La pripensema Pelopso silentis.
„Vi certe venis de tre malproksime", diris la oldulo, esploreme rigardante Pelopson kaj la serviston. „Se vi serĉas tranoktejon, mi povos oferti al vi mian gastamikecon." „Ĉu vi aŭdas, mastro", turnis sin la servisto plezurigite al Pelopso, „ni baldaŭ ripozos."
Pelopso interrompis siajn pensojn, kaj la tuta triopo iris al la domo de la oldulo.
En tiu nokto Pelopso ne povis endormiĝi, li ŝteliris el la domo kaj stranga sopiro tiris lin al la reĝa palaco. Sur la firmamento ŝvebis alta kaj blanka luno, la palaco brilis en la lunradioj kaj la palisoj kun la kapoj de la malbeataj malfeliĉuloj ĵetis longajn tristajn ombrojn. Pelopso provis imagi kiel aspektas tiu Hipodamo, por kiu tiom da viroj donis sian vivon. Tiumomente malfermiĝis pordeto en la palaca muro kaj aperis knabino en malhela vesto. Pelopso kaŝis sin post mura elstaraĵo kaj observis ŝin. Ŝia bela pala vizaĝo konkuris per beleco kun la brilaj steloj en la firmamento. Ŝi ĉirkaŭiris la palisojn kaj ĝemis profunde. Poste ŝi malaperis sur la sama pado, sur kiu ŝi venis. Ekscitite de sia stranga travivaĵo Pelopso reiris al la tranoktejo kaj turniĝadis ĝis la mateno sur sia kuŝejo.
La sunradioj tiklis la serviston vizaĝe, li vekiĝis kaj komencis laŭte pripensi la situacion: „Kara mastro, ni
agos plej bone, se ni tuj nun matene survojiĝos. La tutan nokton mi sonĝis pri la ekzekutitoj. Mi pensas, ke ni ne estas sekuraj ĉi tie. Ni ekiru, ni diru adiaŭ kaj foriĝu el la urbo."
„Hodiaŭ nokte", diris Pelopso, „mi vidis Hipodamon. Ŝi estas bela kaj malĝoja. Mi iros al reĝo Oinomaos kaj petos edzinigi ŝin. Mi vetkonkursos kun li kaj devos gajni la konkurson. Mi liberigos Hipodamon de ŝia malĝojo kaj kun ŝi forlasos la landon, por ke la orakolo ne plenumiĝu. Mi ne deziras, ke la reĝo mortu."
„Kial la dioj koleras pri ni", lamentegis la servisto, „ke ili al vi, mastro, enflustris tian penson?" Li saltis supren de la kuŝejo kaj forkuris trovi la oldulon, por ke Pelopso rezignu pri la plano. Vane. Pelopso decidiĝis.
La sunoĉaro ĵus komencis grimpi supren sur sia ĉiela vojo, kaj jam staris la filo de Tantalo antaŭ la reĝo Oinomaos. Tiu aŭskultis Pelopson, kaj ĉar plaĉis la juna alte kreskinta kuraĝa junulo al li, li konsilis, ke li rezignu. Sed Pelopso ne koncedis. Je la unua fojo Oinomaoson afliktis elaĉeti sian vivon per la vivo de juna fremdulo. „Se
vi ne volas havi alie, pretigu vin", finis Oinomaos la interparoladon, „morgaŭ ni vetkonkursos."
En la halo de la palaco Pelopso ekvidis Hipodamon. Dum la taglumo ŝi ŝajnis al li eĉ pli bela ol en la lunolumo. Ŝi rigardis lin malgaje kaj tuj vualigis sian vizaĝon. Ankaŭ al ŝi plaĉis la juna fremdulo, tiel kiel ĝis tiam neniu el ŝiaj edziĝaj aspirintoj.
La servisto atendis antaŭ la palaco. Apenaŭ li eksciis, ke lia mastro je la sekva tago vetkonkursos, li komencis lamenti, kvazaŭ Pelopso jam estus morta. Ankaŭ Pelopso mem dubis pri sia venko. La ĉevaloj, per kiuj Oinomaos veturigis la ĉaron, estis donaco de la milita dio Areso. Ili apenaŭ venkeblis per ĉevaloj el surteraj staloj.
Plena de timemo Pelopso iris al la bordo de la rivero, kiu torentas al la maro. Tie li alvokis la dion Pozidono kaj petis lin pri helpo. Li petegis lin tiom pasie, ke la dio reagis. La rivero bruis kiel ŝtorma vento, kaj el la kirlataj ondoj aperis flugilitaj henantaj ĉevaloj, kaj de iliaj hufoj saltis fajreroj. Ili tiris facilan ĉaron, kiu briletis kiel ŝaŭmo sur la ondokrestoj. Pelopso miris, dankis Pozidonon kaj promesis al li valoregan oferon.
En la nova ĉaro li ruliĝis je la sekva tago per la nekutima jungita ĉevalaro al la reĝo Oinomaos. Tiu jam ekvidis sian antaŭulon. Jam de malproksime li ekkonis la ĉevalojn de Pozidono kaj pro ekscitiĝo li forgesis sian oferon, kiun li aliokaze antaŭ la starto kutime ofertis. Li ne cedis al Pelopso tiom grandan antaŭecon, kiom al ties antaŭuloj, li saltis nepacience sur la ĉaron kaj komencis persekuti lin.
