svenigis malhelo
de vana staci'.
Ĉu reven' havas celon
se tiu ĉi celo
ne plu estas vi?
La pecoj, kiuj nun sekvos, estis verkitaj
post la aĝo de 25 jaroj. Ilin komenti estus
neutile, kaj eble maldiskrete. Ni diru nur,
ke la poeto, kiu por kelka tempo forlasis
Eŭropon, renkontis la virinon, kun kiu vere
profunda amo povis radiki, kaj ke li vojaĝis
pro profesiaj kaŭzoj sur la tuta terglobo.
DONACO
Mi flugis foren al ĉielo
kaj tie vagis multajn jarojn
serĉe al la plej bela stelo
por meti ĝin sur viajn harojn.
... Sed tiel palis ĝia brilo
kompare kun ĉi harobel',
ke honta pri don' sen utilo,
mi ĝin reĵetis al ĉiel'.
Pri tonoj plaĉaj al la koro
nova ideo al mi venis
kaj, ŝtele, de anĝela ĥoro
mi la plej belan kanton prenis.
... Sed dum vi nur frazeton diris,
muzikis tiel via voĉ'
ke ne doninte mi foriris
kun plena kor' da memriproĉ'.
Kaj por donaco belkolora
pri kiu mirus la homar',
per fortostreĉo penlabora
mi ŝtelis bluon de la mar'.
Kun kelkaj vortoj de gratulo
mi min preparis por la don'
... Ve! bluis tro via okulo,
ne eblis tiu ĉi propon'.
Sed, strange, kiam mi donacis
manke de ĉio granda nur
ĉi koron, kiu tiom lacis
de l' longa serĉa aventur',
anstataŭ rigardaĉi moke
la signon de mia malriĉ',
vi donis vian reciproke
kaj min kondukis al feliĉ'.
OMBROJ DIMANĈAJ
Mi konas vian vizaĝon.
Mi renkontis ĝin tro ofte
sur la stratoj de dimanĉa urbo
kaj mi scias
ke ĝi fantomos al mi
kie ajn mi min kaŝos.
Mi konas vian vizaĝon
kaj viajn manojn harditajn
kaj la lacan kurbon de viaj ŝultroj.
Ili min trafis en Novjorko
en Frankfurto kaj en Singapur',
en Jaunde kaj en Prago,
sur la muzikplenaj stratoj
de Rio de Janeiro,
kaj sur la avenuoj de suna dimanĉo
en Sydney.
Mi konas vian obtuzan voĉon.
En Aŭstralio ĝi parolas malte,
en Svislando hispane,
kaj armene en soveta Georgi'.
En Londono ĝi odoras je palmoj malproksimaj,
kaj je proksimaj en Kinŝaso.
Sed egale ĉu ili ĉerpis vin
el homujo ekstera aŭ enlanda,
eterne samas la vizaĝo
kaj la nevidebla pezo sur la ŝultroj
kaj la okuloj
en kiuj esper'
estingiĝis.
Sur la stratoj dimanĉaj de la urbo
vi paŝas priplorinde
kun terura ŝarĝo el soleco
kaj fremdeco
en vira duopo aŭ triopo
senkolora senkolera
kun vakua rigardo fiksita
al ŝtopita horizonto
kie tagiĝas
neniam.
SENPOVECO
Vi ploras
mi rigardas vian junan vizaĝon
tiel belan kiam ĝi ne larmas
kun la grandaj naivaj okuloj
fenestro al infana mondo
la flamfloro de via buŝo
kaj haŭto tiel freŝe glata
ke ŝajnas
kvazaŭ vi ĝin ricevis ĵus
kaj dume vi ploras
mi rigardas vian junan vizaĝon
kaj jaroj fluas for antaŭen en mia cerbo
mi vidas ĝin sulkita kiel pometo postvintre
kun multe da grizo en la okuloj
kun velkinta buŝo
kaj haroj senkoloraj
eble vi repuŝe malbelos
ĉu grase dika
ĉu malmole eta seka
kiel sensuka branĉo
preta por rompiĝo
eble vi estos bela ankoraŭ
laŭ la beleco de grandaĝo
kun vivsperto legebla sur ĉiu trajto
kaj flagre en okulo la brila lumo de humur'
se nur vi plu vivos
37
kaj dum vi plore
esprimas vian malesperon
pri tiu memcentra knabo
kiu ludis per viaj korpo kaj sentoj
kiel per pilko
kiun la ludintoj post la matĉo forlasas
mi aŭskultas
mi komprenas
mi sentas amikecon
kiun mi volus trafe komuniki
kaj mi aŭdas ke morgaŭ eble vi mortigos
la maljunulinon kiu vi iam povus esti
turnante kontraŭ vin
la agreson
kiu devus celi al li
kaj mi balbutas
kaj miajn okulojn plenigas stulteco
mi ne trovas la vortojn
savajn
nek la teneran geston kiu
vin tiri povus el la marĉo
mi stumblas ĉe granda vasta abisma
manko
da solvaj ideoj
mi kolizias ree kaj ree
kun la kaptilaj muroj
de mia senpotenco
kaj dume
vi ploras plu.
BALADO PRI LAKEO DE IMPERIISTOJ
" Obscena estas li vipur'
kaj plago de la sindikato,
tion deklaris sen humur'
pri li la Centra Komitato.
Do lin ne aŭdu, marksa frato:
lin tordis lerta manipul'
de propagando kaj vulgato;
li estas nur reakciul'.
"Li laŭte blekas pri tortur',
vortaĉas kontraŭ aŭtokrato,
eĉ diras ke nia struktur'
socia servas al eksplŭato,
sed ĉefe signas lin stigmato
ke li favoras al pravul'
eĉ kontraŭ parti-aparato:
li estas nur reakciul'.
"Kaj tute prave la cenzur'
malhelpas al ĉi advokato
de objektiva procedur'
la veron diri pri la ŝtato.
Li estas aĉa demokrato
kun burĝa kredo al regul'
pri justa trakto kaj kompato:
plej tipe pri reakciul'."
Fortuloj, zorgu pri homfrato
kiu batalas kontraŭ bato
al ĉiu ajn justa postul'!
Ja spite al via diktato
plu pravos la reakciul'.
Ĉi tiu balado povas esti citata nur ĉe simila citado, samtempa kaj
samloka, de la Balado pri fia ordoperturbanto.
BALADO PRI FIA ORDOPERTURBANTO
"Danĝera estas li vipur'
kaj plago por aŭtoritato
kiu prizorgas pri sekur'
kaj pri bonordo en la ŝtato.
Do lin ne aŭdu, kara frato,