Выбрать главу

Por gajni por si la popolon, la aristokratio flirtigis kiel flagon la proletan almozulsakon. Sed kiom ajn la popolo sekvis la aristokration, ĝi ekvidis sur ties postaĵo la malnovajn feŭdajn blazonojn kaj diskuris ridaĉante laŭte kaj senrespekte.

Parto de la francaj legitimistoj[39] kaj la «Juna Anglio»[40] surscenigis tiun spektaklon.

Pruvante, ke ilia ekspluatmaniero estas alia ol tiu de la burĝoj, la feŭdistoj nur forgesas, ke ili ekspluatas sub tute aliaj kaj hodiaŭ antikviĝintaj cirkonstancoj kaj kondiĉoj. Montrante, ke dum ilia regado ne ekzistis la moderna proletaro, la feŭdistoj nur forgesas, ke ĝuste la moderna burĝaro estis neevitebla ido de ilia sociordo.

Cetere, ili tiom malmulte kaŝas la reakcian karakteron de sia kritiko, ke ilia ĉefa akuzo kontraŭ la burĝaro estas, ke sub ties reĝimo evoluas klaso, krevigonta la tutan malnovan sociordon.

Plie, ili riproĉas al la burĝaro ne tiom, ke ĝi kreas proletaron, sed ke ĝi kreas revolucian proletaron.

En la politika praktiko pro tio ili partoprenas ĉiujn perfortojn kontraŭ la laborista klaso. Kaj en la ordinara vivo, spite al siaj bombastaj frazoj, ili klopodas pluki la orajn pomojn desur la arbo de la industrio, ŝakrante fidelecon, amon kaj honoron kontraŭ ŝaflano, furaĝbetoj kaj brando[41].

Kiel iris la pastro ĉiam man-en-mane kun la feŭdistoj, tiel faras la pastra socialismo kun la feŭda.

Nenio pli facila, ol doni socialisman koloron al la kristana asketismo. Ĉu ne ankaŭ la kristanismo agitis kontraŭ la privata proprieto, kontraŭ geedzeco, kontraŭ la ŝtato? Ĉu ĝi ne predikis, ke sur ties lokon venu bonfaremo kaj malriĉeco, celibato kaj voluptomortigo, vivo en monaĥ(in)ejo kaj eklezio? La kristana socialismo nur estas la sankta akvo, per kiu la pastro benas la ĉagrenon de la aristokratoj.

b) Etburĝa socialismo

La feŭda aristokratio ne estas la sola klaso, kiun detronigis la burĝaro, kies vivkondiĉoj degeneris kaj formortis en la moderna burĝa socio. La mezepoka palisburĝaro kaj la etkamparanaro estis la antaŭuloj de la moderna burĝaro. En la industrie kaj komerce malpli evoluintaj landoj tiu klaso ankoraŭ plu vegetadas apud la leviĝanta burĝaro.

En la landoj, kie disvolviĝis moderna civilizacio, kreiĝis nova etburĝaro, ŝvebanta inter proletaro kaj burĝaro kaj daŭre rekreiĝanta kiel kompletiga parto de la burĝa socio. Sed ties membroj pro la konkurenco estas daŭre subenĵetataj al la proletaro. Pro la evoluo de la grandindustrio ili vidas alproksimiĝi momenton, kiam ili komplete malaperos kiel memstara parto de la moderna socio kaj en la komerco, manufakturoj kaj agrikulturo estos anstataŭigataj per laborkontrolistoj kaj servistoj.

En landoj kiel Francio, kie la kamparana klaso konstituas multe pli ol la duonon de la loĝantaro, estis nature, ke verkistoj, kiuj pledis por la proletaro kaj kontraŭ la burĝaro, kritikis la burĝaran reĝimon laŭ etburĝaj kaj etkamparanaj kriterioj, tiel subtenante la starpunkton de la laboristoj laŭ la starpunkto de la etburĝaro. Do tiel kreiĝis la etburĝa socialismo. La ĉefreprezentanto de ĉi tiu literaturo, ne nur por Francio sed ankaŭ en Anglio, estas Sismondi[42].

Tiu socialismo-skolo sekciis tre sagace la kontraŭdirojn en la modernaj produktado-kondiĉoj. Ĝi senmaskigis la hipokritajn apologiojn de la ekonomiistoj. Ĝi nekontesteble pruvis la detruajn efikojn de la maŝinaro kaj de la labordivido, la koncentradon de la kapitaloj kaj de la terproprieto, de la troproduktado kaj krizoj, la neeviteblan pereon de la etburĝoj kaj etkamparanoj, la mizeron de la proletaro, la anarkion en la produktado, la kriajn misproporciojn en la disdivido de la riĉaĵoj, la industrian detrumiliton inter la nacioj, la dissolviĝon de la malnovaj moroj, de la familiaj rilatoj, de la malnovaj naciecoj.

Laŭ sia pozitiva celo, tamen, tiu socialismo aŭ volas restarigi la malnovajn rimedojn de produktado kaj interŝanĝo kaj per tio la malnovajn proprieto-rilatojn kaj la malnovan socion, aŭ ĝi volas perforte enŝlosi la modernajn rimedojn de produktado kaj interŝanĝo en la kadron de la malnovaj proprieto-rilatoj, kiuj estis krevigitaj per tiuj rimedoj, devis esti krevigitaj. En ambaŭ kazoj ĝi estas samtempe reakcia kaj utopieca.

Ĝiaj lastaj vortoj estas: gildaro en la manufakturo kaj patriarkaj rilatoj sur la kamparo.