La ĉaro kun la jungitaj ĉevaloj de Pelopso kvazaŭ flugis antaŭen, kaj nur polvonuboj montris, kie ĝi veturis. Antaŭ la okuloj de Pelopso ŝvebis la malĝoja bildo de Hipodamo kaj la deziro elaĉeti ŝin de ŝia koraflikto pelis lin pli kaj pli rapide al la celo. Post li rapidegis la ĉaro de la reĝo per ĉevaloj, kiuj estis pli rapidaj ol la nordovento. La reĝo havis sian propran morton antaŭ la okuloj kaj sciis, ke li povos eviti ĝin nur tiukaze, se li atingos Pelopson antaŭ la celo. Tial li pelis la ĉevalojn per sia tuta forto. La distanco inter ambaŭ ĉaroj malpliiĝis, kaj en la reĝo kreskis la espero kaj en Pelopso la malespero. Jam
Pelopso estis tute proksima al la celo, kiam la reĝo preskaŭ atingis lin kaj levis la manon kun la lanco. Sed en tiu momento kunpuŝiĝis rado de la reĝa ĉaro kun ŝtono kaj disiĝis. La ĉaro kliniĝis kaj renversiĝis, sed la reĝo falis per la kapo sur ŝtonon kaj lia kapo estis frakasita. Li mortis ĝuste en tiu momento, kiam Pelopso pasis la celon.
Pelopso revenis kiel venkinto al Pisa. Kun ĝojo akceptis lin la fidela servisto kaj la popolo salutis lin kiel novan reĝon. Pelopso solene entombigis la kadavron de Oinomaos kaj geedziĝis kun Hipodamo. Li fariĝis fama reĝo. La duoninsulo, sur kiu li gajnis la vetkonkurson kontraŭ la reĝo Oinomaos, estis nomata laŭ li. Ĝi nomiĝas Peloponezo. En la urbo Olimpio li enkondukis por memoro pri sia venko la famajn Olimpiajn ludojn.
Sed feliĉa Pelopso ne estis. Post la sukcesa vetkonkurso li ekkverelis kun Mirtilo, servisto de Oinomaos.
„Se ne estus mi", kriis Mirtilo, via kapo kiel la dekkvara estus pikita sur palison antaŭ la palaco! Mi malfirmigis radonabon je la ĉaro de Oinomaos, tial renversiĝis la reĝo kaj frakasiĝis. Kaj vi pagu nun por tio rekompencon!"
Indignite pri tio, ke Mirtilo fanfaronas pri sia murdo kaj postulas eĉ pagon por tio, li ĵetis la malfidelan serviston de roko en la maron. Mortante Mirtilo malbenis Pelopson.
Kaj tiel la senfeliĉa idaro de Tantalo estis trafita de nova damno.
Pri la ora ŝaffelo
Iam vivis en Grekio reĝo, kies edzino devenis de dioj. Ŝi havis filon kaj filinon. La knabon ŝi nomis Frikso kaj la filinon Helo. La infanoj estis belaj kaj sanaj kaj la reĝo povis danki al la nemortemaj dioj, ke ili donis al li pacon kaj feliĉon kun la familianoj. Sed li ne kapablis ŝati sian feliĉon. Li forpelis sian edzinon kaj edzigis sin je dua fojo. Tiel Frikso kaj Helo ricevis duonpatrinon. Tiu malamis la infanojn, insultis kaj turmentis ilin de matene ĝis nokte. La infanoj forkuradis de ŝi kaj kaŝiĝis prefere en la ĝardeno malantaŭ la reĝopalaco. Se la duonpatrino ne povis trovi ilin, ŝi fariĝis ankoraŭ pli malica kaj plendis pri ili ĉe la reĝo.
Ankoraŭ pli aĉaj tempoj venis por ambaŭ, kiam la duonpatrino naskis du filojn. Ŝi jam ne sciis kiel elpensi ankoraŭ pli da turmentoj al la infanoj kaj kiel ankoraŭ pli mensogi al la reĝo pri ili. Ŝi punis ilin mem kaj deziris, ke la reĝo punu ilin eĉ pli severe ol ŝi mem. Ŝi timis, ke la filoj devos dividi la reĝan heredaĵon kun la malamataj infanoj, ŝi cerbumis kiel ŝi povos atingi, ke ŝiaj propraj
infanoj ricevu la tutan regnon. Malantaŭ sia blanka frunto ŝi kovis nigrajn pensojn. Ŝi decidis mortigi la infanojn. Sed, ĉar ŝi sciis, ke la reĝo ne permesus mortigi ilin, ŝi antaŭpreparis kruelan kaj insidan planon.
Sekrete ŝi vokis inojn de la regiono al si kaj diris al ili: „Mi scias, ke vi diligentas, sed tamen ne riĉas. Vi streĉe laboras kun viaj familianoj kaj tamen apenaŭ povas plenigi viajn grenejojn per grajnoj. Mi scias manieron, kiel vi povas triobligi la rikoltaĵon sur viaj kampoj. Kaj mi volonte volas sciigi la sorĉon al vi. Antaŭ ol vi semos la grenon surkampe, vi devos rosti la grajnojn. Vi vidos, ke viaj grenejoj eĉ ne sufiĉos por konservi la tutan rikolton. Sed malkaŝu tiun sorĉon al neniu, eĉ ne al viaj edzoj. Se vi rakontos pri tio al iu, ĉio missukcesos kaj la dioj punos vin pro la perfidita sekreto."