kiam ĉe la reĝa tábl
pro li revenis la konkordo
kaj la akordo de l' bonordo
en atmosfero de agrábl
la amuzisto de la Reĝo
kiam li ĵonglis per vortludoj
aŭ ŝercideoj aŭ aludoj
kaj per konduto plej amuza
ĝoje ruza
faligis Reĝan la koleron
tiam en pezan la vesperon
lasante post si grandan ĝojon
la amuzisto de la Reĝo
foriras
kaj li ekiras nigran vojon
de propra pena aĉekzisto
sed lin neniu amuzisto
eltiras
el vivsoleco senkonsola
kaj en la ardo de l' rigárd
ne brilas plu io petola
malvarmas nur grizo malmola
kiel la ŝtalo de ponárd.
En la aĝo inter 20 kaj 25 jaroj, Johán Vala-
no, kiel la plimulto, ekzerciĝis en la mal-
facila arto ami, en kiu oni malofte sukce-
sas unuaprove.
MI AMAS
Mi amas.
Ĝin diras ĉiu kun rideto,
ripetas
senĉese ĝin amika famo.
Mi ridas
senkaŭze, sola sur la strato,
kaj batas
ĉi-mia koro kun rapido.
Okuloj
briladas pli ol ordinare
kaj haroj
senordas pli ol laŭregule
Malpeza
mi volus flugi tra l' aero,
libera
mi saltas ĉie kun frenezo.
Mi manĝas
kun nedireblo da plezuro,
kaj kuras
al plej malloga klub-aranĝo.
Jen kantoj
multiĝe venas nun ellipe,
dum ripoj
moviĝas ĝue enspirante.
La vivo
por mi radias ĉiam sune,
la juno
enloĝas min aperitive.
Mi danku
ĉielon pro via ĉeesto.
Ni festu!
Jen restas al mi tuta franko...
MEMORE
Kiel delikate
la luno
desegnas ombron
de branĉetoj junaj
sur mia kurteno
ora
tiel delikate
la nuno
revekas nombron
da memoroj lumaj
pri nia kunteno
kora.
URBOLUMOJ
Mi memoras la brilojn
de l' urbo lumanta
vidata el for',
kaj la gajajn babilojn
en trajno fumanta
kun brua vapor'.
Tiutempe mi trovis
ke l' vojo revena
plenplenas je hel',
kaj la trajno sin movis
tra lando ĝardena
en luma fabel'.
Antaŭ ol ni alvenis
ni pasis sur ponto
el forta metal',
la rivero ektremis
ĉe tiu renkonto
kun vibro de ŝtal'.
Tiam fajfo ekŝiris
la noktan kvieton
de la antaŭurb',
kaj la trajno eniris
la stacidometon
grincante, laŭ kurb'.
Nun ĉi tiun lumbelon