Finfine tiu formo de socialismo dum sia plua evoluo malaperis en mizera nenieco.

c) La germana aŭ la «vera» socialismo

La socialisma kaj komunisma literaturoj de Francio, kiuj estiĝis sub la premo de reganta burĝaro, literatura esprimo de la batalo kontraŭ tiu regado, estis enkondukitaj en Germanion dum tempo, kiam la burĝaro ĵus komencis sian batalon kontraŭ la feŭda absolutismo.

Germanaj filozofoj, duonfilozofoj kaj belartemuloj avide ekkaptis tiun literaturon, nur forgesante, ke dum ĝia alveno el Francio ne venis samtempe al Germanio la francaj vivkondiĉoj. En la kontakto kun la germanaj cirkonstancoj la franca literaturo perdis ĉiun senpere praktikan signifon kaj alprenis pure literaturan aspekton. Ĝi devis aspekti kiel superflua spekulativo pri la realigo de la homa naturo. Tiel do por la germanaj filozofoj de la 18ª jarcento la postuloj de la unua franca revolucio nur estis postuloj de la «praktika prudento» en ĝenerala senco, kaj la volesprimoj de la revolucia franca burĝaro en ilia kompreno estis la leĝoj de la pura volo, de la volo, kia ĝi devas esti, de la vere homa volo.

La germanaj literaturistoj laboris sole por akordigi la novajn francajn ideojn kun sia malnova filozofia konscio aŭ, plue, alproprigi al si la francajn ideojn el sia propra filozofia vidpunkto.

Tiu alproprigo okazis same kiel oni entute alproprigas al si fremdan lingvon, nome per tradukado.

Estas konate, kiel monaĥoj skribis banalajn katolikajn historietojn pri sanktuloj sur manuskriptojn, sur kiuj estis skribitaj la klasikaj verkoj el la antikva pagana epoko. Rilate la profanan francan literaturon la germanaj literaturistoj inversigis tiun procezon. Sian filozofian stultaĵon ili skribis sub la francan originalon. Ekz. sub la francan kritikon kontraŭ la ekonomia funkcio de la mono ili skribis «fremdiĝo de la humaneco», sub la francan kritikon kontraŭ la burĝa ŝtato ili skribis «neniigo de regado de la abstrakte ĝenerala», ktp.

La subŝovon de tiaj filozofiaj frazoj sub la francajn esprimojn ili baptis «filozofio de la ago», «vera socialismo», «germana scienco pri socialismo», «filozofia motivigo de la socialismo» ktp.

Tiel oni komplete kastris la socialisman-komunisman francan literaturon. Kaj ĉar en la mano de la germano ĝi ĉesis esprimi la batalon de unu klaso kontraŭ alia, la germano sentis la konscion, ke li superis la «francan unuflankecon», reprezentante la bezonon de la vero anstataŭ veraj bezonoj, la interesojn de la homa naturo kaj entute de la homo, anstataŭ la interesoj de la proletaro, reprezentante la homon, apartenantan al neniu klaso, entute ne apartenantan al la realeco sed nur al la mistera nebulo de la filozofia fantazio.

Tiu ĉi germana socialismo, kiu prenis tiel serioze kaj solene siajn mallertajn lernejknabajn ekzercojn, distrumpetante ilin tiel reklamece, perdis dume iom post iom sian pedantan naivecon.

La batalo de la germana, aparte de la prusa burĝaro kontraŭ la feŭdistoj kaj la absoluta reĝismo, unuvorte la liberala movado, pliserioziĝis.

Tiel doniĝis al la «vera» socialismo la dezirita okazo, kontraŭmeti la socialistajn postulojn al la politika movado, ĵeti la tradiciajn anatemojn kontraŭ liberalismo, kontraŭ la reprezentantoj-ŝtatoj, kontraŭ burĝa konkurenco, burĝa gazetarlibereco, burĝa juro, burĝa libereco kaj egaleco, predikante al la popolamaso, ke nenion ĝi povus gajni ĉe ĉi tiu burĝa movado, sed kontraŭe, ĉion povos perdi. La germana socialismo ĝustatempe forgesis, ke la franca kritiko, kies sensprita eĥo ĝi estis, antaŭkondiĉas la modernan burĝan socion kun siaj konformaj materiaj vivkondiĉoj kaj konvena politika konstitucio, ĉio estis antaŭkondiĉoj, pri kies atingo oni ankoraŭ batalis en Germanio.

вернуться

[39]

Legitimistoj nomiĝis adeptoj de la dinastio de la Burbonoj, kiu regis en Francio de 1589–1793 kaj dum la restaŭra periodo de 1814–1830. (Trad.)

вернуться

[40]

La grupo «Juna Anglio» fondiĝis komence de la 40-aj jaroj de la 19ª jarcento. En ĝi membris anglaj politikistoj kaj literaturistoj, kiuj apartenis al la Tory-partio. (Trad.)

вернуться

[41]

Tio ĉefe koncernas Germanion, kie la kampara nobelaro kaj la junkraro proprakoste mastrumigas pere de siaj administrantoj grandan parton de siaj bienoj kaj samtempe ankaŭ estas grandproduktantoj de betsukero kaj terpoma brando. La pli riĉaj anglaj aristokratoj ankoraŭ ne tiom degeneris; sed ankaŭ ili scias, kiel egaligi la falon de la rento per la disponigo de sia nomo al pli malpli dubindaj fondintoj de akciaj societoj. (Noto de Engels al la angla eldono de 1888)

вернуться

[42]

Jean Charles Léonard Simonde de Sismondi (1773–1842), svisa historiisto, ekonomikisto. (Trad.)