nek viaj kruroj
nek via dorso
nek via cerbo
nek via buŝo
mallaŭte grumblanta
plu plu plu plu.
Vi grumblas.
Sur la blanka littuko
kiun vi lavis
premanta sur vi
sian ursan korpon
li riproĉas
vian negajecon,
kaj dume aktivas
la dikaj manoj sur vi
kaj la lipoj sur vi
kaj la ventro sur vi
kaj la lango en vi
kaj tiel plu
kaj tiel plu
plu plu plu plu.
Vi grumblas.
Plenigante la dokumenton
per sia dika malrapida skribo
sub via nomo
kontraŭ profesi'
li simple metas
sen.
Kaj vi nur grumblas
plu plu plu plu.
54
BALADO PRI ATENTA ORELO
Dum akre, raspe ni suferis
kaj nian cerbon vundis prém,
dum nia vivo tre mizeris
por ke ni povu trovi mem
kiel nin tiri el problém,
dum la malfacilaĵoj multis
kaj vivo stagnis en dilém,
vi kun atento min aŭskultis.
Kiam la ĝojo malaperis,
kiam la kanto estis ĝém,
kiam la menso malkoheris
sub la torturo de sistém
kiu nin premis ĝis ekstrém
dum administro nin insultis,
en morta vivo brilis gém:
jen vi bonvole min aŭskultis.
La ĉirkaŭmondo plej danĝeris,
silentis kantoj, nur blasfém
esprimis kiom nin superis
la burokrata anatém,
sed dum el fundo de la trém
eĉ al diablo nun ni kultis
kun preĝo pri savstrategém,
vi simpatie min aŭskultis.
Dediĉo
Sinjoro, ĉar nek rekviém
nek cedo al sinmortigém
el nia aĉa sórt rezultis,
vi longe vivu en poém:
min vastakore vi aŭskultis.
BALADO PRI VESPERA AMO
Nun kiam fine tago ĉesas
kaj bruoj malaperas for,
la lumo kiu nin karesas
agordas sin al mia kor'.
Sed se post alto de fervor'
la arda kanto trankviliĝos,
dum sereniĝos la ador'
neniom amo malfortiĝos.
Somera varmo malprogresas
kaj ombro sekvas post kolor',
jam ĉion vidi ne necesas:
beleco kuŝas en pudor'.
Sed se forsvenos kun langvor'
la ardo, dum somer' mortiĝos,
ne velkos nia pasiflor'
nek nia amo malfortiĝos.
Se sentoj jam ne plu kermesas,
se kvietiĝis juna vor',
kaj se la aĝo nun permesas
silenton ĝui kun favor',
ne cedis amo al ignor',
nek koro indiferentiĝos:
ĝi kantos simple en minor'
ke nia am' ne malfortiĝos.
Dediĉo
Ho kara! Eble la valor'
de l' kantoj de la trobador'
kiu vin amas neniiĝos,
sed fidu: ĝis la lasta hor'
ne lia amo malfortiĝos.
Al la antaŭparolo de Henri Vatré kaj al la komentarioj de
Valano mem, mi min permesas aldoni metrikan noteton: temas pri tipe
originala rimoskemo, kiun la aŭtoro de "La Verko de la Jaro 1976" —
Ĉu vi kuiras ĉine? — kelkfoje uzas.
Vatré nomas ĝin 'aborta rimo', sed almenaŭ la ĉi-koncerna
difino en PARNASA GVIDLIBRO montras tute alian aferon.
Efektive ne temas pri asonanco, sed pri rimsistemo, en kiu
la radikoj rimiĝas laŭ unu skemo kaj la finaĵoj laŭ alia. Ekzemple:
Jen florO a A
orAS: a B
printempA b C
tempO. b A
La sunO c A
junAS: c B
trankvilA ĉ C
brilO. ĉ A
Simile okazas, kun interesaj efektoj, ankaŭ en la poemoj:
Printempo en la Moza Valo kaj Mi amas.
La valana rimo eluzas do senkategoriece la radikojn, kaj
memstare la vortfinaĵojn.
Giorgio Silfer