lin formis fia bolŝevist'
kaj subfosula aparato:
li estas aĉa komunist'.
"Li pledas kontraŭ la tortur',
indigas kontraŭ plutokrato,
asertas ke nia struktur'
socia servas al eksplŭato.
Lin krome signas la stigmato
ke li alvokis al rezist'
al ŝtatpolica inicjato:
li estas aĉa komunist'.
"Kun plena pravo la cenzur'
malhelpas al ĉi advokato
de egaleco kaj kultur'
aŭdigi sin en la debato.
Li estas stulta 'ruĝokrato';
kaj ŝtatprotekta policist'
lin rajte traktu sen kompato:
li estas aĉa komunist'."
Sinjoroj, zorgu pri homfrato
kiu batalas kontraŭ bato
al homa digno, kun persist';
finvenkos ne via diktato
sed pravo de la "komunist'".
Ĉi tiu balado povas esti citata nur ĉe simila citado, samtempa kaj
samloka, de la Balado pri lakeo de imperiistoj.
BRILA CERBO
Fakas la vortoj,
pompas la digno,
paĝoj turniĝas kun vigl',
gestas la manoj,
lipoj artikas,
kiom vi kredas je vi!
Teksas vi frazojn
nesupereblajn
iom rapide por mi,
ĵongle vi vortas
kaj universo
estas ludilo por vi.
Alte abstraktas
vasta pensado,
fulmas la cerb-energi'.
Kiom vi legis!
Kiom vi scias!
Kiom vi certas pri vi!
Kaj mi aŭskultas,
mi ne komprenas
punkton eĉ de la teori'.
Sed min impresas
nur ke vi tiom
penas imponi... al vi.
SOLENA SALUTO
Mi salutas vin, ho celo de la homoj!
Rigardu nin kuri barakte
kiel ratoj en tro malvasta spaco
tra miraĝa marĉo alloga
jen laŭ tiu vojo, jen laŭ tiu ĉi,
obstine obtuze obsede
fascinate
al vi.
Rigardu nin strebi!
Kiom da investo por bakŝiŝi
la gardanton de via pordego!
Kiom da energio por malfermigi ĝin!
Kiom da vana vanta vaka
senvida rigardo al ĝi.
Mi salutas vin, ho celo de la homoj!
Spronante nin antaŭen
vi pikas pelas puŝas
nelacigeble
logante per radianta
aĵo aŭ eco
kies brila juveleco senlumiĝos tuj
post kaptoĝu'
momenta.
Ho celo nekonata, mi salutas kapkline
vin kiun ni celas tutforte
kvankam ni scias bone ke
kiam ni fine trafos la tiom sopiratan
amon aŭ riĉon aŭ potencon
aŭ ripozon aŭ pozicion
aŭ triumfon de la Afero
al kiu ni nin identigis
nelonge daŭros la sento de plenumiĝo
nelonge la ripoza ĝuo
antaŭ ol ni ekiros denove
pikate puŝate pelate
al vi.
Mi salutas vin, ho celo de la homoj,
kaj mi kriaĉas al vi ŝtormavoĉe
mian koleron.
Kial la iluzioj? Kial la trompludo?
Kial la tragika komedi'?
En la brula dezerto de la vivo
al la miraĝaj lagoj
kiujn vi metas inter vi kaj nia soifo
ni dediĉas niajn tutajn penojn kaj klopodojn
eĉ dumdorme sonĝante senscie pri vi
kaj neniam la soifo estingiĝas.
Rigardu: kelkaj ne plu strebas
kaj nur stagnas rezigne.
Iliajn revojn ŝvelintajn
de espero
glacia draŝpluvo
krevigis.
Tro lacaj por plu celi
aŭ tro naŭzitaj de l' trompo
duonmorte duondorme ili larvas tra vivo
fuŝita
provantaj anestezi en si
la akran raspon de l' soifo.
Ĉu homo havas nur elekton
inter larvi kaj spronati
inter nesento kaj sufer'?
Blinda palpanto mi serĉas komprenon
kaj vane demandas al la kunblinduloj
"Frato, kien vi celas?"
Ĉu feliĉen?
tio gustas monotone
ĉu dramen?
tro suferigas por taŭge satigi
eĉ se viktimrolo multloke bonfamas
ĉu morten?
oscedas tro vakue la kavo
por pravigi
la streĉon de tuta pena viv'
ĉu progresen?
sed progreso odoras je trompo
ĉar se ion per unu mano ĝi donas
alion ĝi reprenas per la dua.
Kaj dume la demando reeĥas en la kosmo
kiel en resona senhoma kaverno
nerespondite.
Mi salutas vin, ho celo de la homoj!
Dum al vi ni dediĉas
tiom da energio, da sango, da ploroj,
da kuraĝo kaj timo,
da cerbumo, da koro kaj karno vundataj
kaj da siniluziado
dum ni interpuŝiĝas barbare
interfrate batalas
kruele batas puŝas frapas
dum ni kuras al la tereno
de morala konkuro
por loki nin unuaj
en la konkurso de l' justuloj
kaj superece rigardi la aĉulojn
kiuj faras krude
kion ni subtile faras
dum haŝiŝe aŭ brande ni povas vin kapti
aŭ flegas memkompate nian falsan rezignon
je vi
vi staras transe
vualita nekonata nenomebla
kaj ni ne scias
ĉu vi estas absurdo aŭ senco.
Kaj tamen mi turnas min al vi
solene
por elmeti
la pugnon de mia ribelo
la palon de mia tim'
la grandajn okulojn de mia admiro
la ridaĉon de mia cinik'
kaj, de mia espero,
la manojn malrapide malrapide
malfermiĝantajn
kaj mi salutas vin, ho celo de la homoj,
vi transmonda pura fonto
al kiu blinde baraktas
senfino da soifantoj.
Jes mi klinas antaŭ vi mian kapon
salute
ĉar egale ĉu vi estas
post la mizeraj miraĝetoj de ĉi-mondo
la monstra miraĝego
aŭ post la kontentigetoj de la vivo
la finfina definitiva kaj absoluta
45
kontentigo,
el la nekona mallumo
jen ekbrilas flagrete
apenaŭ lumanta, jes ja,
sed tamen videbla certaĵo:
kio ajn vi estas
aŭ neestas
almenaŭ vi estas pli forta ol ni.
ĜEMELOJ
Mia malĝojo kaj mia ĝoj',
paro ĝemela vi tenas vin kune
tra mia vivo, en mia kor',
kaj vi prilumas jen nigre jen sune
la tutan iron de mia voj',